Janko Muzikanto
Li venis sur la mondon mizera kaj malforta. Virinoj ĉeestantaj ĉe la lito de naskantino balancas kapojn pro la stato la de patrino kaj infano. La edzino de forĝisto Simeono, kiu estas la plej saĝa konsilas al la patrino:
"Permesu, ke mi bruligu la kandelon, vi jam ne vivos mia kara, jam estas la tempo por vi en alian mondon iri. Oni devas pastron voki por ke li viajn pekojn absolvu".
"La knabeton oni devas tuj bapti. Li ne vivos ĝis la alvenon de la pastro", diris la dua virino, "bone estos, se li ne iĝos iu nokta fantomo.".
Tion dirante, ŝi bruligas kandelon, verŝas la infanon per akvo ĝis ĝi kuntiras palpebrojn kaj diras:
"Mi baptas vin en la nomo de Patro kaj Filo kaj Sankta Animo kaj donas al vi la nomon Janko, kaj nun la kristana animo iru tien, de kie vi venis, Ameno.
Tamen la kristana animo ne volas iri tien, de kie ĝi venis kaj lasi la malfortan korpon, ĝi movigas piedojn kaj ploras tiom mallaŭte kaj triste, ke kiel diras najbarinoj: "oni povas pensi, ke ĝi estas katido, aŭ io ajn.".
Oni venigis pastron, kiu alveturis, faris sian devon, forveturis. La naskintino eksentis sin pli bone. Post semajno ŝi revenis al la laboro sur kampo. La knabo apenaŭ spiris, sed spiris, ĝis en lia kvara vivjaro la kukolo prikukolis lian malsanon,
pro kio li iĝis pli sana kaj vivis ĝis dek jaroj. La knabo estis maldika, kun granda ventro, enprofunditaj vangoj. La hararon li havis similan al kanabo, preskaŭ blankan, falantan sur la helajn, grandajn okulojn, kiuj rigardis la mondon kiel senliman forecon.
Vintre li sidadis malantaŭ la forno kaj ploretis mallaŭte pro malvarmo kaj ofte pro malsato, kiam lia panjo havis nenion por meti en fornon kaj en poton.
Somere li iradis en ĉemizo ĉirkaŭligita per rubando, en la pajla ĉapelo de sub kiu li rigardis supren levante la kapon kiel birdo.
La patrino, malriĉa laboristino vivanta de tago al tago kiel hirundo sub fremda tegmento, amis la filon laŭ sia ebleco, sed batis lin sufiĉe ofte kaj nomis lin: "strangulo".
Kiam Janko estis okjara li paŝtis brutaron, aŭ se estis nenio por manĝi serĉis fungojn en arbaro. Estis dia protekto, ke lupo ne manĝis lin.
La knabo estis malkapabla kaj ĉe interparolo kun la homoj metadis fingron en buŝon. La homoj ne kredis, ke li plu vivos kaj iam helpos al sia patrino, ĉar li ne estis laborema.
Oni ne sciis kial li estis tia. Nur tre muzikema li estis. Ĉie li aŭdis ĝin kaj kiam li iĝis pli aĝa pensis pri nenio alia. Irante al arbaro kun brutaro, aŭ por serĉi berojn Janko revenadis sen ili kaj lispis:
"Panjo! Io en arbaro ludis. Ha!."
Kaj panjo respodadis:
"Mi ludos al vi, atendu!,"
Ofte ŝi batis lin. La knabo kriis, promesis pli ne paroli pri muziko, sed kaŝe kredis, ke tamen io en la arbaro ludis..Kio? Li ne sciis. Pinoj, fagoj, betularo, orioloj, ĉio ludis, la tuta arbaro ludis. Eĥo ankaŭ ludis.
Sur la kampo ludis artemizo, en la fruktĝardeno ĉe domaĉo tiom forte pepis paseroj, ke la ĉerizarboj tremis. Vespere li aŭskultis ĉiujn vilaĝajn voĉojn kaj pensis, ke la tuta vilaĝo ludas sian muzikon. Kiam oni ordonis al li disĵeti sterkon, eĉ en forkego ludis al li la vento.
Ekvidis la garbejestro, ke la knabo staras kun distaŭzita hararo kaj aŭskultas la venton en la ligna forkego, ekvidis kaj batis lin per zono. Tio ne helpis. La homoj nomis la knabon: "Janko Muzikanto.".
Printempe la knabo forkuradis el la hejmo, faris fajfilojn ĉe rojo. Nokte, kiam la ranoj kvakis, la kreksoj klakis, la tabanoj zumis, kiam kokoj kokerikis sur bariloj, Janko ne povis dormi, nur aŭskultis. Nur Dio sciis kian muzikon la knabo aŭdis en ĉio ĉi.
Al preĝejo la patrino ne irigis la filon, ĉar kiam base ludegis orgenoj, aŭ ili dolĉe ludis, la infanaj okuloj nebuliĝadis, kvazaŭ ili estus ne el tiu ĉi mondo.
La vartisto, kiu nokte promenis en vilaĝo kaj por ne ekdormi nombris la stelojn, aŭ interparolis mallaŭte kun la hundoj, ofte vidis Jankon en blanka ĉemizo kurantan al gastejo.
La knabo ne al gastejo iris, sed ĝis ĝi. Tie kaŭrante ĉe muro aŭskultis.
La homoj dancis oberkon, ofte iu farmlaboristo vokis: "Hej! Hop!."
Oni aŭdis frapadon de ŝuoj, la voĉojn de junulinoj: "Kion?." Violonoj kantis: "Manĝos ni, drinkos ni, ĝojos ni", kaj la basviolono per dika voĉo serioze akompanis, "Kion Dio donos! Kion Dio donos!.".
La fenestroj lumis kaj ĉiu trabo en la gastejo ŝajnis tremi, kanti kaj ludi. Janko aŭskultas.
Kion li donus, se li povus havi la violonon ludantan delikate: "Manĝos ni, drinkos ni, ĝojos ni", tiujn tabuletojn kantantajn. "De kie ilin preni? Kie oni faras ilin? Oni permesu al li nur unu fojon teni violonon en manoj! Vane! Li povis nur aŭskulti, do aŭskultis ĝis la vartisto diris el mallumo:
"Ĉu vi ne iros hejmen, strangulo?."
Tiam Janko forkuradis per siaj nudaj piedoj kaj post li kuris la violona voĉo: "Dancos ni, drinkos ni, ĝojos ni" kaj la serioza voĉo de la basviolono, "Kion Dio donos! Kion Dio donos!"
Kiam la knabo povis aŭskulti violonon dum rikoltofesto, aŭ nuptofesto tio estis por li grandioza travivaĵo. Sidante malantaŭ forno, nenion dirante rigardis li kiel kato per brilantaj okuloj en mallumo.
Poste Janko faris violonon mem el ŝindo kaj ĉevalaj haroj. Tamen ĝi ne ludis tiom bele kiom tiu en la gastejo. Ĝi zumis mallaŭte kiel muŝetoj, aŭ kuloj. Janko ludis per ĝi de mateno ĝis vespero, malgraŭ, ke li estis pro tio puŝata de la homoj kaj aspektis kiel batumita pomo.
Tia estis lia karaktero. Li maldikiĝis pli kaj pli, la ventron havis grandan, la hararon pli kaj pli densan, la okulojn larĝe malfermitajn, plej ofte larmantajn. Liaj vangoj kaj brusto pli kaj pli enprofundiĝis.
Janko ne estis simila al aliaj infanoj. Li estis simila al la ŝinda violono, kiu apenaŭ zumis.
Printempe li ĉiam estis malsata kaj vivis nur danke al nekuirata karoto kaj revo pri violono. La revo ne estis bona por li.
En biendomo violonon havas lakeo kaj je krepusko ludas per ĝi por plaĉi al fraŭlino servistino.
Janko rampas inter lapoj ĝis la malfermita pordo de la manĝejo por vidi la violonon. Ĝi pendas sur la muro kontraŭ la pordo. La knabo per okuloj sendas sian animon al ĝi. Ŝajnas al li, ke la violono estas neatingebla sanktaĵo, sanktaĵo, kiun li ne estas inda tuŝi, ke ĝi estas lia la plej kara amo.
Li deziregas ĝin. Li deziras almenaŭ unu fojon teni ĝin en siaj manoj, vidi ĝin el proksimeco.
La mizera, malgranda, kamparana koro tremas pro feliĉo, kiam li pensas pri tio.
Iun nokton neniu estis en la manĝejo. La posedantoj forveturis al Italujo, la lakeo estis en la ĉambro de fraŭlino servistino. Tra malfermita pordo Janko kaŝita en lapoj observas longe la celon de sia deziro. Sur la ĉielo la luno estas plena kaj tra fenestro lumigas la ĉambron en la formo de grandega,
hela kvadrato sur la kontraŭa muro. La kvadrato proksimiĝas malrapide al la violono kaj lumigas ĝin. Tiam en profunda malhelo ŝajnas, kvazaŭ de la violono radius arĝenta lumo. Precipe la reliefoj estas lumigataj tiom forte, ke Janko apenaŭ povas rigardi ilin. En tiu ĉi brilo ĉio estas perfekte videbla: la modelitaj flankoj, la kordoj, la fleksita tenilo.
La stiftoj de ĝi brilas kiel lampiroj kaj ĉe la violono pendas la arĉo aspektanta kiel arĝenta bastoneto. Ĉio estas belega kaj preskaŭ magia. Janko tre avide rigardas.
Kaŭrante per maldikaj genuoj en lapoj, apogata per kubutoj, kun malfermita buŝo li rigardas kaj rigardas. Jen timo estas tenanta lin sur la loko, jen iu nevenkebla forto estas puŝanta lin rekte. Ĉu ili estas sorĉoj? Tamen la violono ŝajnas proksimiĝi, kvazaŭ ĝi fluus al la infano. Momente ĝi estingiĝas, por tuj disradii pli forte. Sorĉoj! Veraj sorĉoj!
Dume ekblovas la vento, eksusuras mallaŭte arboj, ekbruas lapoj kaj Janko kvazaŭ klare aŭdas:
"Neniu estas en la manĝejo. Iru Janko! Iru Janko!
La nokto estas hela. En la ĝardeno, ĉe lageto ekkantas alaŭdo kaj ĝi mallaŭte fajfas:
"Iru! Iru! Prenu!"
La honesta kaprimulgo flugas ĉirkaŭ la infana kapo kaj vokas:
"Janko, ne! ne!"
Tamen la kaprimulgo forflugas kaj la alaŭdo restas, laptoj pli klare murmuras:
"Neniu estas tie."
La violono denove ekradias.
Bedaŭrinda, malgranda silueto malrapide kaj atente iras rekte kaj la alaŭdo fajfas: "Iru! Iru! Prenu!"
La blanka ĉemizo briletas pli kaj pli proksime al la pordo. Jam ne kaŝas ĝin nigraj lapoj. Sur la manĝeja sojlo estas aŭdebla rapida spirado de malsanaj infanaj pulmoj. Post momento malaperas la blanka ĉemizeto, jam nur unu piedeto estas videbla. Vane la kaprimulgo flugas kaj vokas:
"Ne! Ne!"
Janko jam estas en la manĝejo.
Tuj laŭte ekkvakis ranoj en la ĝardena lageto, kvazaŭ ili estus timigitaj, poste silentiĝas. La alaŭdo ĉesas fajfi, lapoj susuri. Janko rampas mallaŭte kaj atente, sed tuj timiĝas. Inter lapoj li sentis sin hejme kiel sovaĝa besteto, sed nun, ĉi tie li estas kiel sovaĝa besteto en kaptilo. Liaj movoj iĝas subitaj, la spiro mallonga, sibla kaj ekestas mallumo.
La somera fulmo aperanta inter oriento kaj okcidento lumigas internon de la manĝejo kaj Jankon kaŭrantan antaŭ la violono kun la kapo levata supren. Tamen la fulmo estingiĝas, la lunon kovras nubo kaj nenio estas videbla kaj aŭdebla. Post momento en mallumo aŭdiĝas sono mallaŭteta, plora, kvazaŭ iu ne volante tuŝus kordojn-kaj subite iu basa voĉo el la ĉambra angulo demandas kolere:
"Kiu estas tie ĉi?"
Janko ĉesas spiri, sed la basa voĉo ripetas:
"Kiu estas tie ĉi?"
Ekbrilis alumeto, iĝas hele, kaj poste...
Ho Dio! Oni aŭdas insultojn, frapojn, la infanan ploron, krion: "Dio!"
Bojadon de hundoj, oni vidas flagradon de lumoj en fenestroj, kaj aŭdas bruon en la tuta domo.
La sekvan tagon bedaŭrinda Janko estas juĝata de la vilaĝa estraro.
Ĉu juĝi lin kiel ŝteliston? Certe!
Rigardas lin la vilaĝestro kaj asesoroj, liajn larĝe malfermitajn timigitajn okulojn, dum li staras antaŭ ili tenante fingron en la buŝo. La malgranda, maldika, malpura kaj batita knabo ne scias kie li estas kaj kion oni volas de li.
Ĉu oni povas juĝi la mizerulon, kiu havas dek jarojn kaj eĉ ne povas stari per piedoj? Ĉu sendi lin al malliberejo? Oni devas havi kompaton por infanoj. Prenu lin vartisto, batu lin, ke li plu ne ŝtelu!
La afero finiĝu! Jes! Oni vokas la vartiston Stanislavon:
Prenu lin kaj batu por ke li memoru!
Stanislavo jesas per sia malsaĝeta besta kapo, prenas Jankon kiel katidon sub sian brakon kaj portas al grenejo. La infano aŭ ne komprenas kio okazas, aŭ timas, do ne diras eĉ vorton, nur rigardas kiel birdo. Kio okazos kun li?
Kiam Stanislavo kuŝigis la knabon sur la teron, levis lian ĉemizeton kaj
bategas lin, Janko krias:
"Panjo!!!" kaj kiom foje la vartisto batas lin per vergo, Janko krias:
"Panjo! Panjo!" sed pli kaj pli mallaŭte, malforte, ĝis kiam silentiĝas kaj jam ne vokas panjon.
Bedaŭrinda, disbatita "violono!"
Hej, stulta Stanislavo! Kiu tiom forte batas infanon? Li estas malgranda, malforta kaj ĉiam estis apenaŭ viva.
Venis la patrino, prenas la filon, sed devas lin porti hejmen.
La sekvan tagon Janko ne ekstaras kaj la trian tagon jam estas mortanta. Hirundoj ĉirpas sur la ĉerizo, kiu kreskas ĉe la pordo. La suna radio tra fenestro lumigas per ora helo la distaŭzitan infanan hararon kaj la blankan vizaĝon,
en kiu preskaŭ ne estas eĉ guto da sango. La sunradio estas vojo laŭ kiu la animeto de la knabo estas forironta. Bone, ke almenaŭ en la momento de la morto li iros laŭ la vasta, suna vojo, ĉar dum la vivo li iradis laŭ la vojo dorna.
Dume, la maldika brusto moviĝas per spiro, la infana vizaĝo aspektas kvazaŭ ĝi estus aŭskultanta la vilaĝajn sonojn aŭdeblajn tra malfermita fenestro. Junulinoj revenantaj de la laboro ĉe fojno kantas:
"Ho, sur la verda herbejo" kaj de la rojo estas aŭdebla fajfila muziko. Janko aŭskultas la lastan fojon, kiel la vilaĝo ludas. Ĉe li kuŝas lia violono el ŝindo. Subite la vizaĝo de la mortanta infano heliĝas kaj el la paliĝantaj lipoj eliĝas flustro:
" Panjo!"
"Kion vi volas fileto?" demandas la patrino, kiun sufokas larmoj.
"Panjo, ĉu Dio donos al mi en la ĉielo veran violoneton?"
"Donos al vi, fileto, donos", respondas la patrino, sed ŝi ne povas plu paroli. El ŝia brusto eliĝas malĝojo, do ŝi lamentante nur:
"Jezuo! Jezuo!" falas sur kofron kaj kriegas kvazaŭ ŝi perdus prudenton, aŭ kiel la homo, kiu vidas, ke ne savos sian amaton.
Ŝi ne savis lin, ĉar kiam ekstaras kaj rigardas sian infanon, liaj malfermitaj okuloj estas sen movo, la vizaĝo tre serioza, malserena kaj rigida. La suna radio ankaŭ malaperis.
Paco al vi Janko!
La venontan tagon revenis el Italujo al la hejmo la gesinjoroj kun sia filino kaj ŝia fianĉo.
La fraŭlo rakontis:
"Kiom bela estas Italujo!"
"Kiom talenta estas ĝia popolo", aldonis la fianĉino.
Super Janko susuras betuloj.
Tradukis Danuta Kowalska