Aleksander Fredro

Oni donis al azeno

Oni donis al azeno
en du trogoj
fojnon kaj avenon.
Turnas ĝi kapon, orelon,
fojn' odoras, logas aveno.

Kion manĝi ĝi decidos
kaj kontenta, sata estos?
Kion manĝi por ne bedaŭri?
hezitas la azeno
de mateno ĝis vespero.

Okazis, ke la azenon
inter tiuj plenaj trogoj
trafis pro malsato morto.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl