Giovanni Guareschi

Maljuna obstinulo

En la jaro 1922a en Malaltaĵo veturadis la aŭtoj kun bataltaĉmentoj.
La bandoj bruligadis socialistajn kooperativojn. Magugio estis tiam jam maljuna Magugio - alta, maldika kun longa barbo.
Kiam al la vilaĝo neatendite alveturis tia bando, ĉiuj loĝantoj kaŝis sin en hejmoj, aŭ en la riveraj terremparoj. Nur la maljuna Magugio staris trankvile malantaŭ la vendotablo, kiam la bandanoj eniris la lokalon.
Tio ne estas la politika afero, nur la administra - diris la maljunulo al tiu, kiu ŝajnis al li esti komandanto. Mi fondis ĉi tiun kooperativon kaj mi de la komenco administris ĝin.
La fakturojn mi havis ĉiam en ordo kaj mi volas, ke ili konformu ĝis fino. Sur ĉi tiu papero estas ĉio skribite, kio troviĝas en la vendejo. Konfirmu al mi la identecon kaj poste bruligu kion vi volas.
La bruligantoj estis arogantaj kaj nesentemaj uloj. Nur tiaj homoj povas opinii, ke politika agado estas, kiam oni bruligas amason da fromaĝoj, lardoj, kolbasoj, sakojn da faruno, disrompas per hakiloj la kuprajn kaldronojn en fromaĝfarejoj, pafas al porkoj.
Ĝuste tion ili faris en socialistaj kooperativoj de Malaltaĵo.
Komence la bandanoj diris al la maljuna Magugio, ke bone, ili povas skribi ion, kion li volas, sed per bastono sur lia dorso.
Poste ili pripensis, nombris la varojn kaj subskribis: "Ĉio konformas" .
"La liston vi montros al estraro, por ricevi rekompencon" ili ridegis.
"Nenio estas rapidenda, mi havas tempon. Faru kion vi devas, ne ĝenu vin" - respondis Magugio kaj foriris.
De la kontraŭa placflanko li observis la brulantan konsuman kooperativon kaj kiam el la tuta domo restis nur cindroj li metis ĉapelon sur la kapon kaj iris hejmon.
Neniu lin pli atakis kaj la maljuna Magugio vivis trankvile sur sia terpeco malofte vizitante la vilaĝon.
En la jaro 1944a iun vesperon pastro Kamilo ekvidis Magugion en sia paroĥejo.
"Oni volis fari min vilaĝestro - li diris. Mi malkonsentis. Pro la venĝo ili volas sendi mian filon al Germanujo por deviga laboro. Ĉu vi povas helpi al mi?"
"Mi povas" - respondis Kamilo.
"Momenton pastro Kamilo! Ni diru klare! Mi petas la helpon de la homo Kamilo, kiun mi estimas, ne de la pastro Kamilo, kiun kiel pastron estimi mi ne povas.
La maljuna Magugio estis "historia socialisto", unu el tiuj, kiuj atendas la momenton de sia morto, por fari malhonoron al pastro. Ili malaprobas la lastan konfeson, la sanktan oleoŝmiron kaj disponas por ke ilia entombigo estu ĉe la melodio de Internacia Himno.
Pastro Kamilo tenis brakojn sur la dorso kaj senvorte petis Dion, ke li gardu ilin.
"Bone - respodis la pastro. Mi kiel la homo volonte forĵetus vin tra la pordo per piedbato. Kiel la pastro mi ne povas rifuzi vian peton. Ni diru klare! Mi helpos al vi kiel al la homo, ne kiel al la pastra kanibalo".

Kamilo kaŝis la filon de Magugio dum ses tagoj en la plej supra parto de la sonorilejo. Poste forveturigis lin en fojno al sekura loko.
Finiĝis la malbonaj tempoj, pasis jaroj. Iam oni diris, ke Maguggio estas tre malsana, ke restis por li nur kelkaj horoj de la vivo.
Posttagmeze venis sendito al la pastro. Magugio petis la pastron por interparoli.
Kamilo tuj rapide veturis per biciklo. Antaŭ la pordo staris la filo de la maljunulo.
Pardonu, vi devas iri tien al alia flanko de la domo. Ĉe la malfermita fenestro en la lito kuŝis Magugio.
"Mi ĵuris, ke neniam, neniu pastro eniros mian domon. Ne ofendiĝu!"
Kamilo volis foriri, sed detenis sin.
"Ĉu mi povas diri ion al vi kiel al la homo, ne kiel al la pastro?"
"Diru!"
"Mi volus morti kun trankvila konscienco. Mi vokis vin por danki pro la savo de mia filo".
"Tion ne mi faris. Pro tio, ke via filo estas savita danku al Dio, ne al mi".

"Pastro Kamilo, ne miksu politikon kun tio!. Permesu al mi morti trankvile!"
     "Kiel vi povas trankvile morti sen konkordiĝo kun Dio?. Kial vi, tiom amika al la homoj, malamas vin mem?"
La maljuna Magugio movis sian kapon. "Kial vi interesiĝas pri tio?"
Post momento li aldonis -"Mi komprenas. Vi ne volas mian civilan entombigon.
Por la paroĥo tio estas malplezura. Bone, mi volas morti trankvile, ke neniu malbone pensu pri mi. Mi rifuzas la religian servon, sed por vi persone, por via plezuro mi skribos en la testamento, ke mi volas havi la katolikan enterigon"
     "Por mia persona plezuro vi povas iri al infero. Mi ne estas vendisto" - kriis Kamilo. La maljunulo suspiris. La pastro devigis sin al trankvilo.
     "Magugio, pripensu momenton. Mi en tiu tempo preĝos, por ke Dio lumigu vin".
"Tio tute ne estas bezona. Dio ĉiam min lumigis. Alie mi ne povus obei ĉiujn liajn ordonojn. Tamen mi ne konfesos, por ke vi ne pensu, ke mi protestis kontraŭ pastroj estante sana, kaj kiam estas malbone mi ne protestas pro timo. Mi preferas iri al infero".
Kamilo spiregis pro emocio.
"Se vi kredas al Dio kaj scias, ke estas la infero, kial vi ne volas morti kiel kristano?"
"Por ke vi ne ĝoju" - respondis la maljuna obstinulo.

La pastro reveninte preĝejon demandis Kriston:
"Ĉu tio estas ebla, por ke la bona homo mortaĉu kiel hundo pro la stulta obstino?" "Kamilo - respondis Kristo suspirante - ĉio estas ebla, kiam regas politiko.
Dum milito la homo povas pardoni al sia malamiko, kiu antaŭ momento provis murdi lin. Li povas doni sian panon al li. Tamen en la politika batalo la homo malamas sian kontraŭulon. Pro unu kontraŭa vorto filo mortigos patron, kaj patro filon".
Kamilo marŝis tien kaj reen, fine haltiĝis kaj diris:
"Sinjoro Jezuo, se estas skribite, ke Magugio devas morti kiel hundo, estu Dia volo".
"Kamilo, ne miksu kun tio politikon!" - diris severe Kristo.

Oni diris, ke Magugio estis operaciata kaj estas sana. Post kelkaj tagoj la pastro ekvidis lin en la pordo de la paroĥejo.
"Nun estas alia situacio, ol tiam - li diris, ĉar mi deziras normale danki al Dio mi volus komunikiĝi. Tio estas la afero inter mi kaj Dio, ne inter mia kaj via partioj.
Estus bone el via flanko, se vi ne vokus ĉiujn klerikojn el la tuta provinco kun standardoj kaj muziko, por partumi en ĉi tiu ceremonio".

"Bone - respondis Kamilo. Venu morgaŭ je la kvina matene! Estos nur la ĉefo de mia partio".
Post la foriro de Magugio Kristo demandis, kiu estas la ĉefo de Kamila partio.
"Vi, Sinjoro Jezuo" - respondis Kamilo.

"Kamilo, ne miksu politikon kun religio, kaj venonte antaŭ ol vi diros, ke la homo mortu kiel hundo....pensu iomete".
Vi ne devas memori tion al mi Sinjoro Jezuo, ofte oni diras ion nebezonan.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl