Adam Mickiewicz (1798-1855)
Pola poeto, pro sia patriota, liberiga aktiveco estis arestita en Vilniuso kaj deportita al Rusujo.
Poste li emigris el la okupata Pollando.
Li prelegis pri la latina literaturo en Lozano kaj pri la slava literaturo en Franca Kolegio.
Mickiewicz veturis al Turkujo por organizi la polan legion por la Napoleona armeo. Tie en Konstantenoplo li mortis. Lia tombo troviĝas sur la pola tombejo en Parizo.
Mickiewicz skribis tre multajn literaturaĵojn: baladojn, romancojn, sonetojn, lirikojn, Pli longaj liaj poemoj estas: Grażyna, Konrad Wallenrod kaj la epopeo Sinjoro Tadeo, kiun en Esperanton tradukis Antono Grabowski.


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl