Amikoj
Iu juna leporeto
Ĝuis sian liberecon.
Paŝtis sin sur kampo, ĝardeno
Kun ĉiuj en amikeco.
Leporeto ĝentila, ĉarma, afabla
De aliaj bestoj estis ŝatata
Kaj vivanta sen konfliktoj,
Estis de ĉiuj amata.
Iam, kiam matene estis ĝi sur herbejo
Ekaŭdis terurajn
Sonojn de trumpetoj,
Bruegon en arbaro, bojadon.
Ĝi staris, aŭskultis, miregis.
Kiam la bruego proksimi?is,
La leporeto forkuris.
Post ĝi kuris hundoj, pafistoj.
La leporeto saltis sur vojon
Renkontis ĉevalon, petis de ĝi helpon:
"Prenu min sur dorson kaj galopu!"
La ĉevalo respondis:"Mi ne povos,
Eble iu alia vin portos"
La leporo petis bovon: "Savu min amiko!
La bovo: "Similaj, helpemaj kiel mi estas malmultaj,
Sed atendas min bovino, kaŝu vin en herbejo,
Mi rapide revenos
Vidu tiun kapron, ĝi certe helpos al vi!"
Kapro: "Mi kompatas al vi, sed mia dorso
Estas malmola, por vi malkomforto
Jen estas ŝafo en proksimo
Sur ĝia mola lano
Estos bonega sidado"
La ŝafo diras: "Eĉ se mi vin portos,
Hundoj nin alkuros
Kaj manĝos ŝafon kun leporo.
Iru al bovido!"
Tiu demandas: "Kial mi porti vin devas,
Se kreskuloj ne volas?"
Kaj forkuras.
Kiam ĉiuj petoj ne helpis,
Inter bonaj amikoj
Hundoj la leporon manĝis.
Tradukis Danuta Kowalska