Ardeo, fiŝoj kaj kankro
Maljuna ardeo preskaŭ blinda
Pro sia aĝo kurbiĝinta
Kiam ne povis jam kapti fiŝon
Elpensis ruzan artifikon.
Informis ĝi lagan fiŝaron:
Vi ne scias
Kion oni pri vi diras.
Ĉiuj fiŝoj volis scii,
Kion ili devas timi.
Hieraŭ vespere mi aŭdis
Pri kio fiŝistoj parolis:
"Estas malfacila laboro
Fiŝumi per neto kaj hoko.
Ni senakvigos lageton
Kaj prenos fiŝojn sen peno".
Mi tre kunsentas kun via sorto,
Tamen por ĉio estas iu solvo.
Mi povas porti vin al alia
Lageto proksima kaj simila.
Tie vi vivu fiŝetoj!
Se vian lagon ili sekigos,
Vi en apuda lag' travivos".
Transportu nin! petegis fiŝoj.
La birdo ŝajnigis reziston,
Hezite esprimis konsenton.
Kaj komencis translokigon.
Ĉiun fiŝon en bekon prenis,
Malrapide irante, manĝis.
Ekdeziris ĝi gustumi kankron.
Tiu portata al arbusto
Ekkomprenis aĉan trompon,
Tuj decidis sangan venĝon.
Forte premis birdan kolon
Ĝis sufokis la ardeon.
Falis teron morta birdo,
Jen la puno por perfido.
Tradukis Danuta Kowalska