Henryk Sienkiewicz (Henrik Sienkieviĉ) la pola raportisto, publicisto, felietonisto, prozisto (1846-1916).
Li studis juron, filologion, historion. Krom tre multaj noveloj Sienkiewicz skribis grandajn historiajn romanojn: "Ogniem i Mieczem", "Potop", "Pan Wołodyjowski", "Krzyżacy", "Rodzina Połanieckich", "W Pustyni i Puszczy", "Quo Vadis".
En la 1905a jaro li ricevis premion de Noblo pro la libro "Quo Vadis" kaj la tuta verkaro. Oni motivigis la premion pro "genia esprimo de la popola animo".
"Quo Vadis" , "Tra dezerto kaj arbaro" kaj kelkaj noveloj estas tradukitaj en Esperanto. Kelkaj romanoj estas filmitaj.
Sienkiewicz mortis en Svisujo. Lia cindrourno estis transportita al Varsovio, al katakombo en la preĝejo de s-ta Jano. Dum la milito la preĝejo estis bruligita.



Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl