120 aventuroj de Kaprideto Stultuleto (La kvara libreto)
Mi jam kredis. ke Kaprido
Laciĝis pro la vagado.
Loĝante en Kaprvilaĝo
Ripozos post la vojaĝoj.
Tamen male! El la loko
Ricevis mi la informon,
Kion faras nia Kapro.
Tio kaŭzas mian zorgon.
Mia plor' estas sincera,
Malofte ĉe mi okazas,
Kaj, ke inko estas seka,
Al inkujo larmoj falas.
Problemoj estas kun Kapro!
Ĉiam aventuro nova.
Mi devas priskribi ĉion.
Mia kapo jam doloras,
En vilaĝo loĝis jaron,
Estis en bona sanstato.
Studis en loka lernejo,
Legis kaj skribis libretojn.
Geografion ĝi konis
Plej bone el ĉiuj fakoj.
Tio neniun mirigas
Post tiom da mondvojaĝoj.
Kapro por lerni sumigon
Nombris la brasikajn kapojn,
Sed ĉiam manĝis duonon,
Do okazis ĉiam manko.
Iam ĝi elpensis ludon.
Ĉe hundbudo mordis ŝnuron.
Liberigis tiel hundon,
Por havi promenkunulon.
La hundo estis tre saĝa,
Ne estis jam bebo hunda
Havis ĉirkaŭ ducent pulojn
Eble estis eĉ pli multaj.
Kaprido la pulojn nombris.
Pena estis la laboro,
Ĉar la puloj ĉiam saltis
Laŭ sia pula petolo.
Sidis Kapro sub la suno,
Ĉar sentis iom da laco
Kaj alflugis cikonio,
Kiu ege ŝatis ranojn.
Ekstaras sur longaj piedoj,
Maldikaj kiom stangetoj
Kaj diras: "He! Stultuleto!
El Afriko jen letero.
Kiam dormis krokodilo
Portis leteron simio
Kaj kiel al leterkesto
Metis en faŭkon de besto.
De tie mi ĝin forprenis
Al vi la leteron portis.
Kontraŭ tio kara Kapro
Diru, kie estas ranoj!"
"Nekredeble!" vokas Kapro
"Al vi mi tre danka estas"
Poste kun granda kortuŝo
Tiun ĉi leteron legas.
"Bona sinjor' Stultuleto!"
Komemciĝas la letero,
"Vian interesan vivon
Ĉiuj konas en Afriko.
Estas tiom multaj bestoj
Nombri ilin mi ne povas,
Sed estas al ni sufero-
En varmego ni enuas.
Alveturu al Afriko!
Fama Kapro de Vistulo,
Plezurigu nian vivon
Per iu gajiga ludo!"
Kiu la leteron skribis?
Sub ĝi estas multaj nomoj
Kaprideto ilin legis:
Antilopo kaj leono,
Rinocer', hipopotamo,
Ĝirafo kaj du ŝakaloj,
Struto faris nur poŝtmarkon,
Ĉar ne konas skriboarton.
Ĉimpanzo, ankaŭ gazelo
Fieraj pro sia beleco,
Subskribis tiun leteron
En nomoj de siaj gentoj.
La salutojn ankaŭ sendas
En bela kaj ĉarma stilo:
Ibiso kaj pelikano
Kaj krokodilo el Nilo
"Kompreneble! Mi veturos!
Tre rapide kaj kun ĝojo.
Tamen antaŭe pripensos
Pri la mono kaj la vojo"
Kapro kvin monatojn pensia,
Debatis kun cikonio,
Poste decidon deklaris:
"Veturos mi al Afriko"
Kaprido eniris sakon,
Kiu havis longajn ŝnurojn.
Ŝnurojn tiris cikonioj,
Tiel flugis tra la nuboj..
Cikonioj portis Kapron,
Kiel rapidaj ĉevaloj.
Stultuleto super globo
Flugis kiel en balono.
Flugante apud la suno
Kaprido pro troa varmo
Manĝis du malvarmajn nubojn,
Kiel kremajn glaciaĵojn.
Tiam vokis cikonio:
Kaprideto! Fama Kapro!
Ĉu vi vidas sub ni akvon?
Ĉi estas Itala Maro"
Sekvan tagon en mateno
Veturilo falas teron.
Vokas laŭte cikonio:
"Foriru, jam estas celo!
Nun, ni ĉiuj cikonioj
Forflugos super la sabloj.
Iru rekte Stultuleto
Tien, kie estas palmoj!"
Iras Kapro tra sablaro,
Ofte falas al kaveto,
Tiam aŭdiĝas zumado:
"Stultuleto! Stultuleto!
Tiu voko kaŭzas tion,
Ke el arboj kaj el akvo,
Kuras bestoj kun salutoj,
Estas da bestoj amaso.
Ĉiu svingas kaj salutas,
Admiras la belan barbon,
Poste ili Kapron portas,
Al la apuda arbaro.
Elefanto tion diras:
"Salutu nobla sinjoro!
Restu kun ni kaj ordonu
Ni plenumos vian volon!
Konkordo tie ĉi estos
Pro via al ni alveno,
Se iu alian manĝos,
Sama estos la punego"
"Tre bone" diris Kaprido
Kaj por ripozi en ombro,
Tre kontenta kaj kun rido
Eksidis sur granda ŝtipo.
Subite krias, ĉar sentas,
Ke la ŝtipo kun ĝi fuĝas.
Tio estis krokodilo,
Iom blinda invalido.
Ŝanĝis lokon Kaprideto
Inter du sidantaj strutoj
Kaj bleko ree aŭdiĝas,
Ĉar sur pingla kakto sidas.
Serĉante novan sidejon
Iras al alia ŝtipo
Kaj ree aŭdiĝas ĝemo,
Ĝi eksidis sur histriko.
Sur ion metis la kapon,
Ĉar ne havis ĝi kusenon.
Tiu io ankaŭ fuĝis
Sur siaj testudaj piedoj.
Sekvan tagon Kaprideto
Strekas cirklon sur la tero,
Staras en mezo kaj vokas:
"Estos tie ĉi ludejo!"
Kapr' ordonis al papagoj
Krei propran kantogrupon
Kaj sur granda, aĝa arbo
Fari la birdan koruson.
Gastoj venis al koncerto
Kapro estris per taktilo
Kaj en tiu ĉi momento
Krias kune mil da birdoj.
Laŭta estis la koncerto,
Laŭte muĝis la leono,
Do forkuris ĉiuj bestoj,
Rapide al siaj domoj.
"Sinjoroj" Kaprido diras
"albela estis kantado,
Ĉar publiko jam forkuris
Kaj eĉ svenis la ĝirafo.
Faru nun ion alian
La suno ne tro varmigas,
Do pli bone ludu pilkon!
Ni konkuru je premio!"
Bileto kostas du figojn
Loĝia lok' ananason.
Do ĉiu rapide iras
Enirejon kaj la kason.
En golejo staras Kapro,
Kaj ĉimpanzo en la dua.
Mankas en Afriko pilko,
Ili prenas ovon strutan.
"Kapo! Piedo! "krias bestoj
"Batalu brave ludantoj!"
Kaj la struta pilko ovo
Flugas sur la defendanton.
"Bravo bestoj! "vokas Kapro
"Tuj mi la pilketon kaptos"
Subite sur sia kapo
Eksentas flavan ovaĵon.
Aŭdiĝis laŭtega rido.
Pelikano kun la sako
Vokas: "Almetu verdaĵon!
Jen omlet' kun ŝenoprazo!"
Kompatema elefanto
Sidanta en proksimeco,
Levis Kapron per la rostro
Kaj banis ĝin en marĉeto.
Kapro diris bele: "Dankon!"
Ne perdinte la humoron.
"Mi ne sciis, ke Afrika
Pilko estas tre fragila.
Nun teatron mi konstruos"
Diras ĝi al rigardantoj.
"Morgaŭ tie oni ludos
Fabelon pri du infanoj"
"Kaprideto!" ĉiuj laŭdas
"Ĉion fari mem vi scias,
Mem konstruas teatrejon
Kaj mem la afiŝon pentras"
Jankon ludis elefanto
Dika kiom Gdanska ŝranko,
Malgonjon, etan knabinon
Aktoris alta ĝirafo.
Kiam Janko faris paŝon,
La scenejo disfaliĝis.
Malgonjo, alta ĝirafo
Foliojn de arboj manĝis.
Kaprideto plu ne ĉesas,
Planas en la saĝa kapo.
Post kelkaj tagoj anoncas
Grandan distron en ludparko.
Konstruitan karuselon
Movigas du elefantoj
Kaj dikaj kaj striaj zebroj
Galopas kiel ĉevaloj.
Enfosis ĝi altan foston
Kaj sur tiu fosta pinto
Pendigis diversajn aĵojn
Destinitajn por premioj.
Kiu la unua grimpos,
Tiu gajnos kolbasetojn,
Kokoson aŭ dentobroson,
Kombilon, sapon aŭ ŝelkon.
Leono volas kombilon,
Trapuŝiĝas krokodilo,
Ĉar deziras dentobroson
Por purigi la makzelon.
Fosto estas sapumita.
Neniu pinton akiris.
Tiam simioj ekkrias:
"Simu kalpas! Fiku pitu!"
Kiu simiojn komprenas,
Konas dek kaj kelkajn vortojn,
Scias, ke tio signifas:
"Fratinoj! Grimpu sur foston!"
Cent simioj foston grimpas.
Ĉiu kun grandega vosto.
La pinton ĉiu atingas,
Prenas ĉion de la fosto.
Unu tuj manĝas la sapon.
Alia kun granda ĝojo
Alkroĉis la dentobroson
Tre sprite al sia vosto.
Indignis aliaj bestoj:
Perfidaj estas simiaĉoj!"
Aŭdigas Kaprida voko,
Ke jam komenciĝas dancoj.
Leono kun antilopo,
Hipopotam'- krokodilo,
Ĝirafo petas kamelon:
"Dancu ni kune kadrilon!"
La plej strangaj paroj dancas
Ŝakal' petas pelikanon,
Azen' simion demandas:
"Ĉu vi dancos kun mi valson?"
Ĉiuj dancas, ĉiuj saltas.
Tiam okazas problemo.
Leon' antilopon mordas,
Simio mordas azenon.
Kapro tiom forte ploras,
Malsekigas sian barbon,
Ĉagrenita laŭte vokas:
"Jen estas via konkordo!"
Profitante la kaoson
Krokodilo kontraŭ ĵuro
Kuras por ataki Kapron:
"Jen mi manĝos vin barbulo!"
Kaprideto, sprita besto
Rapide sur struton saltas
Por la birdon rapidigi
"Hot! hot! hot!" ĝin mane batas.
Struto tra Saharo kuras.
Haltas meze de dezerto.
Diras: "Nun mi vin forlasas,
Proksimiĝas Beduenoj"
Restas Kapr' sola sur sablo
Aspektas ĝi tre bedaŭre
Ĉirkaŭas ĝin la rajdantoj,
Kiuj vokas laŭte: "Salem!"
Stultuleto tion scias.
La vort' signifas saluton.
Tial "Salem" ĝi respondas
Kaj ĝentile klinas kapon.
Rakontas Kapro precize,
Kial venis al la loko
Kaj kiel savis feliĉe
Sian tre valoran korpon.
Ili diras: "Ne ekzistas
Konkordo inter la bestoj.
Tial nobla, pola Kapro
Rajdu kun ni tra dezerto!"
Ĉiuj tre rapide rajdas,
Kiel iu uragano.
"For de vojo!" ili vokas
"Rajdas Kapro el Pollando"
Post alveno al tendaro
Ili informas Stultuleton:
"Havas vi belegan barbon,
Tial estos nia ŝejko"
"Rahatukam" diras Kapro
En araba dolĉa lingvo.
"Nun foriru - la oficon
Pripensos la ŝejka kapo"
Vestis sin kiel arabo,
Regas kun aŭtoritato.
Riverencas al ĝi ŝafoj,
Homoj, kameloj, ĉevaloj.
La fremdlandan komerciston
Regalis per bona kuko,
Pro tio Europa gasto
Donacis al ĝi radion.
Saĝa Kapro ĉiujn anojn
Arigis sub akacio
Kaj prezentis: "Ho Araboj!
Aŭdu mirindan radion!"
Kiam nigra elsendilo
Eksonis terure laŭte
"Haladrala!" iĝis krio
Ili forkuris senhalte.
Kapr' la radion aŭskultas
Ĝojigas ĝin parolilo,
Subite kun miro aŭdas:
"Halo, diras Varsovio!
Malaperis Kapro fama
Pro tio ni tre bedaŭras.
Kie estas? Kion faras?
Amiko nia amata"
Kortuŝiĝis nia besto,
El okuloj fluas larmoj.
Pensas: "Ree al la hejmo!
Nedanka filo de kapro"
"Bezonas mi vetĉevalon!
Mia koro tre sopiras"
Sed forkuris jam ĉevaloj,
Do per piedoj Kapro iras.
Sen burnuso, tra sablaro
Por ne perdi jam la tempon
Kaj post septaga marŝado
Venas ĝi strangan terenon.
Kiam pri tio eksciis,
Anoncas la negra reĝo:
"Pri la kapro librojn skribis
Makuŝinski Kornelo.
Batalantoj kaptu Kapron!"
Ordonis li kun fervoro.
"Ni ĝin bakos, poste manĝos,
Mia estos pantalono"
Blekas sen efiko Kapro.
Ne helpas batoj de piedoj.
Oni kaptis ĝin per forto
Kaj kondukas al la reĝo.
"Ho! Ho!" nigra reĝo vokas
Kaj jam sentas bonan viandon.
"Kiel manĝu mi vin Kapro?
Kun pipro", kreno? aŭ saŭco?"
"Sinjor'" diras Stultuleto
"Vi min manĝos, prenos veston,
Sed nur tiam, grava reĝo,
Kiam solvos vi tri testojn.
Ĵuru je via ĉapelo
Kaj je via dekstra piedo,
Ke se unu vi ne solvos
Mi libera iros hejmon"
"Jes, mi ĵuras" diras reĝo
"Je miaj ĉiuj prauloj.
Vi rakontu tiujn testojn!
Interesas min la ludoj"
Diras Kapro: "Saĝa reĝo,
Kiel nomiĝas estaĵo,
Kiun ni povas ekkoni
Pro du piedoj kaj plumaro?"
La reĝo pensis semajnon
Kaj respondis kun rapido
"Facila estas la tasko,
Tiu besto estas birdo"
"Bone, reĝo! Jen la testo.
Diru aŭ skribu sur sablo,
Kiun nomon havas besto
Kun kvar piedoj kaj plumaro?"
La reĝo dek tagojn pensis,
Sidis en densaj filikoj.
"Mi jam scias" li respondis
"Ili estas ja du birdoj"
"Bonege!" diris Kaprido
"La lasta estas enigmo.
Diru nomon de estaĵo
Kun du manoj kaj plumaro!"
La reĝo pensis du jarojn
Kune kun li ministraro
Ĝis aperis granda kalo,
Sur la reĝa saĝa kapo.
"Mi ne scias" reĝo diras.
"Eble struto aŭ anaso?
Kiu manojn, plumojn havas?
"Virino en pluma ŝalo"
La reĝo ĝemis "Malvenko!
Pro mia malsaĝa kapo"
Kaj por puni sian kapon,
Batas ĝin per granda klabo.
"Bedaŭrine!" diras Kapro.
Vi ne solvis la enigmon.
Havus vi ruĝan kalsonon
Kaj tagmanĝon el Kaprido"
Iras rekte Kaprideto
Kaj ekkrias: "Helpon! Helpon!"
Ĉar ĝi falis al la kavo,
De supro kovras ĝin reto.
Alkuras rapide homoj.
Metas la kapron al kaĝo.
Ili diras: "Stranga besto,
Rara Afrika miraĵo"
En kaĝo naĝis tra maro
Kaj pensis pri la falsaĵo,
Ke ili nomas ĝin monstro,
Malgraŭ, ke estas ĝi kapro.
Post semajna navigado
Kiam estis preskaŭ morta,
Malfeliĉan Kaprideton
Ili al vagono portas.
Veturas Kapro kaj revas
Pri verda, freŝa herbaĵo,
Subite rigardas, vidas...
"Mia panjo! Jen Varŝavo!"
Kaptintoj ĝin vendi volas.
Proponas al iu viro:
"Aĉetu al bestĝardeno
La nekonatan simion!"
Bestĝardena direktoro
Rapide Kapron rigardas,
Poste vokas: "Stultuleto!"
Kaj laŭte kaj longe ridas.
Tuj alvenas loĝantaro,
Iuj iras, iuj kuras,
El ĉiuj alkuras flankoj
Malgrandaj, gajaj infanoj.
Ekstarante Stultuleto,
Kun ĉarmo en ĉiu gesto
Petas: "Donu iom da manĝaĵo,
Ĉar mi mortos pro malsato!"
Manĝis ĝi ses kremajn kukojn,
Kvar pomojn, poste sep betojn,
Krome pelveton da nuksoj
Kaj glatigis sian ventron.
Sekve laŭte ĝi rakontis,
Kie kaj kion travivis,
Kial marŝis tra Saharo
Kaj Afrika praarbaro.
Kaj ĝi diris ĉe la fino:
"Mi povis esti manĝita.
Tio estus ĝusta puno
Pro patrujo forlasita"
Brakumas Kapro infanojn
Kaj blekas kun granda ĝojo:
"Restu kun ni!" ili petas,
"Ĉar ni tre forte vin amas"
"Restos mi" Stulteto diris
Ne veturos al Afriko"
Blekis, saltis kaj foriris
Skribi siajn memorlibrojn.
Tradukis Danuta Kowalska