Tomasz Jakubiak

Kvankam estingiĝos miaj okuloj

Kvankam estingiĝos miaj okuloj vi aperos en mi
kvankam seniĝos miaj oreloj ĉiam mi aŭdos vin
mi deturnos vizaĝon - vi antaŭ mi staros
forgesi vin - ne permesante

mute ekdormante - en sonĝo mi subite vin ekvidos
kaŝitan en ombro - vi direktos sunajn radiojn
mi blasfemos vin en freneza krio
- vi trankviliĝos mian ŝtonan koron -
per mistera plektaĵo de vortoj

kaj kiam en mortan abismon falados mia korpo
vi ne permesos, ke ĝi frakasu je rokoj
kaj eĉ, se mi tempon haltigos

- vi en eterneco min retrovos

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl