Tomasz Jakubiak

Kredu pri Anĝeloj

Kredu pri
anĝeloj
eĉ se iliaj flugiloj
estas nigraj
Kredu je
diablo
kvankam sur
liaj kornoj
estus
flamanta
aŭreolo

Kredu pri
blinda amo
kaj same
blinda
malamo
Kredu al
vortoj, pri
kiuj
mokas tempo
Kredu pri
timo

Kredu
al okuloj kaj
dezirantaj manoj
al bildoj
plenaj de koloroj
kaj sorĉita
Silento
Kredu al
tuŝo, al
muziko kaj al
voĉo
kaj al silento
Kredu al miloj
da ĉiutagaj
aferoj

Iun
tagon ekkredu
al mi

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl