Kamizolo
Estas la homoj, kiuj ŝatas kolekti aĵojn valorajn aŭ malpli valorajn, laŭ siaj eblecoj. Ankaŭ mi havas kolekton, sed modestan kiel kutime ĉe komenco. En ĝi troviĝas la dramo skribita de mi, dum la latinaj lecionoj, kiam mi estis gimnaziano. Estas en ĝi kelkaj sekaj floroj, kiujn oni devas anstataŭi per freŝaj, estas...Ŝajnas, ke estas nenio pli krom tre malnova kamizolo. Jen ĝi. Ĝia antaŭa parto estas senkoloriĝinta, la malantaŭa eluzita.
Sur la kamizolo estas multaj makuloj, mankas butonoj, troviĝas trueto bruligita certe per cigaredo. Tamen la plej interesaj estas ĝiaj kuntiriloj. Tiu ĉi, kiu havas bukon estas mallongigita kaj alkudrita ne fake, ne tajlore, la dua laŭ sia tuta longeco estas truita per la bukaj dentoj. Rigardante la kamizolon oni tuj divenas, ke ĝia posedanto en ĉiu tago maldikiĝadis ĝis la momento, kiam la kamizolo estis jam neuzebla, kaj necesa estis la vestaĵo el entombiga agentejo.
Nun mi volonte donus al iu tiun ĉi vestaĵon, kiu iom ĝenas min. Ŝrankojn por kolektaĵoj mi ne havas kaj inter miaj vestoj mi ne volas teni la kamizolon de malsanulo. Estis iam la tempo, kiam mi aĉetis ĝin kontraŭ pli da mono ol ĝia valoro, kaj mi pagus iom pli, se oni pli marĉandus. La homo havas en sia vivo momentojn, kiam li ŝatas havi ĉe si la objektojn memorigantajn malĝojon. La malĝojo ne estis mia, nur de miaj najbaroj. Tra mia fenestro mi povis en ĉiu tago observi ilian ĉambreton.
En aprilo ili estis triope: la sinjoro, la sinjorino kaj malgranda servistino, kiu dormis malantaŭ ŝranko sur kofreto. La ŝranko estis intense ĉerizkolora. En julio ili restis jam duope: la sinjorino kaj la sinjoro, ĉar la servistino foriris al gemastroj, kiuj estis pagontaj al ŝi tri rublojn jare kaj kuiris en ĉiu tago tagmanĝon. En oktobro restis nur - la sinjorino sola. Ne tute sola, ĉar en la ĉambro troviĝis mebloj: du litoj, la tablo kaj la ŝranko. Komence de novembro oni vendis dum
aŭkcio ĉiujn nebezonajn aĵojn kaj el memoraĵoj post sia edzo la sinjorino lasis nur tiun ĉi kamizolon, kiun nun mi posedas.
Ĉe la fino de novembro la sinjorino vokis al la malplena loĝejo stratan komerciston de malnovaj aĵoj, vendis al li sian ombrelon kaj la edzan kamizolon kontraŭ 40 groŝoj. Poste, ŝi fermis la loĝejon, malrapide trapasis la korton, ĉe la pordo redonis la ŝlosilon al pordisto, rigardis dum momento sian iaman fenestron sur kiun falis neĝeretoj kaj malrapide malaperis malantaŭ la pordo.
Sur la korto restis la strata komercisto. Li starigis kolumon de sia jako, sub brakon metis la ĵus aĉetitan ombrelon kaj envolvante siajn manojn per la kamizolo murmuris:
- Komerco sinjoroj, komerco!
Mi vokis lin.
- Ĉu sinjoro volas ion vendi?- li demandis enirante.
- Ne, mi volas aĉeti ion de vi.
- Certe sinjoro volas ombrelon, respondis la judo, ĵetis la kamizolon planken, forskuis la neĝon de sia kolumo kaj komencis malfermi la ombrelon.
- Fajna meblo - li diris. Por tia neĝo ĝi estas utila. Mi scias, ke vi sinjoro povas havi silkan ombrelon, eĉ du, sed ili estas bonaj nur somere.
- Kiom kostas la kamizolo? - mi demandis.
- Kiu kamizolo?...li demandis mirigita, pensante certe pri sia propra. Tamen rapide ekkomprenis kaj levis la kamizolon de sur la planko.
- Por tiu ĉi kamizolo?...Ĉu sinjoro demandas pri tiu ĉi kamizolo?
Poste suspekteme daŭrigis:
- Por kio estas bezona al estimata sinjoro tia kamizolo?!...
- Kiom da mono vi volas kontraŭ ĝi?!..
Liaj flavaj sklerotoj ekbrilis kaj la pinto de la nazo pli ruĝiĝis.
- Donu estimata sinjoro rublon!- li respondis montrante la kamizolon tiel, por vidigi ĝiajn ĉiujn valorojn.
- Mi pagos duonon de rublo.
- Duonon? Por tia vestaĵo? Tio ne povas esti - diris la komercisto.
- Eĉ groŝon mi pli ne donos .
- Estimata sinjoro, ne ŝercu!... li diris frapante mian ŝultron. Vi mem scias, kiom estas valora tia aĵo. Ĝi ne estas por malgranda infano, nur por matura persono.
- Nu, se vi ne volas preni duonon de rublo, iru! Mi pli ne donos.
- Ne estu kolera sinjoro! Vere mi ne povas vendi ĝin kontraŭ duono de rublo, je mia konscienco, sed mi akceptos vian decidon. Diru mem, kiom ĝi estas valora kaj mi konsentos. Mi preferas malgajni, por ke vi estu kontenta.
- La kamizolo estas valora 50 groŝojn kaj mi donos duonon de rublo
- Ĉu duonon de rublo? Estu duono de rublo!..li suspiris donante al mi la kamizolon.
- Estu mia perdo!..Mi ne diris miajn vortojn mensoge. Li montris fenestron malantaŭ kiu densiĝis neĝnuboj.
Kiam mi prenis monon el la poŝo, la komercisto ion ekmemoris, kaptis la kamizolon kaj rapide traserĉis ĝiajn poŝojn.
- Kion vi serĉas?
- Eble mi ion lasis en ĝi, mi ne memoras - li respondis per la plej simpla voĉo. Redonante al mi la vestaĵon aldonis:
- Pagu sinjoro krome dek groŝojn !
- Adiaŭu!
- Mi salutas vin sinjoro. Hejme mi havas tre bonan pelton...
Ankoraŭ de malantaŭ la pordo li montris sian kapon kaj demandis:
- Ĉu eble estimata sinjoro ordonos alporti ŝafajn fromaĝojn?
Post kelkaj minutoj li vokis sur la korto:
- Komerco! Komerco!
Kiam mi ekstaris ĉe la fenestro, li klinis sin kun amika rideto.
Komencis neĝi tiom forte, ke eĉ malheliĝis. Mi metis la kamizolon sur tablon kaj komencis pensi pri la sinjorino, kiu foriris ien, pri la malplena loĝejo de miaj najbaroj kaj pri la posedinto de la kamizolo, sur kiu kreskas pli kaj pli dika neĝa tavolo.
Apenaŭ tri monatojn antaŭe mi aŭdis dum la bela septembra tago kiel ili interparolis. En majo la sinjorino eĉ kantetis melodion kaj la sinjoro ridis legante la gazeton "Festa Kuriero", kaj hodiaŭ ...
En mia domo ili ekloĝis komence de aprilo. Ili vekiĝis frue matene, trinkis teon el la lada tekruco kaj kune foriris; ŝi por instrui, li al sia oficejo. Li estis modesta oficisto kiu rigardis siajn ĉefojn kun tiom da admiro, kiom turisto rigardas Tatrojn.
Li devis multe labori dum la tutaj tagoj. Mi vidis lin eĉ je noktomezo kurbiĝantan ĉe lampo super tableto. Kutime la edzino sidis ĉe li kaj kudris.
Ofte rigardante lin, ŝi ĉesis kudri kaj admonis lin:
- Nu, jam sufiĉas, enlitiĝu!
- Kaj vi, kiam vi enlitiĝos?
- Mi nur finos kelkajn stebojn.
- Ankaŭ mi skribos kelkajn frazojn.
Ili ambaŭ klinis kapojn kaj plu laboris; kaj ree post iom da tempo la sinjorino diris:
- Enlitiĝu! Enlitiĝu!
Ofte respondis al ŝi mia horloĝo sonorante la unuan horon.
Ili estis la homoj junaj, nek belaj, nek malbelaj, trankvilaj. Se mi memoras, la sinjorino estis malpli dika ol la edzo, kies staturo estis forta. Mi dirus, ke lia silueto estis tro dika por tia modesta oficisto.
Ĉiun dimanĉon ili foriris je tagmezo kaj revenis malfrue vespere. Certe ili manĝis en la urbo.
Unu fojon mi renkontis ilin inter botanika ĝardeno kaj banejoj. Ili aĉetis du kruĉojn da bonega akvo kaj du grandegajn mielajn kukojn kaj havis trankvilajn mienojn de urbanoj, kutime manĝantaj ŝinkon kun kreno ĉe teo.
Ĝenerale malriĉaj homoj ne bezonas multon por havi animan ekvilibron. Malmulte da manĝaĵo, multe da laboro kaj multe da sano sufiĉas al ili. Ĉio alia aperas mem. Al miaj najbaroj ne mankis manĝaĵo kaj laboro. Tamen sano ne ĉiam estis.
En julio la sinjoro malvarmumis, ne tro. Tamen li havis fortan sangelfluon pro kiu li perdis konsciencon.
Estis jam nokto. La edzino kovris lin en la lito, vokis pordistinon kaj mem kuris por venigi kuraciston. Ŝi demandis pri kvin kuracistoj, sed trovis nur unu hazarde sur strato. La kuracisto vidante ŝin ĉe la flagranta laterna lumo konstatis, ke antaŭ ĉio oni devas trankviligi ŝin.
Momente ŝi ŝanceliĝis, certe pro laco, sed sur la strato ne estis droŝko, do la kuracisto donis al ŝi brakon kaj irante klarigis, ke sangelfluo povas nenion signifi.
- Sangelfluo povas esti el laringo, stomako, nazo, malofte el pulmoj.
Kiam la homo ĉiam estis sana, neniam tusis..
- Nur malofte -la sinjorino flustris.
- Ĉu malofte? Tio nenion signifas. Li povis esti malsana je nedanĝera bronkito.
- Jes...estis bronkito - ripetis jam laŭte la sinjorino.
- Ĉu je pneŭmonio li neniam estis malsana?
- Jes...li estis - ŝi respondis kaj ŝiaj piedoj ŝanĉeliĝis.
- Jes, sed certe jam antaŭ longa tempo? - daŭrigis la kuracisto.
- Ho, tre...antaŭ tre longa tempo... - ŝi haste konfirmis. En la pasinta vintro.
- Antaŭ unu jaro kaj duono.
- Ne...antaŭ la komenco de la nuna jaro. Jam antaŭ longa tempo.
- Kiom malluma estas tiu ĉi strato kaj la ĉielo estas kovrita per nuboj - diris la kuracisto. Ili eniris la domon. La sinjorino demandis time pordiston, kio okazis kaj eksciis, ke nenio. En la loĝejo ankaŭ la pordistino diris, ke nenio okazis kaj ke la malsanulo dormetas.
La kuracisto delikate vekis lin, ekzamenis kaj ankaŭ diris, ke estas nenio.
- Nu tuj diris mem, ke tio ĉi estas nenio - konstatis la malsanulo.
- Nenio!...ripetis la sinjorino premante liajn ŝvitajn manojn. Mi scias, ke hemoragio povas esti el stomako, aŭ el nazo. Ĉe vi estis certe el la nazo. Vi estas dika kaj bezonas moviĝon, sed vi konstante sidas.
Ĉu vere, sinjoro doktoro, ke li bezonas moviĝon?
- Jes, jes. Moviĝo estas ĝenerale bezonata, sed via edzo devas kuŝi kelkajn tagojn. Ĉu li povas veturi al vilaĝo?
- Li ne povas - triste flustris la sinjorino.
- Tio ne estas grava. Li restos en Varsovio. Mi vizitados lin kaj dume li kuŝu kaj ripozu! Kiam la hemoragio ripetiĝus - aldonis la kuracisto...
- Kion fari? - demandis la edzino paliĝante ĝis vaksa koloro.
- Nu nenion, via edzo ripozos, tie cikatriĝos...
- Tie en la nazo? - demandis la sinjorino kunmetante la manojn antaŭ la kuracisto.
- Jes, en la nazo. Kompreneble! Estu trankvila! Fidu al Dia protekto! Bonan nokton!
La vortoj de la kuracisto tiom trankviligis la sinjorinon, ke post timego sentata dum kelkaj horoj, ŝi gajiĝis.
- Nu, estas nenio grava! - ŝi diris ridetante kaj plorante. Ŝi genuis ĉe lito de la edzo kaj komencis kisi liajn manojn.
- Ne estas tiom grava la malsano - li ripetis mallaŭte kaj ridetis. Kiom da sango elfluas el la homo dum milita batalo kaj poste li estas sana.
- Jam neniom parolu! - petis lin la edzino.
Ekstere tagiĝis. Somere la noktoj estas tre mallongaj. La malsano daŭris pli longe ol oni supozis. La edzo ne plu laboris en sia oficejo. Ne estis pro tio problemo, ĉar kiel neetata oficisto li ne bezonis ripoztempon kaj povis reveni kiam li volus kaj se estus libera loko.
Estante en la hejmo li sentis sin pli sana. Do la edzino instruis dum pli da horoj por pagi hejmajn elspezojn. Kutime ŝi foriris je la oka matene. Je la dektria ŝi revenis por kelkaj horoj, kuiris tagmanĝon por la edzo kaj ree foriris labori.
Dum vesperoj ili estis kune. La sinjorino por ne mallabori, prenis hejmen fremdajn aĵojn kaj kudris ilin. Fine de aŭgusto ŝi renkontis sur strato la kuraciston. Ili iris longe kune. Ŝi subite kaptis lian manon kaj petegis:
- Venu al ni! Eble Dio permesos, li tiom trankviliĝas post ĉiu via vizito.
La kuracisto promesis kaj la sinjorino revenis hejmen aspektante, kvazaŭ ŝi plorus.
La edzo pro senlaboreco iĝis iritiĝema kaj malesperanta. Li riproĉis al la edzino, ke ŝi estas tro zorgema, sed malgraŭ tio li estas mortonta kaj demandis:
Ĉu la kuracisto ne diris al vi, ke mi ne vivos eĉ kelkajn monatojn?
Sinjorino rigidiĝis
- Kion vi diras? De kie estas tiuj pensoj?
La malsanulo koleriĝis.
- Venu al mi! Jen tien ĉi!...li diris pasie tenante ŝiajn manojn.
- Rigardu rekte en miajn okulojn kaj respondu! Ĉu ne diris al vi tion la kuracisto?
Li rigardis ŝin per febre brilantaj okuloj. Ŝajnis, ke pro tiu ĉi rigardo eĉ muro flustrus sekreton, se ĝi posedus iun.
Sur la virina vizaĝo aperis stranga trankvilo. Ŝi ridetis milde eltenante lian sovaĝan rigardon.. Nur ŝiaj okuloj iĝis kvazaŭ vitrecaj..
- La kuracisto diris - ŝi respondis - ke tio ĉi estas nenio grava, vi nur devas ripozi...
La edzo subite lasis ŝin, ektremis, ridis kaj svingante per mano diris:
- Nu vidu kiom ekscitiĝema mi estas! Mi pensis, ke la kuracisto perdis esperon pri mi...sed vi konvinkis min...Mi jam estas trankvila. Li pli gaje ridis pri siaj suspektoj.
Tia atako de suspektemo neniam plu ripetiĝis.
La milda edzina trankvilo estis la plej bona pruvo, ke lia stato ne estas malbona. Kial ĝi estu malbona? Estis tuso pro bronkito. Malofte pro longa sidado aperis sango el la nazo.
Li havis febron, sed ĝi ne estis febro, nur nervozeco. Ĝenerale li sentis sin sana. Li deziris ekskursi, sed iom mankis al li fortoj.
Venis la tempo kiam la edzo ne volis kuŝi en lito, nur sidis sur seĝo vestita, preta por foriri, kiam nur forlasos lin tiu ĉi momenta malforteco.
Maltrankviligis lin nur unu detalo. Iun tagon vestante la kamizolon li rimarkis, ke ĝi estas tro vasta.
La edzo atente rigardis ĝin, kiu eĉ ne levis okulojn de kudraĵo. Ne, ŝia trankvilo ne povas esti ŝajna. La edzino scias de la kuracisto, ke li ne estas tro malsana, do ŝi ne devas ĉagreniĝi.
En septembro la nervaj febraj statoj okazis pli fortaj kaj daŭris tutajn tagojn.
- Tio estas malgrava - diris la malsanulo - inter somero kaj aŭtuno eĉ la plej sana homo estas iritema, ĉiu sentas sin alie...Nur mirigas min, kial mia kamizolo estas pli kaj pli vasta?... Mi devis tre maldikiĝi kaj mi ne povos esti sana ĝis mi reakiros mian antaŭan korpopezon.
La edzino atente aŭskultis kaj devis konsenti kun la trafa pensado de sia edzo. La malsanulo en ĉiu tago ellitiĝis, vestis sin, sed sen la edzina helpo ne povis surmeti vestaĵon. Tion ŝi atingis, por ke li ne prenu surtuton nur mantelon.
- Kial ne miriĝi - li ripetadis rigardante sin en spegulo - kial ne miriĝi pri mia malforteco. Kiel mi aspektas!
- Nu, la vizaĝo facile ŝanĝiĝas - ŝi interrompis.
- Jes, vere, sed mi tuta maldikiĝas.
- Ĉu ŝajnas al vi? - demandis la sinjorino kun forta akcento de dubo.
Li meditis: Ha! Eble vi diras veron...ĉar eĉ ...de kelkaj tagoj mi konstatas, ke mia kamizolo...
- Ne diru! - rompis la sinjorino - ja vi ne dikiĝis..
- Kiu scias...ĉar observante la kamizolon...
- Do viaj fortoj devus reveni.
- Ho! Vi volus tuj...Unue mi devas iom dikiĝi. Eĉ kiam mi reakiros mian pezon, ne tuj mi reakiros la fortojn. Kion vi faras malantaŭ la ŝranko?
- Nenion, mi serĉas lavtukon en kofro.
- Ne streĉu vin tiom, ĉar eĉ via voĉo ŝanĝiĝas... ja la kofro estas peza.
Fakte la kofro devis esti peza, ĉar la vizaĝo de la edzino ruĝiĝis, sed ŝi estis trankvila. De tiu tempo la malsanulo atente observis sian kamizolon. Post kelkaj tagoj li vokis la edzinon kaj diris:
- Nu rigardu! Rigardu mem! Hieraŭ mi ankoraŭ povis meti fingron tie ĉi...Hodiaŭ mi ne plu povas. Mi vere dikiĝas!...
Iun tagon ĝojo de la malsanulo estis grandega. Kiam la edzino revenis, li salutis ŝin kun brilantaj okuloj kaj diris kortuŝita:
- Aŭskultu! Mi diros al vi sekreton... Mi iom trompis vin pri la kamizolo. Por trankviligi vin en ĉiu tago mi mem kuntiris la zonon kaj pro tio la kamizolo estis malvasta.
Tiel mi altiris la zonon ĝis fino. Mi ĉageriĝis pensante, ke la sekreto malkaŝiĝos, sed subite, hodiaŭ, mi ĵuras, anstataŭ kuntiri la zonon, mi devis ĝin malstreĉi.
Nu, nun ankaŭ mi kredas, ke mi estos sana...Mi mem!. La kuracisto pensu kion li volas!
La longa parolo tiom elĉerpis lin, ke li devis iri al lito. Tie tamen, kiel la homo, kiu sen kuntirado de la zono dikiĝas, li ne kuŝis, nur apogata je la edzino sidis kiel en fotelo.
- Nu, nu!... - li flustris - kiu supozus?...Du semajnojn mi trompis mian edzinon pri la la malvasta kamizolo, kaj hodiaŭ ĝi vere estas tia...Nu... nu!
Ili sidis reciproke brakumataj la tutan vesperon. La malsanulo estis kortuŝata kiel neniam antaŭe....
- Mia Dio! - li flustris kisante ŝiajn manojn - mi pensis, ke mi maldikiĝos ĝis....la vivofino. De du semajnoj mi kredas pri ebleco de resaniĝo. Ĉe malsanulo ĉiuj mensogas, kaj plej edzino. Sed kamizolo - ĝi ja ne mensogas!
Poste rido ŝanĝiĝis en gajan interparolon, multajn fojojn oni ripetis:
"Bonan nokton!" kaj ĉio silentiĝis.
Hodiaŭ rigardante la malnovan kamizolon, mi vidas, ke ĉe ĝiaj kuntiriloj laboris du personoj. La sinjoro en ĉiu tago ŝovadis la bukon por trankviligi sian edzinon kaj la sinjorino mallongigadis la zonon, por aldoni al la edzo kuraĝon.
- Ĉu iam ili renkontiĝos por rakonti reciproke la sekreton pri la kamizolo?- mi pensis rigardante la ĉielon. La ĉielo preskaŭ ne estis supre. Falis nur la neĝo tiom densa kaj malvarma, ke eĉ en tombejoj frostiĝis la homaj polvoj. Kiu tamen diros, ke super tiuj ĉi nuboj ne estas la suno?
Tradukis Danuta Kowalska