Anatol Ulman

Arkitektoj de la laboristaj ĝardenetoj

"Kiam Timoteo ekfarmis la deziratan laboristan ĝardeneton, li tuj baris ĝin per la drata reto alkroĉita al stalaj tuboj , kiuj estis fiksitaj en la dika malalta muro. La reton li kolorigis per kvin koloroj traplektante la ruĝajn rombojn kun la verdaj elipsoj kaj la bluajn trapezojn per la flavaj cirkloj kaj la brunaj kvadratoj. Poste Timoteo konstruis budon el la rabotita, sana, pina ligno. La dometon li ligis kun la barila pordo per la glata, betona padeto.

Dionizio, la najbaro de Timoteo eksentis la unuan pikon en sia koro. Li mastris en sia ĝardeno jam pli longe kaj ĝis nun estis la unua , kiel la ornamanto per solidaj elementoj. Tial li tuj kolorigis sian barilon "pikase" per ses koloroj, masonis ĉirkaŭe florbedojn kaj al pordeto li veldis la ornaman, latunan numeron. La purigado de tiu numero iĝis lia konstanta okupo.

Timoteo alportegis du betonajn kolonetojn, sur kiujn metis inverse pelvojn. La pelvojn li kolorigis ruĝe kun blankaj punktoj. Ili imitadis belegajn muŝfungojn. Sube la "fungoj" estis starigitaj en betono.

Dionizo eksentis la duan pikon de la koro. Li formis el gipso tri grandegajn koboldojn, farbis ilin per brilaj koloroj, starigis ilin sur la lokon de forfositaj pivonioj kaj betonis la soklojn. Florantajn pivoniojn li pentris sur la barelo staranta sub krano.

Tiam Timoteo instalis la elektran sonorilon ĉe la pordo. Energion ĝi ĉerpis el bicikla dinamo fiksita kun ventmuelilo sur la kvin metrojn alta fera fosto. La fosto staris en la betona bazo kaj havis detirilojn. Dionizio demetis la tegmenton de sia budo kaj dum tri monatoj konstruis pagodan tegmenton, similan al tiu de la japana sanktejo. Sub randoj de la tegmento li pendigis kolorajn lampionojn en kiuj vespere flamis ornamaj kandeloj. Ŝajnis, ke Timoteo devas kapitulacii.

Fakte, la tutan semajnon Timoteo purigis de herbaĉoj siajn tri kvadratajn metrojn de la grundo, aŭ rabotis palisetojn por subteni kadukajn tomatojn. La okan tagon ŝarĝaŭto alveturigis por li malgrandan forĝejon kun blovilo, amboso, martelegoj kaj ŝtalaj stangoj. La forĝitaj stangoj en la manoj de Timoteo ŝanĝadis en stilajn lekantojn, rozojn, levkoniojn kaj asterojn traplektitajn kun ladaj folioj. Aperis nova, artista barilo de la ĝardeneto. Post la fino de ĉi tiu laboro Timoteo brulis la lignan budon kaj komencis konstruadon kun du fakuloj. Ili konstruis belan dometon kun grandega verando, baseno kaj fontano. Tiuj konstruaĵoj estis okupantaj la lokon de juglandarbo, de tri prunarboj kaj de du pomarboj, kiujn plantis la antaŭa ĝardena posedanto, forĵetita pro malbona mastrumado.

Dionizio iom malsaniĝis. Li ne povis multe elpensi - nur malgrandan placon por rulglitado de sia nepo. La betonon li farbis neregule per du diversaj verdaj koloroj de emalio. Nespertulo povus pensi, ke tio estas bedo de la verda lupeno. Li aĉetis cent grandajn florpotojn en kiuj kulturis pelargoniojn kaj floksojn por ke neniu diru, ke en la ĝardeno mankas natura vegetalaro.

Timoteo formis el betono grandegajn pelvojn, enigis en la betonon kolorajn vitretojn. Li alveturigis torfon kaj teron al la pelvoj, kie li semis kukumojn, petroselon, karoton kaj fabon. La komplika sistemo de la akvumantaj tuboj kaŭzas, ke en Timotea ĝardeneto estas ĉio, kio en ĝardeno devas esti. Tiel la nova nesperta ĝardenisto montris al la memfida najbaro, ke per iom da invento kaj granda energio el laborista ĝardeneto oni povas fari grandiozan bieneton. Ni, la najbaroj de Timoteo kaj Dionizio ne provas distingi iun el ili. Ni opinias, ke ne nur en nia urbo, sed eĉ en la vojevodia urbego ne estas tiaj tute betonitaj ĝardenoj similaj al la centro de metropolo.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl