Adam Mickiewicz

Razita, tondita

Ĉe ni estas la kutimo,
Ke pro banala malsano
Oni vokas kuraciston
Kaj postulas kuracilon.

Sed en senespera stato
Oni vokas ĉarlatanon,
Kiu per trikoj, herbaĵoj,
Ŝajnigas la kuracadon
Kontraŭ ftizo kaj podagro,
Kaj surdeco kaj stulteco.

Ne ekzistas kuracilo
Kontraŭ la homa obstino.

Ĉe mastro en Zgierz urbo
Perdiĝis bona hundo
Gardanta grenejon, domon.
Mastro serĉis ĝin kun zorgo
En la tuta regiono.
Kiam la hundo revenis
Mastro hundon ne rekonis,
Ĉar ĝi estis razita.

Mastro
Banditoj la hundon kaŝis
Kun ĝi ili fie ludis,
Kompatindan beston razis.

Mastrino
Tondita estas la hundo
Ne estas razataj hundoj

Mastro
Vidu homoj la mastrinon
Kia estas saĝulino!
Vi ne estas barbulino
Kaj volas instrui virojn
Pri razilo kaj tondilo?
Bona hundo retrovita
Eĉ se estas ĝi razita

Mastrino
Ankaŭ mi estas feliĉa
Ke revenis nia hundo
Malgraŭ, ke estas tondita

Mastro
Razita

Mastrino
Tondita

Mastro
Ĉu nia kalva sinjoro
Estas tondita?

Mastrino
Ĉu lipharoj de ekonomo
Tiaj, kiaj de siluro
Brilaj kiel grasigitaj
Estas razitaj aŭ tonditaj?

Mastro
Diablo prenu la siluron
la sinjoron, ekonomon!
La hundo estas retrovita
Malgraŭ, ke aĉe razita.

Mastrino
Feliĉe, la hundo estas savita
Malgraŭ, ke aĉe tondita

Mastro
La hundo estas utila,
Malgraŭ, ke aĉe razita

Mastrino
Ankaŭ mi ja ege ĝojas,
Ke la hundo ĉe ni estas
Ĝi estas sprita
Malgraŭ, ke aĉe tondita

Mastro
Stulta diro pri tondilo

Mastrino
Stulta diro pri razilo

Mastro
Bone rigardu la razitan hundon!

Mastrino
Ke tondita ĝi estas
Malglata tondo atestas
Kia post falĉilo restas

Mastro
La haŭto estas razita,
Sangas el vundo tranĉita.

Mastrino
Tiu malglata hararo
Simila estas al herbaro
Tondita de falĉilo
Ŝatata estas la hundo
Malgraŭ tondaj spuroj

Mastro
RAZITA!

Mastrino
TONDITA!
Tiel ili kverelas,
Ke urbanoj alvenas
Pro afero okazinta
Aŭdas: RAZITA! TONDITA!

Mastro
Venas najbaro

Mastrino
Li venu kaj diru!

Najbaro
Via hundo estas razita

Mastrino
Tondita, tondita, tondita, tondita!

Mastro
Razita, razita!

Komentanto Alveturas Judo

Mastro
Diru Judo, ĉu la hundo estas razita aŭ tondita?

Komenanto
De Judo al paroĥo
De paroĥo al sinjoro
Afero estas finita
Kion najbaro kaj Judo konstatis
Kun tio paroĥo kaj sinjoro konsentis
Venkis opinio vira
Ke la hundo estas razita

Geedzoj hejmon revenas
La edzo inon demandas:
"Ĉu memoras vi verdikton?"
Sed ne ricevas respondon.

Sur sojlo ĝojas la hundo

Mastro
Venu al mi hund' razita!

Mastrino
Venu al mi hund' tondita!

Tiam l'edzo koleriĝis
Kaptis virinon je brakoj
Tiris al apuda lago
Kaj dronigas en la akvo
Subakviĝon ŝi ne konis
Do sufokiĝi komencis
Li tenante ŝin sub akvo
Kolere krias demandon:
"Ĉu razita aŭ tondita?!"

Preskaŭ morta la edzino
Elŝovas nur du fingrojn
Ili estas la respondo
Same kiel per tondilo
Ŝi tondas sub naz' de l'viro

Kiam li tion ekvidis
Tuj el la akvo forkuris
Ŝi revenis al la hejmo,
Li veturis al urbeto
Restis en soldata servo.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl