Giovanni Guareschi

La reveno al la ŝafejo

La anstataŭanto sendita por administri paroĥejon dum la politika resaniĝado de Kamilo, estis juna pastreto modele preparita al sia posteno. Li parolis ĝentile, per puretaj frazoj, kiuj faris impreson kvazaŭ iliajn grapolojn oni zorge rikoltus en la vinberejo de vortoj.
Kvankam konscia pri sia provizora estado, li volis enkonduki en la preĝejo iujn etajn ŝanĝojn kaj novaĵojn, tiom bezonajn por senti sin plezure en ies fremda domo.
Eble tio estas ne la plej ĝusta komparo, sed estas tiel - kiam iu restante por unu nokto en hotelo, ne povas deteni sin por ne ŝovi dekstren la tableton starantan maldekstre kaj starigi tien seĝon starantan dekstre.
Ĉiu el ni havas iun propran imagon pri estetiko kaj ekvilibro de maso, koloroj, kaj suferas, se povante fari tion ne ĝustigas la ekvilibron, kiu ŝajnas al li konfuzita.
Estis la fakto, ke dum la unua dimanĉa diservo, kiam la nova pastro celebris sanktan meson, la ĉeestantoj rimarkis du gravajn ŝanĝojn.
La grandega vaksa kandelo pentrita per floretoj, kiu ĉiam staris ĉe la maldekstra flanko de altaro, sur la dua ŝtupo de balustraro estas translokita dekstren, antaŭ malgrandan bildeton pri iu sanktulino, bildeto, kiu antaŭe ne estis tie.
Interesiĝo pri la nova pastro venigis ĉiujn loĝantojn al la preĝejo. En la unua vico staris Pepono kun sia ruĝa stabo.
"Ĉu vi vidas la novaĵon?" - grumblis cinike Akro al Pepono.
- Hmm - nervoze tusetis Pepono. Li staris ĝis kiam la pastreto proksimiĝis al balustraro por prediki.
Tiam Pepono ne detenis sin. Antaŭ ol la pastreto malfermis buŝon.
Pepono decide paŝis dekstren, prenis la grandegan kandelaron, portis ĝin maldekstren kaj starigis ĝin sur la antaŭan lokon, sur la duan ŝtupon antaŭ balustraro.
Poste Pepono revenis al sia vico kaj starante sur la larĝe disetenditaj piedoj, kun la manoj krucitaj, fiere rigardis en la okulojn de la pastro.
"Bone"- murmuris la amaso de kredantoj kune kun reakciuloj.
La pastreto kun malfermita buŝo observis la agon de Pepono, paliĝis, pene balbutis mallongetan predikon kaj revenis al la altaro por fini la diservon.
Elirante el la preĝejo la pastreto renkontis Peponon, kiu atendis lin kun sia stabo. La preĝeja placo estis plena de la silentaj kaj koleraj homoj.
"Bonvolu diri al mi pastro... pastro... mi ne scias kiu, kiu estas la nova vizaĝo, kiun vi pendigis ĉe la dekstra flanko de la altaro?" - diris Pepono.
"Sankta Rita el Cascio" - balbutis pastreto.
"En nia vilaĝo ne bezona estas Sankta Rita el Cascio kaj aliaj personoj- deklaris Pepono. Ĉi tie devas esti ĉio tia, kia estis".
La pastreto etendis brakojn.
"Mi pensas, ke mi havas povon"... komencis protesti, sed Pepono ne permesis al li fini.
"Nu, vi tiel pensas, do mi diros klare. Ĉi tie ni ne bezonas tiajn pastrojn kiel vi".
La pastrteto stuporis.
"Mi ne scias, kion mi malbone faris"..
"Mi diros al vi" - kriegis Pepono. "Vi trapasis nian leĝordonon. Vi provis ruinigi la ordon, kiun la legitima pastro de ĉi tiu paroĝejo organizis laŭ la volo de popolo".
"Bone parolas" aprobis la paroladon la loĝantoj kun reakciuloj.
La pastreto pene ridetis.
"Oni povas ĉion reordigi kaj estos bone. Kion vi pensas?"
"Ne!" - respondis Pepono ŝovante ĉapelon malantaŭen kaj apogante sin per grandegaj pugnoj je koksoj.
"Kial, se oni povas demandi?"
Peppone jam elĉerpis sian diplomatecon.
"Bone, se vi volas scii. Se mi puŝus vin, vi flugus 15 metrojn en la aero.
Se mi puŝus nian veran pastron, li eĉ ne ŝanĉeliĝus".
Pepono ne aldonis, ke se li puŝus Kamilon, tiu redonus tion al li pli forte.
Malgraŭ tio la senco de lia parolado estis klara por ĉiuj.
Por ĉiuj krom la pastreto, kiu rigardis timigita.
"Pardonu" - balbutis li - sed kial vi volas bati min?"
"Kiu volas bati vin? Ĉu ankaŭ vi komencas kalumni maldekstrulojn?
Tio estis simpla komparo por ĉio estu klara. Mi ne volas okupiĝi pri batado tian pastron - komenconton".
Aŭdiante tiun "pastron - komenconton", la pastreto rektiĝis ĝis sia 160 cm alteco, liaj kolaj venoj ŝveliĝis.
"Komenconto, aŭ ne komenconto - li kriis pepe. Sendis min ĉi tien mia anima estraro kaj mi restos ĉi tie ĝis kiam mia estraro volos. Ĉi tie ne vi regas kaj la sankta Rita restos tie, kie ŝi estas. Rilate al la kandelaro vidu kion mi faros kun ĝi!"
Pastreto eniris la preĝejon, per decida movo kaptis la kandelaron pli pezan ol li mem, kaj balancante translokigis ĝin reen maldekstren sub la novan bildeton.
"Jen tiel" - diris li fiere.
"Bone" - respondis Pepono observante la agon de la pordo kune kun la malamika homa grupo. Poste li turniĝis al la starantoj sur la preĝeja tombejo kaj kriegis:
"La popolo diros sian volon. Ĉiuj iru al la vilaĝa municipo proteste demonstracii!"
"Ni iras" - kriegis la plebo.
Pepono gvidis la homamason, kiu kriis kaj svingis bastonojn. Kiam ili venis al la municipo la krio grandiĝis. Plej forte kriegis Pepono levante supren sian pugnon al balkono de la estrara ĉambro.
"Pepono!" - ekkriis Akro. "Trafu vin fulmo, fermu la buŝaĉon!
"Ĉu vi forgesis, ke vi mem estas komunumestro?"
"Al diablo! - grumblis Pepono - kiam ili kolerigas min, mi perdas prudenton".
Li tuj kuris al la oficejo, aperis sur la balkono. La loĝantaro apla?dis lin kune kun la reakciuloj.
"Kamaradoj, civitanoj - laŭte parolis Pepono - ni ne toleros la despotecon, kiu ofendas nian dignon de liberaj homoj. Ni agos leĝe, sed ni estas pretaj eĉ uzi pafilegojn. Mi proponas, ke delegacio iru al episkopo kaj demokrate postulu la volon de la popolo!"
"Bone li diras. Vivu Pepono!" - kriegis la homamaso.
     Veninte al la episkopo Pepono ne tro sciis kiel komenci la parolon.
Post momento li kuraĝiĝis.
"Ekscelenco - li diris - la pastro, kiun vi sendis al ni ne estas inda nian lokan tradicion".
-La episkopo levis supren sian kapon por observi Peponon.
"Diru! Kion li faris?"
"Je Dio! Li faris nenion gravan, eĉ ĝenerale faris nenion. La problemo estas tia, ke tiu pastreto estas bona por trankvila kapelo. Li, kiam vestiĝos per tiu ĉi robo, li aspektas - pardonu! - kiel pendigilo kun tri peltoj kaj pelerino".

"Kaj vi -diris ĝentile la maljuna episkopo - kutime mezuras la valoron de pastro per metro kaj pezilo".
"Ne ekscelenco - respondis Pepono. Ni ne estas iuj sovaĝuloj.Tamen al la okuloj oni ion ankaŭ ŝuldas. Kun la religio estas same, kiel kun kuracisto. La persona simpatio havas grandan signifon. Tio estas morala fido.
La maljuna episkopo suspiris".
"Mi komprenas, mi bone komprenas. Tamen vi, miaj karaj anoj havis la pastron aspektantan kiel turo kaj vi mem petis min, ke mi liberigu vin de li".
Pepono kuntiris brovojn.
"Ekscelenco, tio estis la kazo de speciala signifo.Kamilo estis kvazaŭ la tuta bando tentantoj. Li per siaj diktatoraj provokoj tiris la homojn en la abismon".
"Mi scias, mi scias, vi tiam jam diris tion. Mi forsendis lin komprenante, ke Kamilo estas la homo senskrupula".
"Momenton! Pardonu! - enmiksiĝis Akro - neniam ni diris, ke li estas senskrupula".
"Se li ne estas senskrupula - kontinuis la episkopo - Kamilo ne estas digna pro..
"Pardonu!" - Pepono rompis la eldiron de la episkopo en duono de vorto.
Neniam ni diris, ke Kamilo kiel pastro ne plenumis siajn devojn. Ni diris pri liaj gravaj homaj kulpoj".

"Ĝuste - finis la maljuna episkopo - ĉar bedaŭrinde la homo kaj la pastro estas la sama persono, kaj kiel la homo Kamilo estas minaca al kunuloj.
Mi intencas la periodan translokigon ŝanĝi en la konstantan.
Mi lasos lin en Puntaroso inter kaproj. Ĉu mi lasos lin tie ne estas decidite.
Ĉu mi permesos al li esti pastro aŭ ne, oni vidos".

Pepono interkosiliĝis kun la delegataro, poste diris al la episkopo.
"Ekscelenco - li flustris pala kaj ŝvitanta pro neceso de la mallaŭta parolo.
Se Ekscelenco havas specialajn kialojn por fari tion, tiel estu.
Tamen mia devo estas averti vin, ke ĝis kiam ne revenos nia vera paroĥestro neniu iros al preĝejo".

La maljuna episkopo etendis brakojn.
"Filo! - li ekkriis. Ĉu vi komprenas la gravecon de tio, kion vi diras? Tio estas devigo".
"Ekscelenco - klarigis Pepono - ni neniun al nenio devigas. Ĉiu restos en sia hejmo kaj ne ekzistas leĝo, ke ni devas iri al la preĝejo. Estas la demokrataj, civitanaj liberecoj. Kiu povas pli bone scii ĉu la pastro estas bona aŭ malbona ...ol ni, kiuj toleras lin preskaŭ dudek jarojn?"

"La voĉo de popolo estas voĉo de Dio" - suspiris la episkopo.
"Iĝu Dia volo! Prenu reen vian ananason!.Tamen ne revenu poste plendi pro lia tiraneco".
Pepono ekridis. "Ekscelenco - la ideoj de Kamilo certe ne timigos nin.
Tiam ni faris tion pro la socia kaj politika sekureco, por ke Ruĝo ne metu bombon en la paroĥejo".
"Vi mem estas Ruĝo" - grumblis Ĝigoto, la sama, kies vizaĝon Kamilo duŝis per la anilina farbo kaj al kiu minacis per benko.
"Mi tute ne pensis pri iuj bomboj. Mi nur eksplodis petardon por ke Kamilo komprenu, ke mi ne permesos bategi mian kapon per benko, eĉ al la respektinda pastro".
"Ĉu vi ludis per la petardo, filo?"- demandis indiferente la maljuna episkopo.
"Nu, Ekscelenco - murmuris Ĝigoto - vi scias kiel tio estas. Se iu ricevis baton en la kapaĉon, tiu povas fari stultaĵon".
"Mi bonege komprenas" - respondis la episkopo, kiu estis maljuna homo kaj sciis ĝuste trakti la homojn.

Post dek tagoj revenis Kamilo.
"Kiel vi fartas? - demandis lin Pepono - renkontinte la pastron sur la vojo de la stacidomo. Ĉu vi bone pasigis la feriojn?"
"Nu, ne estis tie tre gaje. Feliĉe mi havis ludkartojn kaj per ili mi plenigis la tempon - respondis Kamilo. Jen ili! Nun mi ne bezonas ilin".
Sen peno kvazaŭ li rompus ŝelon de la pano Kamilo disŝiris la kartaron per unu movo.
"Ni maljuniĝas sinjoro municipestro" - suspiris la pastro Kamilo.
"Pafu vin fulmo pastro kaj tiujn, kiuj vin revenigis!"- grumblis Pepono forirante kun malserena mieno.

Kamilo multe rakontis al Kristo ĉe la altaro. Fine li demandis ŝajne indiferenta.
"Kiu estas tiu mia anstataŭanto?"
"Brava junulo, bone edukita kaj simpatia. Kiam iu montrus al li bonan volon, li ne disŝirus kartojn antaŭ lia nazo, anstataŭ danko"...
     "Sinjoro Jezuo - respondis Kamilo embarasite. La vero estas tia, ke al la pastreto neniu montris simpation. Fine, al kelkaj homoj ĝuste tiel oni devas danki. Mi povas veti, ke Pepono rakontas nun al siaj kamaradoj: "Ĉu vi komprenas? La ludkartaron Kamilo disŝiris jen tiel - krak - krak, - kia besto li estas". Li diras tion kun kaŝa kontento.
Nu, ĉu ni vetu?
"Ne - respondis Kristo suspirante. Ne, ĉar Pepono nun ĝuste tion diras".

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl