Sumoo

Sumoo estas japana tradicia lukto. Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro, kaj novembro. Unu konkurso daŭros 15 tagojn.

Esperanto-Sumoo

Esperanto-Sumoo estis elpensita por ke esperantistoj legu esperantajn librojn. Dum la tempo, kiam dikaj sumooistoj luktas en Japanio, ni esperantistoj legas esperantajn librojn. Antaŭ la aranĝo ni elektas libron, kiun ni legos kaj decidas kiom da paĝoj ni legos ĉiutage. Se ni plenumas nian tagan taskon, ni havas unu venkon. Tiamaniere ni luktadas 15 tagojn. Sumooistoj en Japanio luktas kontraŭ aliaj luktistoj, sed ni esperantistoj luktas nur kontraŭ malfortoj de sia propra personeco.

Dauras la Septembra Esperanto-Sumoo 2023!

En la UK en Torino ges-roj Itoo prezentis Esperanto-sumoon dum la Movada Foiro.
Meze estas verda libro “Sumooistoj tra la mondo”.



Sunfloroj

Vi, simboloj de Ukrainio,
Floru kontraŭ la eksploda ventego!
Eĉ se vi estos trafitaj de obusoj,
viaj semoj disĵetiĝos sur la teron
kaj denove burĝonos kaj floros.

Sunfloroj batalas per sia tuta forto,
Sunfloroj batalas senrezigne.
Por la homa digno, por libereco
Sunfloroj batalas.

Vi, diktatoro,
ne povas pereigi sunflorojn
el la mondo plena de pacamantoj.

En la Juna Amiko okazis artikolo pri Esperanto-Sumoo.


Sunfloroj

Vi, simboloj de Ukrainio,
Floru kontraŭ la eksploda ventego!
Eĉ se vi estos trafitaj de obusoj,
viaj semoj disĵetiĝos sur la teron
kaj denove burĝonos kaj floros.

Sunfloroj batalas per sia tuta forto,
Sunfloroj batalas senrezigne.
Por la homa digno, por libereco
Sunfloroj batalas.

Vi, diktatoro,
ne povas pereigi sunflorojn
el la mondo plena de pacamantoj.

Forpasis denaska esperantisto

Nedelin Bojaĝiev naskiĝis en urbo Plovdiv, 1973, en la Esperanto-familio de Eva kaj Nikolao, ambaŭ IRE de ILEI / Internacie Rajtigitaj Ekzamenantoj de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj /. Li pasigis multe da someroj en IEKursejo Pisanica, kie la gepatroj instruis, partoprenis Esperanto-kurson kaj ricevis sian porkomencantan diplomon de familia kolegino. Hejme kvarope oni parolis en Esperanto aŭ en franca lingvo.
Post kelkaj jaroj ankaŭ li estiĝis instruisto pri du fakoj: sia ŝatata historio /pseŭdonomo ,,la Historiisto'' en Fejsbuko/ krome pri franca kaj bulgara lingvoj kun literaturo. Partoprenis SUMOO- n, japana iniciato de s-ro Hori Jasuo.
Nedelin veturis al Francio kaj restis mallonge en urbo Lilo laŭ programo ERASMUS. Li ege ŝatis Japanion kaj la japanojn. En 2005 dum IMEK /Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco de UMEA/ en Plovdiv li konatiĝis kun la familio de d-ro Hideki Harada el la ĝemelurbo de Plovdiv - Okajama. Laŭ ilia invito li estis feliĉa veturi al Japanio en 2006, kiam la Nacia Esperanto-kongreso okazis en tiu sama urbo. Tie li prelegis pri Bulgario, vizitis la Urbestron kaj enmanigis oficialan salutleteron de la tiama plovdiva Urbestro d-ro Ĉomakov, kiel interŝanĝo de vizitoj, samkiel d-ro Harada en 2005 vizitis d-ron Ĉomakov, parolante en Esperanto. Poste nia reprezentanto havis provlecionon kun japanaj gelernantoj. Pri tiu vizito oni informis en loka ĵurnalo. Nedelin, membro de ES,,Kulturo'', Plovdiv, senŭese interesiĝis pri la bulgara kaj eksterlanda Esperanto-agado, serĉis informojn, multe ŝatis legi librojn. Bedaŭrinde lastatempe li malsaniĝis kaj ofte estis en hospitalo. Post diverslongaj intervaloj oni tri foje ŝanĝis lian korvalvon. Sed la lasta operacio estis nesukcesa kaj li forlasis nian mondon nur 48-jaraĝa. Ni esperu, ke tio estis liberiĝo de penoj kaj doloroj.
Li ripozu en paco kaj trankvilo!

Liaj proksimuloj, la esperantistoj el Plovdiv, liaj lernantoj kaj konatuloj
HORI Jasuo

Tre malĝoja novaĵo

Nia karega sumooisto A-68. Montarano (s-ro VAJS Ján, Liptovský Mikulás, Slovakio) mortis.
Jam longe li partoprenis en la sumoo kaj ĉiun fojon li verkis belajn recenzojn.

Antaŭ kelkaj jaroj mi kaj li partoprenis en la Himalaja Renkontiĝo okazinte en Nepalo, kaj kune pasigis belajn tagojn en la montaro. Li estis forta viro kaj ĉiam prizorgis siajn kunvojaĝantojn el Slovakio.

Mi ne forgesos lin. Pacon al li. HORI Jasuo

La kondolenca paĝo por Jano Vajs:https://lek.esperanto.sk/


La 11-an de aŭgusto 2021 Hori Jasuo prelegis pri E-Sumoo dum 54-a ILEI-Kongreso VEKI 2.


Poemo de J.Drahotová Livia - argentinino el suda Ameriko

Libro

Mi ĝojas kun la libroj
kiam ili venas al mi
kaj diras multajn aĵojn
kion mi ne konas.

Mi lernas kun la libroj
mi ĝojas kun ili
ĉar la libroj estas
miaj karaj amikoj.

Ili neniam trompas min
mi zorgas ilin
kiel miajn filojn
kaj ili nutras min
kiel patrino.

Mi ĉiam ĝojas kun la librojn
sed,kelkefojoj,ankaŭ,
mi ploras kun ili
ĉar ili rakontas al mi
dolorajn aĵojn.

Mi amas miajn librojn
mi partoprenas ĝiajn historiojn,
ĝiajn rakontojn,
kaj mi sonĝas kun ili.

Mi amas la librojn!...

Livia Barth

Mi kore salutas ĉiujn partoprenatojn

Plumeto - Blanka

La 25-an de majo 2021 radaktorino de Pola RetRadio Barbara Pietrzak interparolis kun Krystyna Grochocka pri ŝia studlboraĵo "Esperanto-Sumoo en la lingvolernado"

Ĉi tie vi povas aŭskulti.

Sur la paĝo https://edukado.net/ en la rubriko "Laste en la paĝaro" aperis la studlaboraĵo: "Esperanto-Sumoo en la lingvolernado".

Vi povas legi ĝin ankaŭ ĉi tie.

Bonan legadon dum la E-sumooj en la jaro 2021!


En la retejo de Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo estas valoraj informoj pri Sumoo.

https://toulouse.occeo.net/eo/?s=sumoo

Jen la kantoj pri paco kantitaj de Dirce, sumoistino el Brazilo.

https://drive.google.com/file/d/1-3U5-SBxyvrxEl3DJ3gwARrX_C5joxh0/view

Peto de Flandra Esperantoligo. Pro la koronviruso Esperanto-eldonejoj suferas. Helpu ilin.

Estimata sumo-ano,

La kronvirusa krizo trafas ĉiujn homojn en la mondo iugrade. Mi esperas ke vi estas sana kaj bonfarta.
Kompreneble ankaŭ la Esperanto-mondo ne eskapas al ĝiaj sekvoj. Krom fizika malsano minacas Esperantujon ankaŭ ekonomiaj problemoj.
Kiel estrarano de Flandra Esperantoligo, kiu ankaŭ eldonas librojn kaj estas eldonisto de la konata revuo Monato, mi volas aparte mencii la situacion de Esperanto-eldonejoj. Pro nuligo de diversaj eventoj, renkontiĝoj kaj aparte la UK 2020, kaj la sekva ne-okazo de libroservoj, ŝrumpas/os konsiderinde la vendoj de libroj.
Vi povas mildigi tiun malfacilan situacion per aĉetado de libroj aŭ abonado de revuoj.
Kial ne - se via financa situacio tion permesas - konsekvence aĉetadi la libron per kiu vi partoprenas al Sumoo? Mi komprenas ke nuntempe sendi varojn fizike al eksterlando estas malfacile aŭ neeble sed nuntempe ekzistas preskaŭ ĉiam elektronika versio de libroj, do la sendo-problemoj ne malhelpu vin aĉeti. Kompreneble estas afero de honesteco ke vi ne legu al Interreto 'kontraŭleĝe' alŝutitan librojn.
Alia ideo estas aboni revuon aŭ donaci abonon al amiko.
Kaj kompreneble vi ankaŭ povas simple finance apogi.
Mi faras la alvokon por ĉiuj eldonejoj sed mi tamen kaptas la okazon aparte atentigi vin pri:
- la retbutiko de Flandra Esperantoligo kie vi ankaŭ trovas travideblan katalogo de la eldonaĵoj de FEL
- la retejo de Monato kie vi legos kiel vi mem povas aboni aŭ donaci abonon.

Anticipan dankon pro via apogo.
Piet Glorieux

Mesaĝo pri la jubilea 60-a sumoo

Tre estimata sinjoro Hori!

Septembre de 2009 vi iniciatis interesan kaj originalan kulturklerigan projekton pri legado de libroj en Esperanto, adaptinte ĝin al la reguloj de la nacia japana lukto somoo. Post unu jaro la aktivaĵo jam transiris la limojn de Japanio kaj rapide populariĝis inter legemaj esperantistoj en multaj landoj de la mondo. Post la modesta komenco en 2009 pasis jam dek jaroj, kaj nun danke al via senlaca antaŭenigo de la konkurso, la Esperanto-sumoo havas internacian renomon de la aprezata projekto, kiun volonte partoprenas centoj da esperantistoj. Partoprenantoj de la konkursa legado ne nur legas promesitan nombron de paĝoj sed ankaŭ interkorespondas, verkas recenzojn kaj komentariojn pri ŝatataj libroj, kontribuas por la oficiala sumoo-paĝaro, renkontiĝas kaj konferencas internaciskale. Unuvorte, adeptoj de la Esperanto-sumoo ne nur "kutimiĝas legi librojn kun ĝojo" sed ili ankaŭ unuiĝas neformale en internacia komunumo de esperantistoj-legantoj, praktike pruvas la altan kulturan valoron de la internacia lingvo Esperanto.
Mi partoprenas la Esperanto-sumoon ekde 2013, kaj dum la pasintaj jaroj ĝi fariĝis konstanta kaj plaĉa ero de mia persona jarkalendara programo.
Kara sinjoro Hori, mi kore gratulas vin okaze de la jubilea 60a Esperanto-sumoo, deziras al vi kaj viaj alilandaj helpantoj multajn sukcesojn kaj agrablan kunlaboron kun internacia Esperanto- legantaro!

Vladimir Opletajev (Vlostano), Surguto, Rusio

Tajvanaj sumoo-istoj

Foto montriĝas la gelernantojn kun siaj geinstruistoj kaj sia diplomo de la 57a E-sumoo, fakte entute ses lernantoj ke ili sukcese plenumis sian promeson. Nia esperanta kurso okazas en mezalta lernejo Pingrong kiel kadre de la eksteraj lecionaroj 12horojn semestre.


Fakkunsidoj de la sumoo en la 104a UK en Lahtio

Dum la UK en Lahtio okazis du kunsidoj de la E-Sumooistoj: la unua en dimanĉo kaj la dua en vendredo, kaj dum tiuj 6 tagoj ni havis Konkurson de Sumoo. Venkintoj de la E-Sumoo ricevis diplomon.

   

Luktistoj legadas ne nur en ĉambro, sed ankaŭ sur marborodo!


Luktanto Kuraĝo (Rodrigo Tavares - Parnamirim / Brazilo)

Hori Jasuo: La Esperantisto de la Jaro 2018! Legu plu en: http://sezonoj.ru/2018/12/hori/

Salutojn de Gubin, Pollando!

En Gubin, Pollando kreskas nombro de esperantistoj kaj en la lasta Sumoo unuafoje partoprenis 4 novaj. Ĉiuj ni 5 venkis kaj ricevis belajn diplomojn. Ni havas de tiu evento fotojn, kiujn mi deziras sendi al vi. Dankon pro viaj bonega iniciato kaj agado por la Sumoo-legado. Ni deziras al vi ĉion la plej bonan!


Fakkunsidoj de la sumoo en la 103a UK en Lisbono

Mi intencis havi nur unu kunsidon pri tiu temo, sed Clay (Konstanta kongresa sekretario) proponis, ke mi havu plurajn, kaj laŭ lia konsilo mi havis du kunsidojn: la unuan en dimanĉo post la Inaŭguro kaj la duan en vendredo, antaŭtago de la Fermo, kaj dum tiuj 6 tagoj ni havis Lisbonan Konkurson de Sumoo. En la unua kunsido partoprenis 60 homoj, kaj el tiuj aliĝis 40 homoj al la sumoo. Preskaŭ ĉiuj estas partoprenantoj kaj partoprenintoj de la sumoo, do en la salono estis tre amika sento. En vendredo mi disdonis "diplomon" al ĉiuj kaj kune fotis. Ĉiuj laŭdis la projekton de la sumoo kaj promesis pli kaj plu varbi partoprenontojn.

Hori Jasuo

         


Foto de sumoo-diplomitoj el Vjetnamio

Jen la mesaĝo de Radojica Petroviĉ el Serbio, Estrarano pri kongresoj de ILEI

Karaj,
Jen plia kialo por gratuli s-ron HORI Jasuo pro lia longdaŭre sukcesa projekto de Internacia Esperanto-sumoo, tiom grava por la kulturo de Esperanto. ILEI jam plurfoje esprimis sian subtenon kaj, inspirita de tiu projekto, enkondukis novan programeron - Literaturan Kafejon - en programon de siaj kongresoj. La 51-a Kongreso de ILEI kaj 77-a Hispana Kongreso de Esperanto (Madrido, 20-28 julio 2018, http://www.ilei.info/agado/Madrido2018.php) kun la komuna ĉeftemo "La kultura heredaĵo de Esperanto" estos bona loko por renkontiĝo de Esperanto-sumoanoj kaj interŝanĝo de iliaj spertoj kaj impresoj. Eblas aliĝi per https://goo.gl/forms/Nmaj3BLQrrzLyuzz2 www.ilei.info/konferenco/2018/Aligxilo2018printebla.pdf .

Amike, Radojica

La 15 de decembro 2017 en Pola RetRadio pri Esperanto-sumoo parolis nia legantino Krystyna Grochocka el Pollando (A-17). Bonvolu aŭskultu: http://pola-retradio.org/

Kun Eo-sumoo ĉirkaŭ la mondo

Dum la renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj sub la monto Poludnica (Slovakio) komence de la jaro 2017 prezidanto de Pola Esperanto Asocio (PEA) Aleksander Zdechlík prezentis ESPERANTO-SUMOON. Ekde tiam mi komencis serioze legi laŭ Esperanto-Sumoa ritmo eble kiel unua slovako. Dum la antaŭ menciita renkontiĝo mi jam planis vojaĝi ĉirkaŭ la mondo kaj ankaŭ Aleksander Zdechlik aprobis la ideon kaj mem volis partopreni la ekskurson. Post kelkmonataj preparoj okazis, ke la dato de la vojaĝo estis sama kiel la 49-a novembra E-sumoo 2017. La vojaĝon partoprenis du e-sumooistoj - jam menciita Aleksander Zdechlík el Pollando kaj Jano Vajs el Slovakio. Antaŭ vojaĝo estis problemo kiel enplekti en vojaĝprogramo la ĉiutagan legadon de la 12-a ĝis la 27-a de novembro. Por preskaŭ unumonata vojaĝado ni povis paki nur unu kofron pezan maksimume 20 kg. Dua problemo estis tempa diferenco inter unuopaj landoj, kiujn ni vizitis kaj ebleco komuniki kun prizorgantoj pri niaj rezultoj. Aleksander decidis preni revuon "Homo kaj kosmo" kaj legi po du paĝojn po tage. Tio estis bona decido, ĉar unuopaj kajeroj de la magazeno estas maldikaj. Mi estis limigita laŭ la plano de mia E-klubo. Decembre okazos kadre de la Zamenhofa tago diskuto pri libro. Elektita estis la vojaĝpriskribo de Jan Welzl "Tridek jarojn en ora nordo". La libro estis sufiĉe granda kaj parte plenumis mian dorsosakon.
Duope ni legis kaj unu kontrolis la duan, ĉu ni regule luktas. Tial ni legis matene aŭ vespere, en aviadilo aŭ sur ŝipo, sataj aŭ malsataj, soifantaj aŭ trinkataj teon. Niaj kunvojaĝantoj nur kapturnis kaj komence nekomprenis kion ni faras. Al kelkaj ni klarigis principojn kaj ĉefe ideon de la lukto kaj videble ilin interesis tio. Tial ni travojaĝis el niaj patrolandoj tra Parizo ĝis Dubajo. En ĝi estis grandaj diferencoj de varmo inter urbaj stratoj kaj klimatizigitaj busoj. La plej bonaj kondiĉoj estis sur belaj plaĝoj de Maldivoj. Ankaŭ en tropika ĝangalo de Sri Lanko estis agrable legi vojaĝante per trajno al tereno kie oni teajn arbustojn kultivas. En Singapuro estis la plej malfacila periodo, ĉar la urbo estis tre iteresa kaj ni havis tuttagan programon ĝis profunda nokto. Vole-nevole ni devis pli frue ellitiĝi kaj legi. Lastan luktan tagon mi travivis en aviadilo flugante el Singapuro tra Brisbano al Aŭcklando en Nova Zelando. Intersurteriĝo en Brisbano en Aŭstralio mi eluzis por skribi lastan raporton al mia prizorganto, kiu estis Vasil Kadifeli. Mia kolego sufiĉe rapide tralegis, ĉar jam en Sigapuro li sendis raporton al Renato Petrovic. Ni estis feliĉaj, ke ni venkis kaj samtempe ni prezentis Esperanton kaj sumoon antaŭ niaj kunvojaĝantoj. Antaŭ ni estas dua parto de nia vojaĝado - Nova Zelando, Franca Polinezio, Usono kaj Istanbulo. La libroj estas kun ni, do ni daŭrigas legadon.

Sileziano kaj Montarano

Tahitio, Franca Polinezio, 1. 12. 2017

         

Fotoj: 1. Sileziano kaj Montarano sur plaĝoj de Maladivoj, 2. Esperantistoj ripozas en Maladivoj,
3. E-sumooistoj en Singapuro, 4. E-sumooistoj en Rotorua (Nova Zelando)

Foto el Koreio

Kunsido de la sumoo

Dum la UK en Seulo ni havis kunsidon de la sumoo:
30 homoj partoprenis. Ili ricevis la ĵus aperintan libron "Urboj de sumoo-istoj tra la mondo" kaj insignon de sumoo. Ili interŝanĝis opiniojn pri utileco de tiu sumoo por la Esperanto-movado. Pradip el Nepalo montris ĵus faritan T-ĉemizon pri sumoo kaj petis, ke ili aĉetu ĝin en Libroservo.
Partoprenantino el Rusio: Aĉeti librojn kaj legi ilin estas aliaj aferoj. Dank 'al la sumoo mi povas legis tiujn dormantajn librojn.
Partoprenanto el Nepalo: Dank' al Sumoo mi povas fariĝi vera esperantisto.
Partoprenantino el Japanio: Dum iu sumoo vojaĝantino el Koreio al Japanio kunportis dekan esperantan libron kaj ĉiun tagon legis ĝin. Ŝi decidis ne malvenki en la sumoo.

Pradip el Nepalo vestita per sumoo-T-ĉemizo parolas kun la libro "Urboj de Sumoo-istoj tra la mondo". Ĉe la blanka tabulo estas metitaj diplomoj kaj sur la tablo estas insignoj de la sumoo.

S-ino Arase, unu el la prizorgantoj, faris mapon pri urboj de esperantistoj.

Prelego pri sumoo en Brazilo

La 16an de aprilo Dirce (Fonto, A113 en marto) prelegis pri sumoo dum la Bel-Konferenco en la urbo Petropoliso, Rio de Janeiro, Brazilo.
Ŝ sukcesis entuziasmigi plurajn personojn membriĝi al la projekto. Jam unu virino el la aŭskultantoj aliĝis al la maja sumoo.

       

La ceremonio de la 60-jariĝo de Vjetnama Esperanto-Asocio okazinte la 11an de decembro 2016

Foto de partoprenanto

Gratulletero de ILEI

Altestimata HORI san!

Aperis statistiko pri la novembra SUMOO, kun mirinde alta partoprenantonombro.
ILEI gratulas vin.
Vi elektis tre interesan strategion por atingi, ke homoj legu libron. Kopiante la strukturon de la sumoo-ĉampionado en Japanio (sesfoje jare ili konkursas dum du semajnoj), vi imagis la saman kalendaron kaj sugestas al esperantistoj lukti kontraŭ si mem legante libron laŭ la mem decidita ritmo. Neniu devas lukti kontraŭ dika peza sumoisto, neniu devas ŝviti, neniu riskas vundiĝi, nur legi la libron, kiun la leganto mem elektis. Ruza maniero!
Plie vi prizorgas precizan kolekton de la rezultoj kaj analizon de tiuj ciferoj.
Kaj fine vi trovis helpantojn por rilati kun la plurcentoj da legantoj kaj kuraĝigi ilin dum la legado.
ILEI aŭspicias la Esperanto-Sumoon kaj feliĉas pri ĝia ekzisto. Evidente la celo de Sumoo kongruas kun la celoj de ILEI.
La Esperanto SUMOO estas via eltrovitaĵo, via "bebo". Admirinda afero en daŭra kresko. Gratulon denove! Vi rajtas fieri pri via ideo.

Mireille Grosjean, Prez de ILEI

Esperanto-Sumoo en Uralo

Kara sinjoro Hori!
La 17an de decembro mi partoprenis la Zamenhof-feston en la Urala ĉefurbo Jekaterinburgo (regiono situanta inter la eŭropa kaj azia partoj de Rusio). En la programo estis ankaŭ kunveno de kvar uralaj partoprenintoj de la novembra Esperanto-Sumoo 2016. Ni informis la publikon pri la historio, celoj kaj reguloj de la Internacia Esperanto-Sumoo kaj agitis esperantistojn aliĝi al ĉi tiu utila kaj interesa aktivaĵo.

Rezulte en la paĝaro de la Ural-Siberiaj esperantistoj estis afiŝita mia artikolo "Esperanto-Sumoo en Uralo". Oni povas legi ĝin ĉe http://ural-sib.org/eo

Informoj pri la Sumoo-projekto aperis en en la grupo VK "Esperanto en Surgut" https://vk.com/club59616356

Fotoalbumon pri la Zamenhof-festo oni povas vidi ĉe https://vk.com/album-59616356_239749532

Mi alkroĉis al la letero mian prezentaĵon, preparitan por la Zamemhof-festo.

Esperanto-sumoo. pptx

Amike, Vlostano (Vladimir Opletajev, Surgut, Rusio)

Pacmesaĝoj tra la mondo

Karaj amikoj,
Mi eldonis libron titolitan "Pacmesaĝoj tra la mondo". Bonvolu vidi la alkroĉitan informon.

Pacmesaĝoj tra la mondo (Informilo).pdf

Dum UK-oj kaj Azia Kongreso kaj pere de Delegita Reto, mi kolektis 166 pacajn mesaĝojn el 56 landoj. Mi faris libron pri tiuj mesaĝoj kun belaj fotoj. Dankante al la mesaĝdonintoj mi atendas viajn mendojn:

HORI Jasuo

S-ino Dirce Sales el Brazilo, kiu partoprenas en nia sumoo, bele kantas la poemon de Zamenhof "La Preĝo sub la verda standardo". Aŭskultu ĝin.

"La Preĝo sub la verda standardo" estas poemo de Ludwik Lejzer Zamenhof, kiun li verkis en 1905 okaze de la unua Universala Kongreso de Esperanto kaj deklamis en la fino de sia kongresparolaĵo.

Aŭskultu raporton pri la sumoo-kunsido dum la UK en Nitra, kompilita de s-ino YU, Ĉina Radio Internacia.

Sumoo-kunsido.mp3

Aŭskultu kanton komponita de Dirce pri Hori Jasuo kaj E-sumoo.

Alvoko voĉo.mp3
Teksto de kanto:
Alvoko al samideano: Hori Jasuo
En ĉiu dua monato
herolde jen Jasuo,
el japana lando
por ke ni transpasos
la internajn murojn. (2)
Alvokante nin
Al la sumoo literaturo!

Rio, la 25/02/2026, Dirce Sales - Fonto

En la marta numero de gazeto "Turka Stelo" aperis du artikoloj pri Esperanto-sumoo, en la 3a kaj ne la 9a paĝoj. Vi povas legi ilin en la paĝo: https://esperantoturkiye.wordpress.com

Aŭskultu tre interesan elsendon.

Hori Jasuo invitas vin al Esperanto-sumoo.mp3

Sube oni povas aŭskulti tre belan sonartikolon pri sumoo verkitan de Paŭlo Sergio Viana el Brazilo.

http://esperantaretradio.blogspot.com.br/


La bona luktisto

Legu la rakonton pri la Esperanto-sumoo de Dirce Sales el Brazilo.

La bona luktisto.pdf

La bona luktisto (voĉlego de Jianping).mp3

Ateliero pri Esperanto-Sumoo dum la 27a Eŭropa Renkontiĝo (14-15 de novembro 2015)

En Stella-plage, ne tre for de Boulonjo-ĉe-Maro, paralele al la paroliga kurso de Katalin Kovats, al tiu de Michel Dechy specialisto pri Tinĉjo kaj pri instruado per bildstrioj, de Roch Jullien pri danco, okazis premiero: kurso pri la Esperanto-Sumoo, gvidata de Anne Jausions (ALTEO).
Ŝi klarigis la regulojn de la Eo-Sumoo: promesi legi plurajn paĝojn (la nombro estas decidita de si mem) de esperanto-libro en ĉiuj de la 15 tagoj de la konkurso okazanta ĉiun neparan monaton, samtempe kiel la vera Sumoo. Aldonendas ke la ĉefa malfacilaĵo estas legi la saman kvanton da paĝoj en ĉiu tago, sed je la fino povas efektiviĝi ke multe pli da paĝoj estas legitaj.
Ŝi venis kun kofroj da libroj, por ke la ĉeestantoj povu trafoliumi aŭ en?ovi la nazon en ilin.
Temis ekzemple pri La nova kaj dika Historio de la Esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, pri la plej diversaj verkoj de konataj nuntempuloj: Malamu vin unu la alian, Ĉu vi konas Blaise Cendrars? de Manuel de Seabra, La enigmo de l'armeo de Abel Montagut, Dek tagoj de Kapitano Postnikov de Mikaelo Bronstejn, Morto de Artisto, de Anna Löwenstein, diversaj titoloj de Trevor Steele aŭ de Sten Johansson aŭ de pli antaŭaj verkistoj, nun klasikuloj: Baghy, Kalocsay, Schwartz (ambaŭ: Raymond kaj Teodoro), Stellan Engholm, Karolo Piĉ, ktp.
Ni interkonsentis, ke en la listo de la legitaj libroj dum la septembra Eo-Sumoo kiun ni ekzamenis mankis indikoj pri la naturoj de la verkoj: estus interese substreki kio estas originalo kaj kio tradukaĵo ĉar unu el la ideoj de HORI Jasuo estis ke la konkurso kontraŭ si mem montru ke Esperanto estas multe pli riĉa ol neesperantistoj imagas, ĉu ne? Estus bone indiki ankaŭ pri kiu genro temas: romano, novelaro, eseo, teatraĵo, poezio, biografio, ktp. Unu persono post la prezentado de la konkurso diris, ke ŝi ne volos ke ŝia nomo kaj indikoj pri ŝi aperu en la retejo, do ne ludos.
Kelkaj el la ĉeestantoj jam delonge partoprenas en la Eo-Sumoo, kaj parolis bele pri siaj legaĵoj, ĉefe pri siaj preferataj: La Fotoalbumo de Steele, La Ŝtona Urbo, de Anna Löwenstein.
En la koridoro, legemulino kiu legas ankaŭ en la franca, en la angla kaj en la nederlanda, diris ke tamen mankas daŭre en nia verda lingvo dikaj bonaj romanoj kiel La Princo ĉe la Hunoj de Eugene de Zilah, kaj la ne plu trovebla ĉar delonge elĉerpita La granda Kaldrono de John Francis. Spertulino pri la ĉina kaj la rusa lingvoj bremsas sin por legi ĉar ŝi ne volas tro rapide elĉerpi la eblecojn de Eo-legaĵoj! Pluraj el ni opiniis ke poezioj ne tre taŭgas por la Esperanto-Sumoo, ĉar ne havas sencon legi kiel eble plej multe da poeziaĵoj, sed enprofundiĝi en la sentoj, en la aromo de la versoj. Danke al Jasuo kaj Trevor estas pli bone konataj vivmanieroj en Azio kaj Oceanio, sed ne atingas nin romanoj el Ameriko kaj Afriko.
Ses horoj estis malmulte por legi kune kaj dividi nian entuziasmon, sed en la paŭzoj, ni vizitis la riĉan libroservon de FEL kie deĵoris afable Katja kaj Hans, kaj ni eltrovis ankaŭ en apudaj skatoletoj malnovajn brokantaĵojn kiuj kostis preskaŭ neniom.
La novembra Eo-Sumoo komenciĝis ĝuste en tiu dimanĉo, do estis tro malfrue por tiuj, kiuj ne jam aliĝis, sed ni atendos ilin en januaro 2016 (10-24).

Anne Jausions


Saluton karaj,

Per sugesto de kara Anna Löwenstein kaj konsento de kara Hori Jasuo ni decidis krei novan grupon en facebook-o por disvastigi la Esperanto-Sumoon.
Kiel prizorgantoj ni invitas vin aliĝi al tiu grupo, por afiŝi kaj reklami pri la Sumoo kaj disvastigi ĝin. Vi ankaŭ povos fari la samon en aliaj grupoj por konigi kaj la Sumoon kaj nian novan grupon al esperantistoj, do ili sciu pli pri la Sumoo kaj pli kaj pli homoj partopreni en ĝi.
En ĉi tiu grupo homoj povos dividi kun la aliaj informojn pri la libroj, kiujn ili legas, eble rakonti pri iliaj progresoj, afiŝi fotojn kaj dividi informojn pri la Sumoo renkontiĝoj kaj prelegoj jam okazintaj en kunvenoj, renkontiĝoj, kongresoj ktp. La grupo ĉefe estos loko kie partoprenantoj de la Sumoo aŭ eĉ interesiĝantoj kontaktos unu la aliajn.
Viajn retpoŝt-adresojn mi prenis el la septembra Sumoo dokumento de kara Hori Jasuo. La listo troviĝas suben.
Mi provis trovi vin en facebook-o sed mi komprenis ke ni ne estas amikoj en facebook-o :-(
Do mi pensas ke pli bone estus se vi mem aliĝus al nia grupo, kaj ankaŭ inviti la aliajn prizorgantojn kiuj jam estas viaj geamikoj en facebook-o. Poste vi povos inviti kaj eĉ membrigi homojn al ĉi tiu grupo.
Do, kun niaj kolopodoj ni disvatigu la novan grupon kaj plenigi ĝin per membroj.
La varbado ekkomencu!

La adreso de nia nova grupo estas:
https://www.facebook.com/groups/759066970888217/

Amike, Vasil Kadifeli (prizorganto de la Esperanto-Sumoo)

5 venkintoj de la septembra sumoo 2015 el la klubo (Gunma-Esperanto-Societo)


De maldekstre: Jamamoto-jama, Ŝijou-maru, Sfingo, Horizonto kaj Ĉako

Kunsido de Esperanto-Sumoo dum UK en Lillo

Posttagmeze la 30an de julio okazis la kunsido de Esperanto-Sumoo. Partoprenis en ĝi 40-50 homoj, el kiuj 30 estis sumoo-istoj. Komence Hori parolis ĝenerale pri la sumoo por ne-spertintoj, kaj poste salutis 4 prizorgantoj, nome Aleksander (Pollando), Jitka (Italio), Vasil (Turkio) kaj Krystyna (Pollando). Kaj pli poste parolis Erika el Francio, kiu partoprenis jam 6 jarojn, Anna el Britujo pri valoro de tiu projekto, Brila el Koreio pri la grupa partopreno el Koreio en la julia sumoo, Atrebato el Francio pri mirakla progreso de sia vivo dank' al la sumoo kaj aliaj. La kunsido estis en tre bona etoso same kiel en la renkontiĝo de malnovaj amikoj de siaj lernantaj tagoj.
En julio partoprenis 215 homoj el 26 landoj. Hori instigis ĉiujn partopreni en la septembra sumoo por ke la nombro superu 300.

Jen estas mia persona impreso:
En la kongresejo homoj nekonataj al mi foje kuris al mi, dirante, ke ili estas partoprenantoj de la sumoo. Mi demandis iliajn luktistajn nomojn, kaj kune fotis kun granda ĝojo. Mi supozas, ke pli ol 50 sumoo-istoj partoprenis en la kongreso, do al mi ŝajnis, ke tiu ĉi UK estas nia kongreso. Mi antauvidas, ke en unu jaro la nombro de la partoprenantoj superos 300 kaj en du-tri jaroj superos 500. Vere granda movado! Ni fieru!


Atrebato parolas. La longa blanka papero sur la planko estas la listo de la partoprenantoj.

Prelego pri sumoo en Pekino

Pekina Esperanto-Asocio publike konigas Esperanto-Sumoon.
Akorde kun la komenciĝo de la Julia Esperanto-Sumoo en la 5-a, sinjorino YU Jianchao, membro de Pekina Esperanto-Asocio faris prelegon titolitan "Legado, Sumoo, Esperanto", en Zhongguancun Librodomego de Pekino. Temas pri Esperanto-sumoo.
Tio estas unu el la seriaj prelegoj organizitaj de Pekina Esperanto-Asocio. YU Jianchao estas raportistino de Ĉina Radio Internacia. Ŝi respondecas pri la elsenda rubriko: Plezuro en Legado, kaj delonge atentas pri la Esperanto-Sumoo. Pasintjare, ŝi faris intervjuon kun sinjoro Hori Yasuo okaze de la 99-a UK en Argentino, kaj faris la programon "Hori Yasuo Invitas vin al Internacia Esperanto-Sumoo" kaj unuafoje elsendis ĝin en la 13-a de septembro, 2014. Januare 2015, ŝi mem partoprenis en la sumoo, kaj nun jam viciĝas en la rango Jokozuna, la plej alta inter la 5 altaj rangoj laŭ la regularo de japana tradicia luktado Sumoo.
En sia prelego, YU Jianchao konigas la Esperanto-Sumoon kaj parolas sian sperton dum la legado kadre de la Esperanto-Sumoo. Ŝi dividĝuas la ĝojon de legado kun la ĉeestantoj kaj tre laŭdas la ideon de la iniciatinto Hori Yasuo por la Esperanto-sumoo: Altigi la legkapablon de esperantistoj kaj kutimigi esperantistojn legi libron kun ĝojo.
Esperanto-sumoo estas iniciatita de Japana Esperantisto Hori Yasuo kaj de septembro, 2009 la unua fojo ĝis nun jam estas 35 fojoj. Laŭ la nombro de partoprenatoj ĉifoje estas la plej multaj en la historio.


Vladimir Opletajev (Vlostano) el Rusio menciis projekton "Esperanto-sumoo" kaj indikis ligilon al la paĝaro de E-sumoo en lia informa teksto pri la Jaro de literaturo en Rusio por la paĝaro "Ural-Siberia esperantista movado" http://ural-sib.org/eo .

Hori Jasuo kaj Monto Urso sendis kristnaskajn donacojn al la gelernantoj de La Chaux-de-Fonds, Svislando, dankante pro la partopreno en sumoo kaj laŭdante iliajn bonajn rezultojn. Hori Jasuo skribis iliajn nomojn en la japanaj literoj kaj Monto Urso faris belajn paperajn rozojn.
Vidu la foton senditan de Monika, la instruistino, kiu gvidas ilin.


La unua fojo Vjetnama Esperanto-Asocio presis kaj aldonis diplomojn al "luktistoj" de la internacia legkonkurso - Sumoo. La venkintoj estis honorigitaj dum la Zamenhof-Tago en Hanojo.

En la organo Verda Mesaĝo aperas artikolo pri sumoo ekde la 31a ĝis la 35a paĝoj.
(klaku ĉi tien)

ILEI subtenas nia sumoo-on morale, sed forte sur la paĝo http://ilei.info/. Jen mesaĝo de Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI:
ILEI subtenas "Esperanto-Sumoo"-n. Tiu agado estas faro de HORI Jasuo el Japanio. Ĝi celas stimuli la legadon de Eo-libroj. La partoprenantoj aliĝas, decidas pri kion ili legos kaj kiom da paĝojn tage ili legos. Ili mem konstatas, ĉu ili plenumis tion jes aŭ ne. Se jes ili ricevas atestilon. Tiu agado kongruas kun la celoj de ILEI, pro tio la estraro de ILEI decidis morale subteni tiun agadon. Tiu apogo konsistas el kvar aspektoj: artikolo pria en IPR, mencio pria en nia retejo, vastskala anonco al nia membraro la 9an de novembro, aldono de mencio de ILEI sur la atestiloj "Kun morala subteno de ILEI kaj elkoraj gratuloj de ĝia estraro".

En la hejmpaĝo de Ĉina Radio Internacia, aperis artikolo de Ghoja pri sumoo

Jen estas la ligiloj:

http://esperanto.cri.cn/1341/2014/11/19/165s168690_2.htm

http://esperanto.cri.cn/581/2014/11/19/165s168689.htm

Karaj prizorgantoj, koran dankon pro via kunlaboro.

Jasuo

Lernantoj el La Chaux-de-Fonds kiuj montras siajn aktualajn librojn (Svislando)

Saluto de la plej junaj svisaj legantoj
(klaku ĉi tien)

La voĉon de la 3 plej junaj partoprenantoj. Ilin vi povas vidi en la unua vico sur la foto: la unua estas Allan (11-jara, en blanka pulovero), la tria estas Lucie (8-jara, en violkolora pulovero), la kvara estas Ĉiara (11-jara, en nigra pulovero).

Karaj luktistoj!
Ni faras fotoalbumon de luktistoj. Ni atendas vian foton! Bonvolu, sendi vian foton al mi aŭ al Hori Jasuo! Krinjo. Mia retadreso: krystynagrochocka@o2.pl

Informoj pri Esperanto-sumoo en esperantaj revuoj


Pola Esprentisto 6/2012

La Espero - marto 2013

Legu librojn kaj ŝanĝu la mondon!

Paralele kun la sumoo-konkursoj, ni legu Esperanto-librojn dormantajn en via breto. Vi decidu kiun libron kaj kiom da paĝoj vi legu ĉiun tagon dum la konkurso. Se vi sukcesos legi tiun kvanton, vi venkos, se ne, tio signifas vian malfotrtaĵon. Tiamaniere vi povos vere scii la ĝojon de Esperanto-legado, sekve vi progresos multe en Esperanto, kaj se multaj partoprenos en sumoo, tio ŝanĝos la movadon, kaj sekve la mondon.
Ni partoprenu kaj luktu ĝoje!!!
Okaze de tiuj konkursoj, mi proponas al vi partoprenon en lukto, kie homoj ne luktas kontraŭ aliaj homoj, sed kie homo luktas kontraŭ siaj malfortaĵoj en Esperanto-Sumoo.

La plej junaj luktistoj - lernantoj el Seattle (Usono)

      
(klaku sur la fotojn)

Karaj Geesperantistoj!

Varbu luktistojn en viaj kluboj. Mi volas kolekti 500 luktistojn el la tuta mondo. En majo 2012 partoprenis 146 luktistoj en la tuta mondo kaj ili entute legis pli ol 13000 paĝojn. Mi volas, ke tiu Sumoo estu organizita en multaj landoj. Se ni povos kolekti 500 luktistojn, ni povos multe evoluigi la movadon, kaj eĉ ŝanĝi la movadon kaj la mondon.

Iniciatinto de Esperanto-sumoo
HORI Yasuo: hori-zonto@r.water.sannet.ne.jp