Wacław Sieroszewski, pseŭdonomo Wacław Sirko (1858 -1945) verkisto de la literatura periodo Juna Pollando. Pro patriota sekreta agado li estis forigita el gimnazio, sekve arestita kaj malliberigita en Varsovia Citadelo. Post ribelo de malliberuloj oni forveturigis lin en Siberion al Wierchojansko. De la deportejo li provis dufoje forkuri. Puno pro tio estis deporto al malproksima setlejo de Jakutoj. Dum dek du jaroj li observis la popolon kaj perfekte ĝin priskribis en kelkaj libroj. Post finita puno Sieroszewski loĝis en Irkucko.
Je peto de Rusa Geografia Asocio respektanta lian etnografian scion kaj verkadon oni permesis al li vojaĝi tra Siberujo, Manĝurujo, Japanujo al Hokaido, kie li esploris genton de Ajnoj. Lia revena vojo estis tra Koreujo, Ĉinujo, Cejlono, Egiptujo. Sieroszewski esploris kaj priskribis tiujn landojn. En Jakuto staras lia monumento konstruita kiel danko pro lia etnografia laboro.
Etnografiaj libroj:
Dekdu jaroj en la lando de Jakutoj, Ĉe arbaraj randoj, Koreujo ŝlosilo de Fora Oriento, Inter vilaj homoj, De la mondo, Inter glacioj, En sendependa Mongolujo
Distingita per Kruco Virtuti Militari, li estis senatano de Dua Pola Respubliko. Dum la jaroj 1933-1939 li estis prezidanto de Pola Literatura Akademio.
Sieroszewski verkis multajn romanojn, novelojn kaj librojn priskribantajn la vivon de popoloj en Malproksima Oriento. Principe li estas konata kiel aŭtoro de romanoj.



Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl