Tomasz Jakubiak

Por patrino

a morto
estas junulino kun mallongaj haroj
kiu kaŭzas konfidon

kiu doloron mildigas
donas pleton plenan de tablojdoj
kiu injektas
kiu flikas esperon per eretoj de frazoj
kiu kovras per plejdo
kiu pacience atendas fermon de palpebroj

la morto
estas junulino kun mallongaj haroj
kun profundiga rigardo

kiu foriras el hejmo
kiu ne bruas per pordo
kiu ne vekas hejmanojn

kiu estingas lumon

Ĝuste ni estas ni.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl