Polino Wisława Szymborska (Vislava Ŝimborska) naskiĝis en Bnin ĉe Poznano. Ŝi studis la polan lingvon kaj lingvosciencon en Krakovo kaj tie loĝas.
La poetino ricevis Nobelpremion en la 1996a jaro.
Ŝiaj verkoj estas tradukitaj en la lingvoj: angla, franca, germana, nederlanda, hispana, ĉeĥa, slovaka, sveda, bulgara, albana kaj ĉina. Ŝi mem tradukis la francan literaturon.
Ŝia lingvo ŝajne simpla estas filozofia, plena de demandoj, duboj kaj miroj pri beleco kaj teruroj de la mondo, kaj ŝia intelekta analizo de okazintaĵoj vekas kortuŝon en leganto.
Szymborska posedis propran stilon ne similan al iu ajn alia.
Ŝi mortis la 1an de februaro 2012 en Krakovo.


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl