Leszek Kołakowski (1927 - 2009)
Naskiĝis en Radom (Pollando) mortis en Oksfordo (Anglujo). Kołakowski estis filozofo kaj eseisto. Li precipe okupiĝis pri historio de filozofio, filozofio de religio kaj historio de politikaj ideoj. De 1953 li estis profesoro pri historio de filozofio en Varsovia Universitato.
En 1957 Kołakowski iĝis ĉefo redaktoro de Filozofiaj Studoj. En la jaro 1968a post la studentaj protestoj registaro malpermesis al li instrui en la universitato kaj publikigi. Pro tio li emigris al Montrealo, poste al Kalifornio, kie prelegis en Berkely kaj poste en Ĉikago. Laste li loĝis en Anglujo, laboris en Oksforda Universitato kaj samtempe prelegis en universitatoj: Yale, New Haven, Berkeley, Ĉikago.
Li skribis multajn filozofiajn librojn kaj ricevis dek kaj kelkajn landajn kaj eksterlandajn honorajn distingojn.
Post la morto lia korpo estis transportita al Pollando kaj entombigita sur la militista tombejo Powązki en Varsovio.


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl