Tomasz Jakubiak

Neniam

Neniam vi komprenos doloron
ne sentante ĝian plenon.

Ne konos vi amon
ne amante almenaŭ iomete.

Ne ekkonos vi malamikon
ne havante amikojn.

Ne trovos vi feliĉon
ne serĉante ĝin.

Ne parolos vi al Dio
sen kono de anima lingvo.

Neniam vi atingos trankvilon
ne venkante la morton.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl