Anatol Ulman

La sturnoj

"Sidante sur la branĉego de la meriza arbo mi serĉis maturajn fruktojn kaj tiam mi ekvidis tiun birdaĉon. Ĝi pendis sub la branĉeto en la distanco de unu metro de mi kaj manĝegis ruĝ an merizon, la plej bonan, sukan kaj dolĉan sur la tuta arbo. Mi minacis al ĝi, sed ĝi ne ĉesis. Per longa beko la sturno forŝiris pecon de la frukto kaj glutis ĝin. En tiu momento mi ekvidis tre multajn, blankajn kernojn melankolie pendantajn sen pulpo. Irinte malsupren mi prenis ŝtonon kaj ĵetis en la birdon. La ŝtono rompis fenestron en varmbedo de mia najbaro (la kosto 12 zl +mastiko)
La sturno flugis de frukto al frukto. Kolektinte la plenan manon da ŝtonetoj mi ankoraŭfoje ĵetis ilin (36zl). Tamen iu ŝtoneto trafis la birdaĉon. Ĝi defalis de la branĉo kiel ebria piloto, turnis sin super la tero, startis kaj eksidis sur la arbo. Poste ĝi rigardis min signife per siaj okuletoj kaj fajfis.
Malfacile estis kalkuli, ĉar ili estis tre moviĝemaj. Ducent, aŭ mil sturnoj alflugis el ĉiuj ĝardenoj. Ili eksidis sur la merizarbo. Mia sturno ion ekkantis kiel tenoro kaj la birdaro tuj komencis manĝegi merizojn. Ne nur la maturajn ili manĝis, sed ĉiujn fruktojn, eĉ tiujn apenaŭ flavajn. La sturnoj bekis merizojn kaj kraĉis sur min la acidan pulpon. Ilia trafo estis pli bona ol mia.
Mi kuris al la budo, prenis hakilon kaj en atako de furio dehakis la arbon. La sturnoj bekis la fruktojn dum la hakado, bekis kiam la arbo falis detruante bedojn de kukumoj, ili bekis, kiam la arbo jam kuŝis. Ne restis eĉ unu frukto - nur kernoj.
- Kion manĝas la sturnoj? - mi demandis najbarojn.
- Nur merizojn, nun vi jam havos trankvilon - ili respondis. Mi jam trankviliĝis, ĉar en la varmega suno ĝuste maturiĝadis fragoj. Ili estis preskaŭ nigraj, ŝvelaj pro dolĉo.
Tiam alflugis la sturno. Mi ekkonus ĝin inter miliono da aliaj birdoj. La sturno sidis sur branĉo kaj kantetis - ŝajnas, ke la kanton: "Miriga estas la mondo". Mi blasfemis ĝin kaj per fosilo batis la branĉon. La arbeto displitiĝis. La birdo ne lasis la krevantan branĉon, atendis ĝis la branĉego atingos grundon kaj ekfajfis. La sturnoj alflugis. Ili disŝiris eĉ la burĝonojn de terberoj. La maturaj fruktoj kuŝis sur la grundo similaj al pecoj de la sanga viando.
Kiu kreteno asertis, ke la sturnoj manĝas nur merizojn? Tiuj malgrandaj birdoj manĝegas ribojn, groson, laktukon, tomatojn. Ili fosas rafanon, bekas brasikrapon, senŝeligas fazeolon. Ili glutas frambojn, truas papavajn kapetojn, boras pirojn. Pli facile estas diri kion ili ne manĝas.
Ili ne manĝas la lignon de la konstruita budo, tegmentan kartonon kaj barilan feran reton.
En la ĝardeno nun ne estis io por fari, ĉar la birdoj jam ĉion rikoltis. Mi kun mia edzino bruniĝadis en la sunlumo. La sturnoj donu al ni trankvilon! Tamen ili ne ĉesis. Ruliĝante en tigaĉoj la sturnoj imitadis ĉiun vorton diritan de ni. Lerninte frazojn de niaj interparoloj ili flugis al aliaj ĝardenoj kaj ripetadis ĉion simulante niajn voĉojn. Ni estas konata paro en la ĝardenaro. Ĉiuj nun konas niajn zorgojn kaj ĝojojn, niajn diraĵojn, tembrojn kaj tonnuancon de niaj voĉoj. Fremdaj homoj en aŭtobuso diras al mi: "Jakobĉjo" - ĉar tiel diras mia edzino...
Ili fingre minacas min kiam mi kverelas kun mia edzino. Ĉion disfamigas la sturnoj. En birdojn oni ne devas ĵeti ŝtonojn......
Kion oni devas fari?
En tiu ĉi printempo mi aĉetis kilogramon da merizoj kaj pendigis ilin per ŝnuretoj sur pomaj branĉetoj. Alflugis tiu sturno, jam plumgriza.
- Bonvolu, manĝu! Mi petis ĝentile. La sturno gustumis, ekkantis. Alflugis aliaj sturnoj. Mia sturno ion klarigis al ili kaj ili lasis duonon de merizoj. La birdoj ne manĝis fragojn, fragetojn, eĉ ribojn. Ili bele kantas. Mi instruis ilin kanti: "Ĝardenoj en pluvo". Kiam tricent sturnoj kantas, la ĝardeno iĝas sorĉita mondo.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl