Giovanni Guareschi naskiĝis en 1908-a jaro en Fontanelle di Roccabianca ĉe Parmo en Italujo. Li estis engaĝita en socialisma movado kaj havis kontaktojn kun maldekstruloj kaj faŝista ekleziularo, kio influis liajn opiniojn kaj verkaron. La italo, estis prozisto, ĵurnalisto kaj satiristo fama pro la libroj pri "Don Camillo kaj Pepone."
Por eviti soldatan servon li aliĝis al la jura fako en Parma Unuversitato, sed ne studis. Guareschi laboris unue fizike, poste kiel redaktoro de revuoj "Corriere Emiliano" kaj "Bertoldo".
Dum Dua Mondmilito li estis mobilizita kaj sendita al Orienta Fronto, kie iĝis oficiro pri artilerio. Post la 1943a jaro malliberigita en Częstochowa (Ĉenstohova) kaj Beniaminowo (Beniaminovo) en Pollando tiam okupata de Hitleranoj.
Post reveno al Italujo Guareschi kreis satiran revuon je monarkia karaktero "Kandido" Dum elektoj agis kontraŭ komunistoj apogante kristanajn demokratojn. Tamen poste ofte li kritikis la kristanajn demokratojn pro manko de socia agado dum regado, laŭ instruo de eklezio.
Guareschi estis severa kaj senkompromisa kritikanto de politika realeco. Siajn atakojn li direktadis al konkretaj personoj, kio kaŭzis lian malliberigon en la jaroj 1954-1955, ĉar juĝistoj konstatis, ke li ofendas la prezidenton de Republiko kaj la unuan ministron.
De la jaro 1956a lia sanstato malboniĝis, pro tio li rezignis pri sia posteno de ĉefo en la revua redakcio "Kandido", sed kunlaboris kun ĝi ĝis morto. Guareschi mortis pro koratako (1968).


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl