Anna Rudawcowa (1905 - 1981)
Instruistino, aktorino kaj poetino.
Antaŭ dua mondmilito ŝi laboris kiel instruistino. Ŝi ankaŭ skribis kaj publikis versaĵojn por infanoj en ĵurnaloj "Płomyk" kaj "Płomyczek".
Dum la milito ŝi kun siaj infanoj estis deportita en Siberion. Tie ŝi kreis belajn siberiajn versaĵojn, kiuj nur unu foje estis eldonitaj.
Post la milito, ŝi revenis en Pollandon kaj ekloĝis en Gliwice (Supra Silezio).
Anna Rudawcowa kreis versaĵojn, rakontojn kaj teatraĵojn por infanoj dum tuta sia vivio. Bedaŭrinde, ŝi nenion eldonis.
Feliĉe, nun ni povas ekkoni ŝian verkaron dank' al Interreto.


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl