La konfesita peko
Pastro Kamilo neniam apartenis al malkuraĝaj homoj kaj kiam en la vilaĝo okazis malagrabla afero de maljunaj bienuloj kun junulinoj, li predikis nerekte rilate al la afero.
Tamen kiam li ekvidis en la unua vico de seĝoj la diboĉulon de la menciita afero, li rompis la predikon en duono de vorto. Li turnis sin al la altaro, kovris la kapon de Kristo per tuko, por ke Kristo ne aŭdu,
apogis manojn sur koksojn kaj finis la predikon laŭ sia maniero. Tiom forta estis lia voĉo kaj tiaj estis la vortoj, ke tremis la plafono de la vilaĝa preĝejo.
Kompreneble, kiam estis elektoj pastro Kamilo karakterizis la kandidatojn de la loka komunista partio sen kompato kaj tiom precize,
ke iun tagon kiam la pastro veturis per biciklo kun 70 ovoj al parohejo, iu ulo elsaltis el heĝo, batis la pastron per bastono kaj malaperis kvazaŭ la tero lin ensuĉus.
Pastro Kamilo al neniu menciis pri tio.
Li revenis hejmon, kaŝis la ovojn kaj iris al preĝejo peti konsilon de Krucumita Kristo, kion li kutime faris en momento de hezito.
"Kion mi devas fari?" demandis pastro Kamilo.
"Frotu la dorson per olivoleo kun la sama kvanto da akvo, kaj silentu!" respondis Jezuo el la alteco de la altaro. "Oni devas pardoni al tiu, kiu ofendas vin.Tia estas la regulo".
"Certe, replikis Kamilo, sed tio estis bato, ne ofendo".
"Ĉu la batoj de korpo estas pli doloraj ol la ofendo de animo? "flustris Krucumito.
"Mi konsentas Sinjoro.Tamen oni devas konsideri, ke kiu batas per bastono vian serviston, tiu ofendas vin. Mi pensas pli pri vi Jezuo, ol pri mi".
"Ĉu mi ne servis al Dio pli ol vi?. Ĉu mi ne pardonis al tiuj, kiuj min krucumis?".
"Mi ne povas diskuti kun vi Sinjoro" - suspiris Kamilo. "Ĉiam okazas, ke vi havas rajton. "Estu via volo. Mi pardonos,
sed memoru pri tio Sinjoro, se la aŭdacaj kanajloj pro mia silento disrompos mian kapon, via estos la respondeco. Mi povus citi kelkajn versojn de Malnova Testamento".....
"Kamilo, ĉu vi al mi volas citi Malnovan Testamenton?" demandis Jezuo. "Rilate al la afero mi respondecos.
Kvankam dirante inter ni, kelkaj piedfrapoj povus sanigi vin.Tio malkutimigus vin politiki en mia hejmo".
Kamilo pardonis. Io tamen kolerigis lin kiel fiŝosto en gorĝo, la volo por scii, kiu lin batis.
Post iom da tempo, malfrue vespere, sidante en konfesejo pastro Kamilo ekvidis tra krado la vizaĝon de la komunista partiano Pepono. Ĉu Pepono venis por konfesi?.
La afero estis tiom neatendata, ke oni povus nur malfermi buŝon kaj stupori.
"Dio estu kun vi frato, kun vi al kiu pli ol al iu ajn alia estas bezonata lia sankta favoro. De kiam vi ne konfesis?"
"De la 1918a jaro" respondis Pepono.
"Pripensu, kiom da pekoj vi faris dum ĉi tiuj 28 jaroj, pro tiuj strangaj ideoj, kiuj estas en via kapo!".
"Jes, multajn", suspiris Pepono.
"Ekzemple?"
"Antaŭ du monatoj mi bategis vin".
"Tio estas grava peko. Ofendante Dian serviston, vi ofendis Dion".
"Mi bedaŭras tion", kriis Pepono. "Mi bategis vin ne kiel Dian serviston, sed kiel politikan kontraŭulon"..
"Krom tio, kaj krom la aparteneco al via kondamnita partio, ĉu vi ne havas aliajn gravajn pekojn?"
Pepono konfesis ĉion. Sume ne estis multaj pekoj.
Kamilo ordonis al li preĝi 20 oble "Patro Mia" kaj "Sankta Maria".
Kiam Pepono genuis antaŭ la altaro pentante, Kamilo genuis ĉe la piedoj de Krucumito.
"Jezuo" li diris, pardonu al mi, sed mi devas bategi lin".
"Ne provu!, respondis Jezuo, mi jam pardonis al li, vi ankaŭ devas pardoni. Sume Pepono ne estas malbona viro".
"Sinjoro Jezuo, ne fidu al komunistoj, ili estas perfidaj bestoj. Observu lin! Ĉu vi ne vidas kian friponan buŝaĉon li havas?"
"Lia vizaĝo estas tia, kia ĉiu alia, Kamilo, vi havas venenon en via koro".
"Sinjoro Jezuo, se mi bone servis al vi, donu al mi la favoron, permesu al mi bategi lin almenaŭ per la dika kandelo"...
"Ne, respondis Jezuo, viaj manoj estas por beni, ne por bati".
Kamilo suspiris, klinis sin kaj foriris. Li turnis sin al la altaro por fari krucsignon kaj trovis sin malantaŭ la dorso de la preĝanta Pepono.
"Estu la vero!. La manoj estas por beni, sed ne la piedoj", diris Kamilo rigardante Krucumiton.
"Tio estas vero", respondis Jezuo de la altara alteco, sed mi petas vin Kamilo, nur unu fojon...sufiĉos!"
La piedfrapo estis kiel fulmotondro. Pepono eltenis ĝin sen movo, poste ekstaris kaj respiris kun kontento.
"De dek minutoj mi atendis tion, li diris, nun estas al mi pli bone".
"Ankaŭ al mi, kriis Kamilo sentante en sia animo preskaŭ ĉielan ĝojon.
Jezuo nenion diris. Tamen oni vidis, ke ankaŭ li estas kontenta.
Tradukis Danuta Kowalska