Amnestiita filĉjo kaj neserioza patrino
Kiam iu nomis ŝin Rosino, ŝi korektadis serioze: "Bonvolu diri Rosineto"
Rosino ne estis knabino, sed patrino de ses filoj, el kiuj la plej juna estis dudekdujara.Tial oni opiniis ŝin neserioza.
Rosino ankaŭ ne estis maljuna frenezulino. En la aĝo de kvardek kvin jaroj,
pro delikata vizaĝo kaj svelta silueto ŝi aspektis je dek jaroj pli juna.
Davido, ŝia edzo estis jam sesdekjara kaj la konduto de la juna edzino estis kaŭzata de tiu ĉi maljuna "bestaĉo".
Jes, Davido estis kulpa edzinigante sepdekjaran junulinon, kiu ĵus finis mezan lernejon. Li estis tiam tridekdujara.
La patro de Rosino neniam donus ŝin al tiu maljuna, malagrabla vilaĝano, se li ne ricevus multon da mono.
Li vendis la plej aĝan filinon el kvin, por savi familion.
Davido veturigis la junulinon al sia malnova, malhela domo, al menaĝerio de bombastaj kruduloj,
el kiuj la plej kruda estis li mem.
Rosino estis humila, trankvila, pacienca kaj tial obeis sian edzon.
Tiu traktis ŝin kiel selektitan reproduktantinon. Dum ses jaroj ŝi naskis al li ses filojn.
Atendante la lastan bebon ŝi la unuan fojon protestis:
- Davido, vi en bovejo por ĉiu bovino alkroĉas tabuleton kun dato kaj nomo de bovino. Kial vi ne pendigis saman tabuleton sur mia lito?
Dek jarojn de sia geedzeco Rosino vivis inter krioj, vindiloj, mukitaj naztukoj, dormigante, nutrante la infanojn dikajn tiom,
kiom bovidoj kaj malbonajn, kapricajn, kvazaŭ ili de naskiĝo scius, ke estas filoj de Davido
Por Rosino tiuj jaroj estis malfacilaj, ĉar ŝi tiom milda, simpatia virino tenante sur manoj tiujn ĉi krudajn
"bestidojn" sentis sin sklavino. Ŝi opiniis, ke la infanoj estas malgrandaj Davidoj.
Kiam la plej juna filo Rino estis kvarjara, Rosino malkovris miraklon. La infano estis alia ol kvin fratoj,
maldika, je bela vizaĝo kaj bona karaktero.
Kun paso de tempo Rino iĝis pli kaj pli simila al sia patrino. Iun tagon Rosino ĝoje ekkriis:
"Ankaŭ mi havas filon!" - kaj tuj poste - "Mi esperas, ke ili tion ne rimarkos"
Tamen "ili" rapide tion rimarkis. Ne pro ŝia speciala zorgo pri Rino, sed pro lia karaktero.
Li malamis krudecon, ŝatis ĉion mildan kaj la plej feliĉa li estis sidante ĉe sia patrino.
Kvin kruduloj nomis lin "la patrina filĉjo", kaj laboristoj "sinjorido".
Ĝuste tio estas la senlima stulteco de kamparanoj, kiuj malamas senkompatan, egoisman mastron, sed kiam neatendite renkontas simpatian Rinon, ili mokas lin "sinjorido".
La kvardekkvinjara patrino de ses filoj aspektis june kaj kondutis junece. Ŝi pensis same kiel antaŭ la geedzeco.
Ŝia vivo konsistis el naskado de samaj tiom abomenaj filoj kiom ilia patro. Nenion ŝi povis fari sen permeso de siaj edzo kaj filoj.
Kiam ili permesis al ŝi veturi al urbo por ion aĉeti, ili postulis kvitancon por ĉiu monero.
Al Rino ili ordonis veturigi la patrinon kaj revenigi ŝin je la preciza horo. Li estis respondeca pri tio. Malgraŭ
ke en la mastrumejo estis aŭto Rosino kaj Rino devis veturi per aŭtobuso.
Iun tagon ŝi deziris rigardi filmon. Kiam ili eliris el kinejo la lasta aŭtobuso jam forveturis.
La patrino ektimis. Rino timigita mem, trankviligis ŝin:
- Ne ĉagrenu vin, ni estas veturontaj per taksio.
- Ni ne havas tiom da mono.
- "Ili" pagos, ĉar ni ne povas iri piede.
Hejme atendis ilin koleraj familianoj.
- Je kiu horo vi revenas?
- Ni malfrue venis al aŭtobuso. Pagu taksion, ĉar ŝoforo atendas.
Patro saltis al li kaj kriegis:
- Taksio? Vi havis monon por aŭtobuso, se vi veturis per taksio pagu mem!
Eble tio instruos vin.
Rino ne havis monon, do la patro devis pagi, ĉar la kolera ŝoforo volis voki policon.
Poste okazis terura aventuro. Georgo, la plej aĝa frato kriis:
- Sufiĉas, ke ni pagis por via studado, ĉu vi ankoraŭ volas, ke ni pagu viajn ekskursojn?
Rosino intervenis:
- Lasu lin! Li ne finis studojn pro via kulpo. Vi volis, ke li estu geodezisto, li volis esti advokato.
- Fermu la buŝaĉon! - kriegis Amilkaro, la dua filo. Li ne finis la studadon, ĉar estas stulta.
Estas nia kulpo, ĉar ni forĵetis tiom da mono por lia edukado. Vi volis, ke via "fileto" havu magistran diplomon.
Rosino devis atendi tri monatojn ĝis kiam la edzo permesis al ŝi viziti la urbon.
Tamen ne permesis tion al Rino. Akompanis Rosinon servistino Ismenino.
Post la reveno Rosino estis tre ĝoja, kio neniam antaŭe okazis. Rino estis mirigata.
Sekvan tagon la patrino petis Rinon, ke li iru kun ŝi al kelo. Tie ŝi fermis pordon, serĉis ion en malhela angulo flustrante:
- Ĝi estas mia mirakla sekreto - kaj montris al li brilantan oran brakringon.
- Kiu donis ĝin al vi?
- Mi aĉetis ĝin okaze, ĝi kostas nur sesdek mil da liroj.
- Kiu donis al vi monon?
- Neniu. Mi pagis kvin mil, por resto mi subskribis kambion.
Rino eksentis malvarman ŝviton sur sia frunto.
- Patrino, vi faris frenezaĵon. Kiam finiĝas la tempo por pago?.Oni devas elaĉeti la kambion. Alie ĝi estos ekzekvata.
- Mi bone scias tion. La tempo estas tri monatoj. Dum tiu tempo mono iel troviĝos.
- De kie?
Rosino ridetis - Mi interkonsentis kun Ismenino, ke ŝia filo helpos al mi vendi grenon, kiam la grenejo estos plena.
- Patrino! Ne diru tiel! Vi ne povas tion fari. Li prenis la brakringon de ŝi kaj kaŝis en poŝo.
- Mi kuros al la urbo, redonos la brakringon kaj reprenos la kambion, sed kvin mil da liroj estos perdita.
La patrino rigardis lin per okuloj plenaj de larmoj.
- Rino, ĉu vi vere forprenos ĝin de mi?
- Mi redonos ĝin por eviti tragedion. Ĉu vi memoras la aventuron pro kelkaj moneroj por takssio? Se la patro ekvidos la nepagitan kambion li murdos vin.
Rosino konsentis.
- Estas vero, ofte mi kondutas kiel knabino. Tamen de infaneco mi revis pri tiu ĉi brakringo. Mi ne povis deteni min de la aĉeto. Mi pensis,
ke mi meritas ĝin post tiom da jaroj da dediĉo.
Via patro, se li volus, li povus aĉeti al mi brakringon kontraŭ dek milionoj...sed li ne volas. Filo, neniam en mia vivo mi ricevis ion de iu.
Rino elmetis la brakringon el poŝo kaj diris:
- Tio ne estas vero, se ĝi tiom plaĉas al vi, akceptu ĝin de mi.
Rosino, kiel knabino premis la brakringon al brusto. Poste malgaje demandis:
- Kio okazos kun kambio?
- Ne pensu pri tio! Mi pagos ĝin. Nur nenion diru sendepende de tio kio okazos. Neniam! Mi aranĝos ĉion.
Rosino brakumis la filon, kiu la unuan fojon sentis sin viro.
Kiam proksimiĝis la tempo por pagi la ŝuldon Rino pensis pri afero kun greno. La grenejo estis plena. Li intecis vendi kelkajn kvintalojn da greno.
Preparitaj sakoj atendis por glitigi ilin tra fenestro sur ĉaron.
Nokte li eliris el la hejmo, sed hundo ekbojis, Rino stumblis kaj falis kun bruo.
La plej aĝa filo pafis tra fenestro en tiun direkton,
sed feliĉe ne trafis Rinon, kiu forkuris. Liaj fratoj eliris kaj trovis la pretigitajn sakojn kaj ĉaron. Ili ne suspektis Rinon, sed observis ŝtelonton.
La dato por elaĉeto de la kambio pasis. Dum tiuj tri monatoj Rosino estis feliĉa.
Kiam fiviroj estis ekster la domo ŝi portis la brakringon kaj admiris ĝin brilantan en la sunaj radioj, kiuj lumis tra fendoj en fenestro.
Rino iris al la urbo por repreni la kambion
Tradukis Danuta Kowalska