Ĉe arbaraj randoj
Stranga estas aspekto de la subpolusa arbaro. La arbaro estas pli simila al tombejo, ĉar en ĝi estas pli da kuŝantaj ol normalkreskantaj arboj.
La arboj estas malaltaj, mizeraj, duone sekaj, malgaje knarantaj kiel skeletoj kovritaj per malmultaj folioj.
Ŝajnas, ke ĉe la malplej forta vento ili petegas pri rapida morto.
Sur la tero kuŝas malnovaj ŝtipoj putrantaj, fetorantaj, kovritaj per musko.
El aliaj ankoraŭ vivaj arboj gutas rezino. Ili larĝe etendas branĉojn, perdinte pintojn dum falo.
Sole, aŭ are subite forŝiritaj el la tero ili kuŝas kun pecoj de herbotavolo. Iliaj radikoj elstaras supren kvazaŭ konvulsie distorditaj piedoj de kadavroj.
Jes, ĝi estas batalkampo. Tie ĉi okazas senkompata batalo inter ventegoj, malfekunda grundo kaj arbaro.
Mortis jam multaj batalantoj, sed la batalo ankoraŭ ne finiĝis, kion atestas novaj kreskaĵoj elirantaj inter seka branĉaro.
Ili, dezirantaj la sunon, aeron, konsciaj pri siaj rajtoj por vivi, larĝe dismetas siajn vilajn manetojn, elŝovas krispajn, odorantajn pintojn el pale verdaj branĉetoj super la mortaj kaj mortantaj en ombro arboj.
Venos la tempo, en kiu ankaŭ ili subite mortos, sed ne vane. De nordo, de la maro, tra nudaj tundroj blovegas ventegoj per nenio haltigataj. En sia freneza kuro ili bategas junan arbaron. Malvarmo kaj subitaj ŝanĝoj
de temperaturoj detruas solajn, junajn arbojn starantajn ĉe la arbarrando. La tero, kiu nur surface degelas dum mallonga somero, ne permesas al radikoj profunde enkreski la teron.
Tiuj radikoj rampas surface, terure fleksigitaj, similaj al serpentoj verŝitaj per bolanta akvo.
Senigataj de nutraĵo kaj apogo la arbetoj estas malfortaj kaj falas pro forta vento. Falante ili premas radikojn de aliaj arboj kaj permesas al ili stari pli firme kaj kreski supren.
Eble iam, kiam la putraĵo riĉigos la teron, kreskos novaj gentoj fortaj, amasaj, sanaj. Per komunaj fortoj ili ŝanĝos la lokan klimaton, ensorbos humidecon, baros ventegojn, bonigos, varmigos grundon.
Tie, kie falas la unuaj arboj humilaj, senesperaj, muĝos potenca verda arbarego, povanta haltigi ĉiun uraganon.
Nun, tiujn arbarojn palajn, maldensajn oni povas kompari kun rufa hararo de boaco, aŭ aro da rustiĝintaj pingloj kaj dratetoj, enmetitaj en kusenojn de plataj altaĵoj kovritaj per spongaj palaj muskoj.
Ornamitaj de mizera, silenta praarbaro, tiom pli majeste aspektas egaj arĝente brilantaj lagoj. Tie ĉi ili estas amasaj, de diversaj formoj, grandecoj kaj profundoj.
La tero relative frue aperis el la fundo de la maro. La lagoj aspektas kiel perloj sur la tero. Jam de longe la akvoj perdis sian karakteron. Printempaj fluoj forlavis iliajn salojn,
iliaj plataj randoj altiĝis kaj estas kovritaj per arbaro. Ilia ondo forta kaj larĝa iĝis plata, plaŭdanta, gaja, simila al la ondo de dolĉaj akvoj.
Ju pli forkuradis la oceano, ju pli alte kreskis arbaro, des pli la ondoj iĝis trankvilaj, malmovaj, mallaŭtaj, similaj al senvoligitaj, sklavinoj sen iu ajn espero.
Nun venteto karesas la lagajn, glatajn vizaĝojn rigardantajn ĉielon. Ĉirkaŭas ilin zono de herboj kaj arbustoj.
Nur, kiam malproksime en ilia patra maro muĝas uragano portanta grandajn ondegojn, ili ankaŭ komencas spiregi, levas supren ŝaŭmajn kapegojn, kvazaŭ ili volus ankoraŭfoje vidi la por ĉiam perditan mondon.
Seniluziitaj fluas la ondoj en koleraj saltoj sur malaltajn randojn, batas ilin, disfluiĝas kaj ĝemas.
Ĉiu lago havas alian ondobruon kaj ĉiu ventoblovo eligas el ĝi aliajn sonojn. Tiuj sonoj miksitaj kun bruo de arbaro kaj fajfado de vento kreas sovaĝan, monotonan, strange malgajan kaj plorigan melodion, plenan de bedaŭro pro perdita libero.
Aŭskultante ĝin malgajiĝas gaja Tunguzo ĉasanta sovaĝajn bestojn. Li sentas ion sekretan en sia simpla animo kaj preĝas. Jakuto, praktika fiŝisto, haltigata en sia kanoto sur lago per malbona vetero,
sentas sian dependon de nekonataj potencoj kaj kantas kune kun la vento.
La lago nomata Andi (Andy) iam estis fama pro tiuj bruoj, grandeco kaj severa beleco de randoj. Malhela, alta kabo penetris ĝis la mezo de la lago kaj dividis ĝin en du partojn. Larikoj alte levantaj siajn pintojn ne estis videblaj de kontraŭaj randoj. Ĉirkaŭis ilin senlima akvo jen lazura,
jen griza, glata, aŭ disŝirita de ondoj depende de la vetero kaj de pendanta super ili ĉielo.
Mallarĝa, maldika, kovrita per arboj kaba "kolo" ligis klifon kun muta tajgo. Oni diras, ke dum tempesto tiu "kola" ligilo malaperadis kovrita per akvo. Tiam la kabo staris nigra, sola kaj eta en grizaj ondegoj, kovrita per ŝaŭmo, tremanta de ondaj batoj. Tie ĉi la muĝo estis karakterize longa kaj melankolia.
Eble tial la kabon vizitis malgajaj homoj kaj spuroj de ili kaj de iliaj oferaĵoj restis sur arbustoj, arbaj branĉoj, herbejoj kaj altaĵoj. Kuŝas tie amaso da rompitaj boacaj kornoj kaj ostoj, pendas putritaj ledoj, kornoj kaj hufoj. Estas koloraj ĉifonetoj, hararo, ŝnuroj kaj plumoj.
En densejo blanke brilas bestaj kranioj, vertebroj surmetitaj sur palisetojn. Alte sur arboj estas grandaj nestoj plektitaj el branĉetoj, kaj en ili skeletoj de mortintoj laŭ iama nekonata kutimo.
Sube, apogitaj je tuberaj trunkoj de malnovaj arboj sidas mumioj de pereintaj personoj, klinantaj malplenajn, kalvajn kraniojn super restaĵoj de armiloj kaj ujoj lasitaj de vivuloj uzantaj ilin.
Nun neniu vizitas "Kabon de Mortintoj". Ĝi jam ne estas kabo, ĉar iam ĉirkaŭanta ĝin lago malaperis. La lagaj ondegoj trovis en frostita grundo fendon, larĝigis ĝin kaj kun fluo de najbara rivereto en ravino, forkuris kun gaja plaŭdo al la maro.
Sur ilia loko bruas molaj humidaj verdetaj herbejoj, inter kiuj brilas akvaj restaĵoj.
Belege aspektas tiuj malgrandaj, rondaj kaj ovalaj lagetoj kaŝitaj en la verda herbaro irizanta per ĉiuj koloroj tage kaj nokte. Ili estas kvazaŭ gutoj de likvida arĝento en malakita pokalo de la konkava herbejo.
Vintre estas la regiono blanka kaj venta.
Pri okazinta ŝanĝo atestas nur blankaj fumoj disigantaj en densa aero, ruĝaj fajreroj aperantaj kaj malaperantaj kaj stelaro malalte super la stepo.
Duone sovaĝa ĉevalaro migras sur kampoj, serĉas nutraĵon sub la neĝo.
En setlejoj vivis migrantaj Jakutoj, fiŝistoj, paŝtistoj, ĉasistoj, malriĉuloj, sovaĝuloj ĉiam kaj ĉiel penantaj trovi nutraĵon en ĉirkaŭanta ilin naturo.
Finiĝis marto. Oni ne kaptis sufiĉe da fiŝoj en la antaŭa jaro. Tial la provizoj sufiĉis nur ĝis la festo de Tri Reĝoj. Nuboj, vento, neĝo, nokta frosto kaj taga varmo ne permesis al la lago firme glaciiĝi.
Tial sur maldika glacia tavolo ĉasistoj ne povis kuri per skioj kaj ĉasi alkojn kaj boacojn migrantajn de montaro al valoj...
...tri flavaj, kurbiĝintaj, terure maldikaj estaĵoj ŝajnis esti ne vivaj homoj, sed forkurintaj el la najbara arbaro mumioj. Similaj al mumioj ili sidas sen movo etendante sekajn fingrojn al fajro por kapti varmon kaj kaŝi maskajn vizaĝojn kontraŭ flamoj.
Ili, duone fermante okulojn, malfermas larĝe sekajn lipojn senigitajn de karno kaj sango.
Fortaj dentoj subite montriĝas el tiu aĉa volvaĵo de serpentaj vangaj faldoj.
De tempo al tempo ili forŝovadas de fruntoj nigrajn, plikajn harojn. Tiam el larĝaj manikoj estas videblaj senmuskolaj antaŭbrakoj, tiom maldikaj kiom ostoj kovritaj per haŭto,.
Iliaj okuloj estas sovaĝaj, preskaŭ frenezaj, plenaj de doloro, teruraj.
Kiu forto tenas en la skeletoj la vivon - malfacile estas diveni.
La lokaj loĝantoj moviĝas, laboras kaj pensas en kondiĉoj, kiujn ne povas sen timego imagi Eŭropano.
Tradukis Danuta Kowalska