Ignacy Krasicki

Filozofo kaj kamparano

Fama filozofo, kiu ĉion sciis,
Multe pensis, pli multe parolis.
Ekaŭdis li pri kampara saĝulo.
Volis lin viziti kaj demandi,
Pri lia kono kaj ĝies deveno.
Filozofo trovis kamparanon analfabeton.
Li librojn ne havis, ĉar legi ne sciis.
La filozofo miris.
La kamparano ridis:
"Miaj libroj estas ekster la domo.
Bovo, kiu plugas, instruas min laboron.
Abelo diligentecon,
Ĉevalo lertecon,
Hundo fidelecon kaj dankemon ,
Pego sidanta sur barilo kun ĉiama kvako,
Ke pli bona estas silento
Ol stulta parolaĉo

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl