La lastaj el travivintoj (Fragmentoj)
Raporto de la fajrobrigadisto, kiu travivis sub ruinaĵoj de Monda Komerca Centro (World Trade Center)
La lastaj el travivintoj (1)
Tiam mi ekrigardis supren. Ambaŭ turoj brulis kiel gigantaj torĉegoj.
Supraj etaĝoj estis en densa fumo, sed mi konstatis, ke aliro al ili estos ebla per ŝtuparo kaj liftoj, kiuj funkcias sur malsupraj etaĝoj.
Mi ekvidis saltantajn homojn, dekojn da homoj falantaj el la ĉielo en malespera forkuro de fumo kaj morto pro sufokiĝo. Tiu vidaĵo terurigis min Neniam mi supozis, ke mi vidos la homojn falantajn el la ĉielo.
Poste mi legis, ke iuj, eble amikoj, aŭ kunlaborantoj saltis kune tenante sin per manoj. Mem mi tion ne vidis. Mi ne vidis iliajn vizaĝojn, vestojn, la fakto, ke ili saltas estis ŝoka.
De tiu tempo dum ĉio, kio estis okazonta, fermante okulojn mi vidis tiujn falantajn homojn, pensis pri ilia teruro, kiu devigis ilin al la salto.
Samtempe mi timis por ke iu el ili ne trafu min. Pardonu, sed agis mia memdefenda instinkto. Estis tiom nepriskribebla kaoso. La falantaj homoj estis sama minaco, kiom falantaj rubaĵoj, vitroj, traboj, mebloj.
Tiam ne estis tempo por pensi.
Kiom malgaje estas opinii ĉion same, kiel minacon. Tiuj pensoj venis poste kaj kaŭzis grandan malĝojon. Malfeliĉaj, malesperantaj homoj! Kion ili povis fari sur la supraj etaĝoj?
Kion mi farus en tia terura situacio? Multajn semajnojn mi ne povis pensi pri tio kaj ne povis ne pensi. Neniam mi imagos iliajn lastajn momentojn, kiuj devigis ilin al la drama salto.
Mi ne estas certa, ĉu mi volus imagi tion.
Kurante al la turo mi pensis pri tasko nun farota - enkuri la turon, kuri al la etaĝo sur kiu estas fajrego. Ĉio alia estas baro. Kio ajn falas de supro estas danĝero povanta haltigi realigon de la celo.
Kuregante al norde okcidenta parto de la norda turo mi penis eviti falantajn korpojn, vitrojn, meblaron kiel pafaĵojn.
Ne pensi!
La pensoj venas nun dum la skribado. La homoj saltis el la turo por forkuri el ĝi, kaj mi kuris tien por esti en ĝi. Mia agado estis sen senco. Tiam mi ne pensis pri tio kaj tiel. Tiam mi neniel pensis.
Al diablo, mi opinias, ke neniu fajrobrigadisto volis tiam esti en alia loko ol tie ĉi, sur la brulata etaĝo, por estingi fajron kaj savi la homojn.
Oni devas substreki, ke mi ne sola estis pensanta pri la danĝero kaŭzota de la falantaj homoj. Preskaŭ ĉiuj, kun kiuj mi interparolis, rakontis, ke ili pensis same, kurante al la domegoj de Monda Komerca Centro.
Kurante tra etaĝoj mi kontrolis, ĉu en burooj ne restis homoj. Sur la 12a etaĝo malfermante pordon mi ekvidis multajn sidantajn personojn - Kiom ili estis- kvardek? kvindek? sesdek? Ili sidis trankvile, pacience atendante instrukciojn, aŭ helpon.
-Kio okazis?
Multaj el ili sidis malantaŭ skribotabloj, aŭ en dividitaj ejoj.
Aliris al mi fajrobrigadisto kaj diris:
"Ĉefo, ĉi tie estas problemo".
Pensante: "Ne parolaĉu", mi ordonis:
"Forprenu ilin de tie ĉi!" - kaj per megafono al la homoj, ke ili ekstaru kaj foriru.
La homoj rigardis min trankvile. Ilia konduto estis stranga en tiu ĉi situacio. Tro okupata ĉe evakuado mi ne havis tempon por demandi kial ili ne foriris, kion atendas.
Tamen mi rimarkis, ke ili ne estas oficistoj de la sama buroo, aŭ firmao, ĉar estis diverse vestitaj, ne sidis ĉe laborlokoj.
Ŝajnis, ke oni ilin arigis tie ĉi pro iu kialo. Tion mi ne sciis. Estis grave ilin tuj evakui. Mi vokis fajrobrigadistojn kriante: "Ni forkondukas oficistojn, tie ĉi estas civiloj, liberigu ŝtuparon! Fajrobrigadistoj tuj disigis sin farante lokon.
Kiam per megafono mi komunikis:
"Atenton! Parolas Piĉioto, komandanto de la 11a bataliono de Fajro Brigado en Nova Jorko. Estas evakuado. Iru rapide al "B" ŝtuparo! En koridoro fajrobrigadistoj montros al vi vojon. Iru trankvile, sed rapide"
Tiam okazis io nekutima.
Kiam ili ekmovis sin, mi pensis pri halucino. Sidantaj sur invalidaj ĉaroj, irantaj kun apogiloj, kun balkonetoj, bastonoj, la homoj apenaŭ movis sin. Ili estis maljunaj. Ĝis kiam ili sidis mi ne vidis la invalidan aparataron. Sur iliaj vizaĝoj estis videblaj senhelpeco, laco kaj dankemo, ĉio kune.
Ili ekĝojis vidante nin kaj malespere deziris lasi la lokon.
Konsiderante tion poste, ni konstatis, ke oni direktis ilin al la loko pro blokata ŝtuparo, pro ilia malrapidega movo, kiu malfruigas evakuadon de rapide irantoj kaj por ke ili ripozu. La invalidoj jam iris laŭ tridek kvin etaĝoj kaj estis komplete elĉerpataj.
Akompanis ilin kamaradoj, konatuloj el laboro, aŭ la nekonataj homoj, kiuj helpis al ili. Tiuj en ĉaroj estis portataj laŭ ŝtuparo. Ĉiu invalido havis du helpantojn. Tio estis impona. La homoj helpis al nekonatuloj. Dum irado ili prezentis sin. Ili malfruigis propran forkuron por savi malfeliĉulojn.
Tio estis la lastaj simptomoj de homeco dum katastrofo, la altruista homa solidareco.
Estis sufiĉe da fajrobigadistoj por evakui la invalidojn. La helpantoj ne volis ilin lasi, sed mi decide ordonis, ke la plej multaj personoj foriru el la turo.
Kiam mi kuris inter la sepa kaj la sesa etaĝo refoje mi ekaŭdis tiun bruegon, tiun teruregan bruegon aŭditan antaŭ dudek minutoj. Oni ne povis misi ĝin kun io alia. Ĝi proksimiĝadis kun rapideco de tondro. Mi sciis kion ĝi signifas. Ni ĉiuj sciis.
Laŭ la centra ŝtuparo de la norda turo senĉese iris malsupren oficistaro. La homoj estis ŝokitaj, kio estis pli bona ol paniko, kiun mi supozis. Neniu kriis. Ili obeis ordonojn, neniu puŝis aliulojn por forkuri pli frue.
Tio estis dia favoro. Iuj estis tre lacaj, aliaj pene spiris, sed ĝenerale estis en bona stato. Reciproke helpante al proksimuoj ili iris rapide, sed ne kuris. Elirante rapide el la turo ankaŭ ne kaŭzis kaoson.
En la turo estis 90 liftoj. Mi esperis, ke kelkaj funkcias. La fajrego estis probable sur la 90a etaĝo, do almenaŭ dudek etaĝojn mi povis ŝpari. La instrukcioj de sekureco permesas uzi lifton ĝis kvin etaĝoj sub fajrego.
Tiam ni sciis, ke en la turojn falis aviadiloj plenaj de brulmaterialo sufiĉanta por longa vojaĝo. Poste oni komunikis, ke en ĉiu aviadilo estis 85 000 litroj. Dum rapida veturo en lifto de supre povus nin trafi fajra globo.
El 90 liftoj nur unu haltadis ĉe ĉiu etaĝo, por ke dum danĝera situacio tiun lifton uzu fajrobrigadistoj. Aliaj ekspresaj liftoj haltigatis je dek kelkaj etaĝoj. En kelkaj lifttuneloj veturadis tri liftoj, la unua por subaj etaĝoj,
super ĝi la dua por mezaj etaĝoj, super ĝi la tria por supraj etaĝoj. Mi timis, ke tiu supra povas fali sur nin.
La 11a de septembro 2001 (9:59)
Tio estis kiel en la romano de Stefano Kingo. Ni staris tie ŝtoniĝitaj atendante bruegon, kiu nin atingos.
Aŭdiĝis mil trajnoj, mil galopantaj bestoj, mil nekompreneblaj timoj kaj ankoraŭ pli mil...Al diablo!, estu kelkaj mil,
sed tio estus ankaŭ tro malmulte por kompreni de kie venas tiu krakego superanta ĉiujn imagojn.
Plu ni ne sciis, kio okazas. Tio estis super ni kaj ne estis dubo, ke kio ajn ĝi estas, en momento dispremigos, frakasos, ekstermos nin.
Dudek kvar timigitaj, ŝvitantaj fajrobrigadistoj staris sur koridoroj de la tridekkvina etaĝo en la turo de Monda Komerca Centro. Rigardante plafonon ili atendis nekonatan finon, kiu estas falonta sur niajn kapojn kun la plafono.
Oni povas diverse morti kaj mi mortos ĝuste tiel - mi pensis
kaj preĝis je rapida morto pensante ne pri ĝi, nur pri doloro. Tion mi sciis, ke estos doloro. Do estu rapida morto!
Tamen la bruego forpasis. Ĝi unue proksimiĝadis, proksimiĝadis, estis super ni, en ni, trakuris nin kaj kuris bruege suben. La konstruaĵo tremis, ĉio en ni tremis, sed ni staris kiel ŝtonoj timante fari etan movon,
por ne ŝanĝi ekvilibron en kiu io, kio ajn okazis - lasis la turon. Ni atendis kio estos. Tre longe neniu diris vorton. "Tre longe" estas relativa. Tio estis nur 10 sekundoj de la unua skuego tra surdiganta bruego ĝis silentanta tondro en malrapida tempo.
Tio estis io neimagebla, neimagebla kiom infero, nesimila al io ajn kion mi spertis en mia vivo. Tio estis la plej miriga, la plej teruriga, ĉar neniam mi renkontis ion, kion oni povus kompari kun tiu nekredebla bruego.
Tio estis nur bruego - senfina, neevitebla, en vakuo. Ni ne sciis kio okazas.
Ekster la turo sur ekranoj de televidiloj en la tuta mondo oni vidis kio okazas, sed ni estis malliberigitaj en koridoro sen fenestroj, cent metrojn super tero, sub frenezanta brulego kaj neimagebla ruinigo.
Kio ajn tio estis ne mortigis nin. Ĝi kuregis apud ni suben al sia nekonata destino.
Malrapide, prove ni ekrigardis. Iuj pinĉis sin por esti certaj, ke vivas, sed eĉ sentante la pinĉon ne kredis. Iuj tuŝis murojn por konstati, ke la turo plu staras. Aliuloj rigardis ronden, sed neniu diris eĉ vorton.
Niaj radio-telefonoj ankaŭ silentis. Kanaloj komandaj kaj taktikaj ne povas ĉiuj silenti. Tio neniam okazis. Ni estis ĉirkaŭ tridek kaj ĉiuj telefonoj silentis, kvazaŭ ni estus sur alia planedo, aŭ eniris alian dimension. Ni ne povis moviĝi, paroli, logike pensi.
Mi ne sciis kio okazas sur aliaj etaĝoj en tiu terura momento. Ĉu ie ajn en la konstruaĵo estas alia grupo de savantoj? Sur la tridekkvina etaĝo je la 9:59, mi rompis la silenton. Ne sciante kial, mi ekparolis ne esperante respondon.
Kiel gvidanto, ĉar krom mi estis neniu de sama rango, mi devis ekparoli la unua.
Ne provante ordoni mi diris laŭte mian penson.
La penso estis: "Al diablo, kio tio estis?"
La 11a de septembro 2001 (10:30)
Neniu respondis al mi.
Al diablo. Kio tio estis? - mi ripetis.
Silento.
Ĉirkaŭe staris fajrobrigadistoj rigardantaj plafonon kun larĝe malfermitaj okuloj kaj buŝoj. Iliaj koroj batis kiel improvizaĵo de freneza perkusisto. Ni komencis malrapide, malcerte movi nin.
Rigardante nin, murojn, plafonon, liftpordojn, ni konstatis, ke Ĉio estas sama kia estis antaŭ momento, antaŭ tiu teruriga bruego.
Mi tuŝis telefonon sur mia brusto. Ĝi havas tre fortan mikrofonon, do post ŝalto ĝin, miaj manoj estas liberaj.
-Kio estis tio? - mi demandis.
Ĉu iu scias, kio tio estis?
Kio tio estis al diablo?!
Elsendante sur la komanda kanalo mi havis esperon, ke en ĉirkaŭaĵo estas iu, kiu klarigos al mi kio kaŭzis tiun neimageblan bruon. Neniu respondis, do mi provis paroli pli oficiale:
-Ĉi tie Piĉioto, ĉefo de la 11a bataliono. Mi estas sur la 35a etaĝo de la norda turo. Antaŭ momento ni aŭdis teruran bruegon. Ĉu iu scias kio okazis?
Silento.
Tiam ankaŭ aliaj fajrobrigadistoj enŝaltis siajn telefonojn. Ili serĉis sur taktikaj kanaloj, nur mi sur la kanalo komanda. Starante proksime en silento ni povis aŭdi niajn telefonojn, sed sur ĉiu frekvenco regis silento.
Krom tio, ke ni serĉis telefonan kontakton, neniu kuris al apudaj burooj, por rigardi tra fenestro. Neniu rigardis ŝtuparon. Ni staris, staris mute, atendis ĝis iu diros kio okazis kaj kio povas ankoraŭ okazi.
Ni timis fari malĝustan movon kaj malespere atendis informon permesantan konkretigi nian timon. Post kelkaj la plej longaj sekundoj de mia vivo ni ekaŭdis sur mia telefona kanalo:
-La turo falis.
Tio estis ĉio. Simple, iu terurigita informis ĉiujn, ke la turo falis. Mi estis aŭdanta, sed ne komprenanta. Tio ne havis sencon. Kiu turo? Pri kio ili parolas al diablo?!
Unue mi pensis pri radia anteno sur tegmento. Tamen anteno ne farus tiom grandegan bruon. Ĝi ne skuigus la konstruaĵon kaj niajn ostoj, ne ruliĝus sur ni kun forto de mil trajnoj. Eble falis pli da antenoj. Eble sur la tegmento estis ili multaj. Eble tio estis akvoturo.
Eble tiun neimageblan bruegon kaŭzis miloj litroj da akvo falanta suben en la domego. Tio ŝajnis prudenta, sed falanta akvo ne faras tian bruegon, kiu restis en niaj oreloj.
-La turo falis - tio estas sen senco. Mia radiokanalo estis konstante malfermata, sed ne venis signaloj. Jam ĉiuj kolegoj provis kompreni kion signifas la komunikaĵo.
Kiu turo falis? Kie? Iu brigadisto diris al kolego, aŭ al ni ĉiuj:
-La turo ne povis fali. Ĝi estas Monda Komerca Centro. Tiujn konstruaĵojn nenio povas detrui.
Eble li pensis laŭte eldirante siajn la plej malbonajn timojn, por liberigi sin de ili. Tiam mi la unuan fojon ekpensis;
-Falegis la turo. La Suda Turo. La dua turo de M K C (WTC). La tuta konstruaĵo. En tiu momento ni jam ĉiuj sciis, sed ne sciis kion fari. Mi aŭdis:
-Trafu tion fulmo!
-Al diablo!
-Homo!
-Jezuo Kristo!
Ni parolis nur por aŭdi niajn voĉojn, ĉar ne estis io por diri. La unua penso estis pri centoj da fajrobrigadistoj tie, pri la homoj kiujn mi konas, kiujn mi amas. Eble centoj da aliuloj, eble miloj, sed unue mi pensis pri la fajrobrigadistoj. Ili estis dislokataj en la tuta turo, same kiel ni tie ĉi.
Matene mi aŭdis pri la tria aviadilo, eble okazis sekva atako kaŭzanta ruinigon de la turo. Mi aŭdis pri pafegoj el aliaj domoj. Probable oni pafis al la turoj. Povas esti ankaŭ bomboj. Tiam ni ankoraŭ ne sciis tiom, por pensi pri aviadila brulmaterialo, pri fandata ŝtalo, aŭ pri io ajn simila. Nenion ni sciis.
Malliberigitaj en la turo, blindaj, surdaj por kontakti kun ekstera mondo, ni estis solaj, kiuj ne sciis kio okazis kun la suda turo. La samon ni scius sidante en groto sub tero. Fermante okulojn mi provis imagi kiel aspektis la falanta turo, sed ne povis. Mankis iu komparo. Mi povis imagi efikojn, sed ne la katastrofon.
-Estas milito, mi pensis. Estos sekvaj alflugantaj aviadiloj, pafoj el apudaj domoj, eksplodantaj bomboj k.t.p.
Poste mi konsciiĝis - se la suda turo estas ruinigita, povas esti ruinigota ankaŭ nia norda turo
Tiam mi ekkomprenis, ke ni devas forkuri.
Mi kuregis malsupren saltante je tri ŝtupoj. Kiam falegis volbo, mi estis inter la sepa kaj la sesa etaĝo. La konstruaĵo tremis, balancis tiom, ke mi ne povis teni ekvilibron. De supro faladis traboj, betono, sed mi kuregis ĝis batis min iu trabo, aŭ breto kaj depuŝis mian kaskon.
La skuoj de la konstruaĵo ne permesi al mi ekstari, konstante faligadis min. Kiam mi ekstaris, la planko kun mi falegis suben simile al faligujo. Dum falo suben sur pecego de betono en ŝtupara tunelo mi estis batata per muraj elstaraĵoj. Mia ŝirma vesto iom savis min.
Se la tuta konstruaĵo falis, kaj mi vivas, tio signifas, ke pli ol cent etaĝoj da rubaĵo, ŝtalo, vitro, meblaro kovris min.
Ne estas ŝanco por eliri, viva, mi estas entombigita kaj mortos malrapide pro malsato, frenezo, sufokiĝo. Se atingos min fajro, bruligos min, kaj sekva skuo per tunoj da betono dispremos min.
La tomba malhelo devigis min por ion fari:
-Ĉu iu estas tie ĉi? Ĉu iu aŭdas min?
Post kelkaj sekundoj iu respondis
-Jes, mi estas tie ĉi.
Poste iu alia:
-Mi aŭdas vin.
Kaj de supre:
-Ankaŭ mi estas. Mi aŭdas vin ĉiujn.
Respondis ankoraŭ kelkaj fajrobrigadistoj
Ni nombris 14 personojn. Ili estis super mi, sub mi, aŭ en apudaj truoj.
-Ne movu vin!!! Tio povas kaŭzi falon de rubaĵo. Truo en kiu ni estis aspektis kiel funelo. Ĝi estis interŝtupara plato ĉirkaŭata per traboj, betonaj pecegoj. Kelkaj ŝtupoj gvidis nenien.
Sur restintaj muroj de la tunelo estis elstaraĵoj videblaj en la lumo de lanterneto trovita de iu.
Ni ĉiuj vokis per telefonoj:
-Helpon! Helpon! Ni estas surŝutitaj per rubaĵo.
Mi prezentis min kaj tiam venis respondo:
-Riĉjo, mi estas Marko Ferano el la 12a bataliono.
Lia voĉo estis dia donaco.
-Marko, ni estas surŝutitaj en la norda turo, la ŝtuparo B.
-Kie estas la turo al diablo? - demandis Marko.
-La norda turo de Monda Komerca Centro. Vidu! Vi ne povas ne vidi ĝin!
Tiam Marko priparolis tion, kion mi ne povis scii.
-Riĉjo, tiu turo jam ne ekzistas.
-Aŭdu Marko, se vi ne vidas, mi nun funkciigas sirenon kaj vi aŭdos ĝin. Ĉu vi aŭdas Marko? Se vi ne aŭdas, tio signifas, ke vi estas malproksime de ni. Ankoraŭfoje mi funkciigis la sirenon. Marko ne aŭdis.
(Poste, li klarigis, kial oni ne aŭdis nin. Post falo de la norda turo neniu iris sur la rubaĵaron pro polvo kaj minaco de falantaj konstrueroj. Oni komencis agi post 2 horoj.)
Mi ne sciis, ke en la loko, kie staris turoj, nun estas rubaĵaj montoj, altaj je dekoj da metroj. Inter ili estis 30 metraj abruptaĵoj, kaj sub ili sep premiitaj etaĝoj. Sur rubaĵaro frenezis fajregoj
-Riĉjo, ni ne povas trovi vojon al vi, sed ni iras. Estu trankvilaj, ĉar ni estas pli kaj pli proksime..
En iu momento en tiu ĉi malhelo ŝajnis al mi, ke en alteco ĉirkaŭ kvar etaĝoj io lumetas, malaperas, revenas. Unue ĝi estis tiom malgranda, kiom trueto farita per pinglo, poste kiom pugno, poste kiom pilko. Ne kredante al miaj okuloj mi demandis kolegon:
-Ĉu vi supre vidas tion kion mi?
-Jes, li kriis, mi vidas. Kio tio estas al diablo?!
Ni ne sciis. Tio kreskis, heliĝis. En volbo de nia kaverno aperis fenestreto.
Poste oni klarigis, ke fumo kaj polvo en la ŝtupara kameno longe ne povis elflugi pro manko de blovo. Super ĝi ankaŭ estis fumaj nuboj el brulantaj domegoj. Kiam post kelkaj horoj la vento disblovis ilin, dum momento mi ekvidis peceton de la ĉielo. Tuj mi telefonis al Marko:
-Marko, mi vidas la ĉielon! Mi vidas la ĉielon!
-Kion? - Li ne estis certa, ĉu bone aŭdas.
-Mi vidas la ĉielon!!
-Bone, tio estas io...
Poste Marko rakontis, ke de ekstere estis videbla, elstaranta el rubaro, sola muro sur alteco de dek etaĝoj. Observante la lumon mi esperis aliri la truon.
P.S.
Marko en tiu tago finis laboron kaj ne devis alveturi al MKC. Tamen li ne povis fari ion alian. Krom li 60 fajrobrigadistoj venis malgraŭ sia ripoztago kaj pereis dum la savado.
En tiu terura tago mortis 343 fajrobrigadistoj de Nova Jorko.
Fragmentojn de la libro esperantigis Danuta Kowalska.
El la angla lingvo pole tradukis Marcin Stopa.