Tomasz Jakubiak

Ni ekamas

Ni ekamas neĝustajn personojn
amas neĝustajn virojn
adoras neĝustajn virinojn
diras neĝustajn vortojn
en neĝustaj momentoj
kaj lokoj.

Ne ĝuste ni ridetas
kaj suferas.
Ne ĝuste ni mensogas
kaj diras veron.
Ne ĝuste ni kaŝas ĵaluzon
kaj envias.

Ne ĝuste ni diras: "jes"
kaj ne ĝuste divorcas.
Ne ĝuste ni naskas infanojn
kaj ne ĝuste maljuniĝas
por ne ĝuste morti.

Ĝuste ni estas ni.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl