Kornel Makuszyński

120 aventuroj de Kaprideto Stultuleto (La dua libreto)

Tia estas la libreto
En kiu nia Kaprido
Nomata Stultuleto
Kontinuis sian vivon.

Kiu ankoraŭ ne legis,
Diru al sia patrino,
Ĉar tiun belan libreton
Devas koni ĉiu ido.

Estas priskribita ĉio.
Kiel kapro- "saĝa kapo"
Misvojaĝis en la mondo
Por trafi al Pacanovo.

En Ĝinujo, sur la luno
Kaj en la mara abismo,
Ke ĝi estus kuirita,
Ĝia kapo detranĉita.

Aventuroj cent kaj dudek,
Ofte minacanta morto,
Tamen Kapro savis kapon
Ankaŭ savis sian barbon.

Okazos nova vojaĝo
Finita en Pacanovo.
Problemojn de Kaprideto
Rakontos nova libreto.

Pensis Kapro, ke demando
Bona estas pri la vojo,
Tial kun serioza mieno
Iris al Gebetlibrejo.

Tie ili ĝin akceptis,
Kapro premis ĉies manon,
Petis, ke montru sinjoroj
Al ĝi iun polan mapon.

Kiam sinjoroj klarigis
Kapro ĝojigita ege
Memoris, ke devas iri
Rekte al la urbo Kielce.

Kiam eliris sur straton
Kaj ekvidis homamason
Ĉio komplete miksiĝis
En ĝia kaprida kapo.

Tiam ekvidas ĝi trajnon,
En la trajno cent skiistojn:
"Ho Kaprido! "ili vokas
"Saltu al ni vojaĝisto!"

"Tre volonte" diras Kapro
"Ĝuste tien mi vojaĝas"
Poste al kunvojaĝantoj
Tri belajn kapklinojn faras.

Kapro pri ĉio rakontas
Per la tre malgaja voĉo,
Kortuŝitaj knaboj ploras
Pro malbona ĝia sorto.

Dum ili ekvidis montojn
Per arĝenta neĝ' kovritajn
Aŭdiĝis la forta voko:
"Zakopane urbo vintra!"

Tiom granda frosto estis,
Ke de la kaprida barbo
Glacipintoj longaj pendis,
Dum de skikonkursoj daŭro.

Kapr' ricevis bonajn skiojn,
Estis alten trasportata,
Ĝ i pro tim' fermis okulojn
Malfermis alterne ambaŭ.

Tre fama skiisto saltas,
Post tiu flugas alia,
Tiam ĉiuj laŭte vokas:
"Nun Kapro, numero tria!"

"Adiaŭu kara Tero!"
Blekas Kapro: "Mi pereos"
Kaj ĝi flugas tra aero
Kun la kapo al la tero.

Flugas Kapro kaj plu vivas
Povas esti tio vero?
Kapron forta vento portas
Pro ĝia korpa malpezo.

Kiam fine teron falis
En skiejo sonas vokoj:
"Vivu! Vivu! Kapro venkis!
Jen ĝi saltis ducent metrojn.

Oni portas ĝin sur ŝultroj,
Kronon metas sur la kapon
Kaj Makuŝinski aŭtoro
Belegan prezentas laŭdon.

Jam fotisto kun fotilo
Venas rapide al meto,
Fotas ĝin en bela pozo
Por presi en la gazeto.

Stultuleto fiere paŝas,
Vizitas apudajn urbojn,
En unua onklon trovis
En la dua pra- praulon.

Kapr' demandas: "Ĉu vi scias
De la loka iu homo,
Kiu vojo rekte gvidas
Al la urbo Pacanovo?

Avino Fiko-Fikalska
Edzino de ŝafo maskla
Iras rapide kabanon
Al familia babtano.

Konvekse okula ŝafo
Estas besto malagrabla
Miras: "Kial Pacanovo?
Mi konas nur Monton Ŝafan"

Kiam aŭdas la parolon
Montarano 200jara,
Diras, ke iam li aŭdis
Pri tiu urbo serĉata.

Rakontis, ke la virino,
Kiu havas ruĝan robon,
Devenas de Pacanovo,
Sed nun loĝas en Usono.

Veturu do al Usono,
Demandi la virinaĉon,
Kie estas Pacanovo,
Por fini tiun serĉadon.

"Bone, bone"- diras Kapro
Feliĉa kaj kun kontento
"Veturos mi al Usono
Kiam alvenos printempo"

Kaprido en Zakopane
Ofte ludas ĝi kaj dancas
Admirata, estimata,
Konata kaj fama estas.

La plej belaj junulinoj
Alportas al ĝi brasikojn
Kaj Kaprido havas senton
Ke dikiĝas ĝia ventro.

Salutas ĝin la urbestro
Kaj paŝantoj kapojn klinas.
Iam modesta Kaprido
Nun fiera ĝi fariĝas.

Tiom dikiĝas la kapro,
Grasa ventro, grasaj flankoj,
Pro tio kiom balono
Alte flugas al nubondoj.

Tuj alflugis cikonioj,
Do ĝi petas kun humilo:
"Piku min iu per beko
Por etigi mian ventron!"

Aĝa, lama cikonio
Aŭdante ĝentilan peton
Bekis ventron de Kaprido
Por eligi el ĝi fieron.

Maldika fariĝis Kapro
El dika kaj pufa korpo
Komenciĝis ĝia falo
Ĝis atingis Gdinia bordon.

Diras al ĝi admiralo:
"Via plano estas risko,
Usono estas post maro,
Vi devas naĝi per ŝipo"

Kapro vokas:"Mi jam scias!
Morgaŭ mi aĉetos ŝipon!
Sian belan pelton vendos
Kaj tiel monon atingos"

Pelton maristo aĉetis
Kontraŭ anticipa pago,
Poste laŭte li ordonis:
"Tondu pelton ĝis la haŭto!"

Kapro ĝemis, tremis, pledis,
Ĉar tuj sentis ĝi malvarmon.
Poste aĉetis ĝi kuvon
Kaj la ŝtofon por la flago.

Prenis multon da verdaĵo,
Barelon da dolĉa akvo,
Poste grimpis sur la maston
Kaj pendigis sur ĝi flagon.

Antaŭ vojaĝokomenco
Staris homoj sur la bordo,
Admiralo diris: "Kapro,
Atentu pri maraj rokoj!"

Navigas Kapro tra maro,
Ne pensas kio okazos,
Kaj por apogi kuraĝon
La maristan kantas ŝanton.

Sur mezo de oceano
Elmergiĝis iu monstro
Kaj vokis al Stultuleto:
"Forkuru! - estos tempesto!"

"Kio estos?" pensas Kapro
Ĉar la suno mallumiĝas,
Kapr' rigardas ĉirkaŭaĵon
"Jen Tero! Mi albordiĝas"

Saltas tuj sur sablan bordon
Kun peno tiras bankuvon
Tiam ektremas pro ŝoko,
Ĉar alkuras sovaĝuloj.

Malhelaj estas kurantoj,
Krias, strangajn montras mienojn,
Ringetojn havas en nazoj,
De la farbo nigrajn dentojn.

"Gesinjoroj!" Kapro diras
"Respondu mian demandon!
Kion vi pri mi intencas,
Ĉu pasteĉon aŭ kolbason?"

Tiam ili laŭte krias:
"Uva! Figoso migoso!"
"Mi komprenas" Kapro pensas
"Ili kuiros bigoson"

Pendigis Kapron je kornoj
Super la tero sur branĉo,
Ili fosis sub ĝi kavon
Kaj alportis brulŝtiparon.

Pensas Kapro: "Mi supozas,
Ke ili min baki volas"
Tiam io Kapron kaptas
Kaj rapide alte levas.

Kaptis Kapron la simioj,
Portis ĝin kun granda krio,
"Bona estas la veturo,
Se ne rompos mi la nukon"

Kiam simioj eksidis,
"Restu kun ni" ili diris
Fama estas via vervo,
Estu la simia reĝo!"

"Granda honto! Malespero!"
Pensas Kapro kun kolero
Kion diros kapra gento
Pri mi, de simioj reĝo?"

Do ĝi al simioj diras:
"Faros mi etan promenon,
Al ŝipo mi iri devas
Por preni la oran sceptron"

"Ariĝu en tiu tempo
Via aristokrataro,
Ĉar hodiaĵ estos festo-
Solena mia kronado"

Saltis rapide de palmo
Suspiras: "Forkuru Kapro!"
Tri tre longajn saltojn faris
Kaj en bankuvo jam naĝis.

Mise navigis semajnojn
Ĝis ekvidis grandan ŝipon.
Tiam alkroĉis la kuvon
Per ŝnuro okazas la tiro.

Vojaĝis ĝi en komforto
Ĝis en iu bela tago
Blekas laĵte kaj kun ĝojo,
Ĉar ekvidas Novan Jorkon.

Homoj diras:"Haĵ du ju du? "
Signifantan "Kia sano?"
"Havas mi etan kataron"
Ĝentile respondas Kapro.

Apenaĵ hotelon venis
Por ripozi ĉe la kafo,
Kiam pordisto anoncas
"Iu al vi pro gravaĵo"

Dikulo alkuras, vokas:
"Aktoru en mia filmo!"
"Tre volonte" Kapro diras,
"Ĉu mi havas la kapablon?"

"Rajdos vi sur vetĉevalo
Galope tra la dezerto
Post vi kun teruraj veoj
Galopos cent Beduenoj."

Oni sidigis la kapron
Sur ĉevalaĉon malfortan
Gvidilon donis en manon
Revolveron en la duan.

Tiam pafilo mem pafis
"Helpon!" ĉiuj laŭte vokis
Forkurinte en la ĵaŭdo
Ili rajdis ĝis dimanĉo.

Ĉevalaĉo pro la timo
Kiel freneza kuregis
Kapro malbona rajdisto
Al ĉevala vosto glitis.

La ĉevalo post kvar tagoj
Haltis, legis sur la breto
Ke ne rajtas fremdaj bestoj
Esti en tiu dezerto.

Iras Kapro per piedoj
Suben tenas belan kapon,
Ĉar estas terura varmo
Kaj elkreskis ĝiaj haroj.

Subite venas Indianoj
Dum Kapro iom dormetis
"Kial vi blanka vizaĝo
Kaj de kie vi aperis?"

Kapro diras: "Vi sinjoroj
Ne timigos min per kriaĉoj
Ĉar mi estas monde fama,
Terura sanga soldato"

"Por montri la kuraĝecon
Mian aŭ de via ĉefo
Konsentu, ke tiu venkos,
Kiu manĝos pli da herbo!"

Komencis ili manĝadon,
Tutan nokton, tutan tagon,
Ĝis Sanga Bizono ĝemis
Kaj en pecaron ĝi krevis.

Indianoj petas Stulteton:
"Savu nin de la mizero
Estu por ni la guruo
Helpu al ni ĉasi urson!"

"Tio neniam okazis"
Pensas Kapro kun teruro,
Ke kapro la urson manĝis,
Kapron ofte manĝis urso.

Nokte lasis ĝi tendaron
Ĉe la lumo de stelaro
Kuris ĉiam norddirekton,
Ĝis troviĝis en arbaro.

Subite ĝi vokas: "Helpon!
Io tenas mian piedon!"
Grandegaj feraj kaptiloj
Tenas piedon de Kaprido.

Matene venis uleto,
Diris: "Je mia avino!
Ŝajnas, ke vi sen gardemo
Surpaŝis al la kaptilo"

"Ni estas tiom similaj,
Kiom du gutoj da akvo,
Estu por mi mia filo
Pro similaj vizaĝ', barbo!"

Ekloĝis en arbarbudo
Du similaj kapraj kapoj,
En vesperoj fumis pipojn,
Aŭ ludetis sur gitaro.

Kiam venis frosta vintro
Neĝo falis tiom granda,
Ke ĝi kovris kun tegmento
La lignan budon malgrandan.

Tiam diris la ĉasisto
Kiam sentis li malsaton:
"Estas al mi malagrable,
Sed mi devas manĝi Kapron"

Tra kameno fuĝis Kapro,
Timo duobligis forton
Kaj eliĝis el la neĝo,
Kiel birdido el ovo.

Vento portas kiel plumon
En grandega neĝblovado
Kapron, kiu sentas flugon
Timigan en la nubaro.

Kiam sur ion ĝi falis,
Kapro miris pri la fakto,
Tiam kiam ekkomprenis,
Ke sur grandan falis karnon.

Estis urso. Per okulo
Rigardas kapran alvenon.
Grumblis: "Kiucele la vizito?
Ne estas mi ja hotelo"

"Ho pardonu!" diras Kapro
"Ke mi venis sen anonco,
Kutime mi frapas pordon
Kiam vizitas la urson"

Rapide forkuris Kapro,
Malaperis en la neĝo,
Ĉar ne sciis kion urso
Faros post plena vekiĝo.

Renkontis Kapro boacon,
Kiu haltiĝis dum kuro,
Kaj ĝentile ĝin instruis,
Sub la neĝo trovi muskon.

Galopantan sledon vidas
Jungitan de la hundaro
"Ĉu vi kune gliti volas?"
"Plezure kun vi en ĉaro"

Veturis ili al foro
Kun sonoriloj kaj volo,
Tien, kie multaj homoj
Pene elfosadas oron.

Stultuleto havis ŝancon
Kaj neatendatan trovon,
Ĉar jam la unuan tagon
Trovis bulegon da oro.

Aĉetis ĝi novan veston,
Novajn ŝuojn, belan pelton,
Riĉe ornamitan ĉapon
Sur sian belegan kapon.

Kapro petis, ke radio
Anoncu tuj en Usono
"Kapro serĉas iun inon,
Kiu portas ruĝan robon"

Unu tagon al Kaprido
Venis cent mil da virinoj,
Sed rakontas iuj homoj
"Estis pli en disa fono"

Forkuris Kapro kun hasto
De kaoso, homamaso
Lasante sian vestaĵon
Prenis nur oron en sako.

Kiam venis al urbego,
Pripensis ĝi sian devon
Kaj kun certa decidemo
Iras al ambasadejo.

Donas oron kaj ĝi diras:
"Tiun oron, kiu lumas,
Sendu tuj al mia lando
Por karaj polaj infanoj!"

"Bona estas via koro"
Diras la ambasadoro,
Stultuleto kun kontento
Foriris laŭ nova vojo.

Alvenis al fora loko
Trovis ĝi tie laboron.
Estis ĉevala dresisto
En bredejo de farmisto.

Sovaĝa ĉevalo saltis
Kapron sur la teron ĵetis,
Kaj Kapridon post la falo
Oni portis hospitalon.

Kuŝas Kaprido rompita
Per bandaĝoj jam volvita
..Se ne mortos, estos viva"
Tion kuracistoj diras

Kunkreskiĝis Kapraj ostoj
Maldikiĝis nur vizaĝo.
Hospitalon ĝi forlasis
Per bastona apogado.

Rapide Kapr' resaniĝis
Kaj ke saĝa besto estis,
Do pri siaj aventuroj
En grandaj urboj prelegis.

Perlaboris multan monon
Saltis supren pro la plano
Kaj diris:"Jam estas tempo,
Reveni al propra lando"

En haveno oni diras:
"Veturu, se vi nur volas,
Per tiu ŝipo grandioza,
Oni ĝin Pulavski nomas"

"Grandioze" diras Stulteto
"Pli bona ŝipo ol kuvo,
Navigu rekte al celo,
Al mia kara patrujo!"

Iam mi kaj desegnisto
Ricevis la telegramon:
"Revenas mi Varsovion,
Mankas tempo - por du tagoj"

Amase venis infanoj
En mateno, kiel gastoj,
Por observi la salutojn
Plenajn de laŭtaj aplaŭdoj.

Kaprido ĉiujn salutas,
Demandis pri ĉies sano,
Poste dufoje tusetas,
Kaj rakontas pri voja?o.

Ni por honori Kapridon,
Por ĝia pli granda famo,
Aranĝis en urbodomo
Belegan, mirigan balon.

Kapr' en la unua paro
Bele dancis kun grafino,
Paŝis fiere, bele blekis
Kun kontenta, nobla mieno.

Post la balo diris Kapro:
"Jam mankas al mi la tempo,
Devas iri Pacanovon
Ĝis revido! Bonan sanon!"

Tiam eniras soldato:
"Lasu vian pantalonon!
Ricevos vi uniformon,
Komencos armean servon"

"Bone!" diras fiere Kapro.
"Volonte mi tion faros.
Perfekte mi rajdas, pafas,
Do mi estos generalo"

Tial ne diras eĉ vorton,
Ne ektremas en momento,
Kiam ĝis la nuda haŭto,
Oni razas ĝian kapon.

Kapro prenas karabenon
Por deĵori kiel gardo.
Tuj aperis al ĝi penso:
"Tiel ekis Bonaparto"

En periodo de Kristnasko
Aperos novaj rakontoj,
En tia gaja libreto,
En kiu ridas literoj.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl