Józef Ignacy Kraszewski

Avo kaj avino

Iam vivis geavoj
ambaŭ jam tre maljunaj
ŝi - tusanta, malforta
kaj li - duone kurba.

Ilia kabano
estis same aĝa,
kun eta fenestro
kaj pordo malgranda.

Ili vivis feliĉe,
paradize, trankvile.
Tio min ne mirigas,
ĉar kuna vivo ligas.

Estis nura zorgo;
kiam venos morto,
post la longa vivo
tomb' ilin disigos.

Ili petis dion:
"Kiam viv' finiĝos,
permesu, ordonu,
ke ni kune mortu".

Kune ja ne povas ,
iu pli frue mortas.
Nur ne vi edzo mia.
Nur ne vi ino mia.

Estas mi maljuna,
konstante malforta,
kiam mi forpasos,
vi ĉe tombo ploros.

Mi la unua mortos
pro konstanta tuso,
kaj malvarma tombo
premos mian bruston.

Unue mi, edzeto
Unue mi, edzino,
do larmoj estos viaj
Kial do ne viaj?

Kaj tiel plu diskutis...
kaj longe kvereletis,
eĉ hejmon volis lasi,
kiam iu ekfrapis...

Kiu la pordon frapas?
"Malfermu, mi vin petas!
Laŭ via kuna volo,
jen - via morto venas ".

Iru malfermi pordon!
Mi ja ne havas forton
kaj devas iri liton.
Vi obeu destinon!

La mort' ĉe pordo staras,
geavojn ĝi atendas.
Malfermu mia edzo!
Malfermu vi edzino!

Ĉe forno la avino
kaŝas sin sub kovrilo
kaj la maljuna avo
jam grimpaĉas sub tablon.

La morto staris, staris,
ĝi ducent jarojn starus,
tamen ĝi enuis
tra kamentubo venis.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl