120 aventuroj de Kaprideto Stultuleto (La unua libreto)
Ĉiuj saĝaj polaj kaproj,
Nombri ilin mi ne povas,
Kolektiĝis por debato
Kia kapra vivo estas.
En urbeto Pacanovo
La forĝistoj estas spertaj,
Faras la ferajn hufumojn,
Por ke kaproj iru certaj.
Tial kaprino aŭ kapro
kiu havas saĝan kapon,
Por ricevi novajn ŝuojn
Devas iri Pacanovon.
Dum rakonto de la besto
Hufumita kaj kontenta,
Ĉiuj kaproj tuj komprenos,
Kiom hufoj bonaj estas..
Kiu sekvos? Kiu volas?
"Mi!" kriegis Kaprideto,
Kiu belan barbon havas
Kaj nomiĝas Stultuleto.
Adiaŭis ĝin kapraro,
Panjo kaj maljuna patro,
Stultuleto prenis sakon
Kaj komencis sian marŝon
Kiam staris sur la pado
Sola la unuan fojon,
Saltis supren juna kapro,
Gimnastikis siajn ostojn.
Tiam ekvidis leporojn
Petis: "Karaj sinjoroj,
Montru al mi rektan vojon
Al la urbo Pacanovo!"
Tiuj diris: "Iru rekte,
Iom dekstren kaj maldekstren,
Trans la maro, trans montaro,
Ĝis vi trovos sekan arbon"
Subite leporoj krias:
"Savu vin tuj, kiu povas!"
Kapro saltis sur arbtrunkon
Forkurante de ĉashundo.
"Forkuru de mia ventro!"
Vokis kolere la arbo
"Vi ne rajtas barba besto
Sidaĉi sur mia branĉo"
Vokis ĝi venton por helpo,
Kiu skuis la branĉetojn
Faligis foliojn vento
Kaj post ili Kaprideton.
Kapr' blekis per laŭta voĉo,
Ĉar ne estis jam la hundo
Sube staris erinaco,
Sur kiun falis Stultulo.
Laŭte ĝemis Kaprideto,
Saltis kiel frenezulo,
Ĉar sidi ne povis la besto
Pro la tre doloraj vundoj.
Diris al ĝi erinaco:
"Simpla estis akcidento,
Kial falis vi de arbo,
Se ne estas vi pometo?"
Urso estas kuracisto
Ĉiam de generacioj,
Kovris vundojn de la besto
Kaj proponis purigilon.
"Neniam!". vokis la kapro
Pli preferas mi suferon,
Saltis supren sur la tablon
Kaj forkuris tra fenestro.
Paŝtis sin kelkaj bovinoj
Sur verda Vistula bordo,
Forkuris ili kun krio:
"Kapro flugas el la domo!"
Kaprideto tra kamparo
Iris laŭ senhoma pado,
Sentis ĝi fortan malsaton
Kaj ekvidis brasikaron.
Brasikkapoj kreskis vice,
Kiel vicoj de soldatoj.
Kaprideto sin regalis
Ĝis ricevis fortan baton.
"Kaptis mi vin juna kapro!"
Kriis mastro kun kolero.
"Iru rekte, sen rigardo
Al la loka arestejo!"
Ordonis juĝisto punon:
Teni Kapron en katenoj
Kaj en budo al la muro
Alkroĉi ĝin per la ĉenoj.
Bedaŭrinda juna kapro
Ne povis eĉ movi manon
Kun ĝemo kaj laŭta ploro
Vokis siajn patron, panjon.
Dum nokto rabistoj venis
Subfosis ili la budon
Kaj al arbaro ĝin portis
Kune kun fermita Stultulo.
Tie malfermis la budon,
Rigardis al ĝia eno,
Kiam ekvidis la kapron,
Forkuris kriante: "Diablo!"
"Haltu! Haltu!" vokis Kapro
"Liberigu min de ĉenoj!
Ne estas mi iu diablo,
Kapra estas mia gemro"
Sed ne estis jam rabistoj
Forkuris ili al foro,
Kapro restis en makiso
Kun timo kaj laŭta ploro.
Ploro vekis sorĉistinon
En la proksima kabano,
Kiu el haroj de inoj
Teksis diversan ŝtofaron.
Ŝi ŝmacis, diris al Kapro:
"Por mi estas vi malgrasa,
Sed mi manĝos vin amato,
Ĉar mi estas tre malsata".
"Malfermu miajn katenojn"
Petis Kapro: "Mi vin gvidos
Al la sekreta kaverno,
Kie vi oron ricevos"
Gvidis Kapro sorĉistinon
Tra la densa praarbaro
Ĝis ili ekvidis tion,
Kie estis ora kavo.
Ordonis al ŝi la kapro
Stari ĉe la riverbordo,
Havi fermitajn okulojn,
Tiam puŝis ŝin per kornoj.
Aĉan sorĉistinon puŝis
Per kornoj laŭ kapra modo
Tiom forte, ke ŝi falis
Al la akvo, kiel ŝtono.
"Venko!" vokis nia kapro
Kuris al ŝia kabano,
Liberigis tri infanojn,
Kiuj ploris post la krado.
Du knabinoj unu knabo
Genuis en la kabano
Kaj per bela preĝa kanto
Dankis al dio pro savo.
Serĉis malsata Stultulo
Ion por plenigi ventron
Alparolis ĝi sciuron
Rufan kiom fajrflameto.
"Donu al mi iun manĝon!"
"Bone sed ne estos dono
Volas vendi mi ses nuksojn
Pagu al mi nur tri groŝojn!"
Kapro ne havis pagilon
Tre malsata kaj sen groŝo
Petis kampan timigilon:
Ĉu vi povas doni monon?"
Tiu per sia ĉapelo
Belan faris salutgeston
Kaj respondis: "Aĉa tempo -
Ankaŭ mi sentas mizeron"
Venis kapro al la urbo
En kiu estis anonco:
"Kiu venos kun la barbo,
Ties kapon ni detranĉos"
Afiŝo sur pordo estis
Kapro rigardis ĝin longe
Tamen ne sciante legi
Nenion povis kompreni.
Tial gardistoj ĝin kaptis,
Kondukis al gilotino,
Kapridan kapon detranĉis
Kun barbo de la kaprido.
Kuŝas Kapro preskaŭ morta
Tiam la ŝuisto venas
Rigardas kaj diras trista:
"Pro la barbo Kapro mortas"
Ŝuisto estis kompata,
Kudris la kapon al torso,
Per ŝua fadeno forta
Pena estis la laboro.
Reviviĝis Kaprideto
Al ŝuisto kore dankis,
Ili kune iris hejmon
Kie el pelveto manĝis.
Marŝis Kapro post ripozo
Kaj heroldan aŭdis voĉon
Pri la reĝidina balo
Reĝidino estis Hanjo.
"Kiu dum tiu ĉi balo
La plej belan kantos kanton,
Estos reĝo kaj ricevos
Oran sceptron de reĝlando.
Venkos mi! "kriis la kapro
"Pro belega mia voĉo
Superos mi najtingalon!"
Plektis barbon, kombis voston.
Bele kantis ĉiuj gastoj
Tiuj riĉaj kaj malriĉaj,
Kiam blekis nia kapro
Ili estis indignitaj.
"Jerikona Trumpetego"
Diris la reĝa filino
"Prenu ĝin al kuirejo
Rostu tiun ĉi falsiston!"
Terura estus la morto
Kaprideto tuj forkuris
Kaŝita en antaŭtuko
Dum kuiristo fajrumis.
Kurantan en blanka vesto
Iu kaptis je ĉemizo
"Iru kun mi Kaprideto!
Kuiros vi sur la ŝipo".
Ĝia unua tagmanĝo
Kaŭzis tian malkontenton,
Ke ŝipistoj sen la pago
Metis kapron en armaton.
Laŭta pafo! Laŭta bruo!
Oni elpafis la kapron.
Longa en aero flugo,
Poste falo al la maro.
Falis ĝi sur la insulon,
Sentis sin jam liberulo,
Tiam balanciĝis grundo
Kaj mergiĝis en profundo.
Stranga estis akcidento
Certe vi komprenas tion,
Malbonŝance Kaprideto
Falis rekte sur balenon.
Ternis Kapro, ĉar en maro
Estas ege sala akvo
Kaj ĝi naĝis en ondaro
De la vosto ĝis la barbo.
Tiam nigriĝis la suno
Kvazaŭ fariĝus la nokto,
Sed ĝi estis ega birdo
Nomata "Fluganta Monto".
Kiel leono ĝi muĝis
Bedaŭrindan filon kapran
Per ungegoj akraj kaptis
Portis lokon nekonatan.
Flugis, flugis, flugis, flugis,
Ĝis alflugis al la luno,
Kie manĝi kapron volis.
Subite lumiĝis fulmo.
Aperis pola nobelo,
Per sabro minacis birdon:
"Kial vi sanga birdego
Volas manĝi la kapridon?"
"Mi estas sinjor' Tvardovski
Ne permesas Kapron manĝi!"
Kiam birdo tion aŭdis,
En la nuboj tuj sin kaŝis.
La nobelo sidis, diris:
"Kutime mi ŝatas gastojn.
Volas aŭdi mi novaĵojn,
Kio estas en Pollando"
Kapro diris, kion sciis,
Poste sincere ĝi dankis.
Estis gaja la nobelo
Pro la simpatia besto.
Diris: "Vespere sur Teron
Falados oraj stelegoj,
Veturu sur iu stelo,
Se ne sentas vi timegon!"
"Riskos mi!" vokis la kapro
Sur falantan stelon saltis
Ne mankis al ĝi kuraĝo,
Nur grandegan varmon sentis.
Flugis Kapro dum tri jaroj
Manĝante la oran herbon.
"Estas ni super Varŝavo"
Informis Kapron la stelo.
Stelo ĵetis fajran lumon
Kaj en mezo de la nokto
Falis ambaŭ al Vistulo
En larĝan fluantan akvon.
Kapro pene grimpis bordon
Trans sablaj paŝis altaĵoj
Kaj pensis: "Ho mia barbo!
Gardu min kontraŭ malsano!"
Kiam tago komenciĝis
Vidis la frostita Kapro
Soldatojn, kiuj plenigis
Balonegon per la gaso.
"Flugu kun ni" ili diris
"Flugos ni super la nubojn"
"Dankon" la kapro respondis
"Ĵus mi venis de la luno"
Kapro al arbaro kuris,
Ĉar ĝi sciis tion bone,
Bone sur la luno estis,
Tamen sur Tero pli bone.
Subite bruo okazis
Inter arboj kaj arbustoj
Kaj doloron ĝi eksentis
Tie, kie estas vosto.
..Helpon! Okazis ĉasado
Mortan mi ricevis pafon,"
Ĝemis Kapro kaj pro timo
Kuregis preskaŭ sen spiro.
Nigre iĝis en la mondo
Preterpasis fulmo, tondro,
Poste el arbardensejo
Elsaltis griza lupego.
"Mortos mi en lupa faŭko"
Ploris Stultuleto Kapro
Subite ekvidis ponton
Belan, koloan aŭroron.
Saltis Kapro sur la ponton
Kaj la lupo stultigata
Vidis Kaprideton bravan
Sub la ĉielo flugantan.
Dum estis ĝi ĉe la pinto
Por ne rompi sian kapon,
Volis savi sin per glito.
Kiel en la distra parko.
Glitumis ĝi sur la mondon,
Kaj falinte en la valon
Tuj komprenis sian sorton,
Ke sur Ĉinan falis landon.
Tra la rizaj kuris kampoj,
Tra la tea arbustaro,
Ĝis ekvidis la palacon
Kvazaŭ porcelanan tason.
"Kiucele - ĝi cerbumis
En Ĉinujo mi troviĝas?"
Tiam timo ĝin ekskuis,
Ĉar Cezaro proksimiĝas.
Favore diris Cezaro:
"Malgraŭ via juna aĝo
Nomos mi vin mandareno
Pro belega via barbo".
Kaprideto en palaco
Promenis en silka vesto
Idino diris kun plaĉo:
Bela estas tiu gasto"
Cezaro ordonis tion:
"Ne donu manĝon al Kapro,
Ĝis ĝi lernos nian lingvon
Per la ĉina literaro!
Ne estas multe da signoj,
Proksimume mil kvardekoj,
Do rapide Kapro lernos
Ne pli longe ol jarcento"
"Savu panjo!" ĝemis Kapro
Nomigita mandareno
"Estas pli terura tasko
Ol forkuro de lupego"
Kiam ĉiuj enlitiĝis
Demetis ĝi silkan veston
Kaj sekrete ĝi kaŝiĝis
En la ega tea kesto.
La kestegon prenis Ĉinoj,
Portis tra la tuta lando,
Do post jaro, la kaprido
Troviĝis jam en Bombajo.
Tie riĉa komercĉefo
Malfermis la grandan keston
Tiam elsaltis el teo
Tre malgrasa Stultuleto.
La homo kun haŭtkoloro
De la pano tro bakita
Falis teron kun la voko:
"Eĉe peĉe, ŝiva, riva!
Venis, kriis homamaso:
"Hindu tali, Aja kapro"
Tio estas - tian kapron
Ne vidis ni en Barato.
"Io al mi ne tro plaĉas
Pensis Kapro mirigata
Ĉar la homoj krias, kuras
Kaj ĉie ili sin kaŝas.
Jen ebria elefanto
Tre ŝatanta fortan rumon
Iris kaj rompis la arbojn
Kaj faligis grandajn budojn.
Vokis vidante Stulteton:
"Estu mia vojkunulo
Mi lasis mian sinjoron
Sidu sur min, ni forkuros!"
Post momento Kapro sidis
Kvazaŭ sur la alta trono.
Elefanto laŭte kriis:
"Homoj for de mia vojo!"
Kuro tagojn, noktojn daŭris
Doloris la korpo kapra.
Kiam elefanto dormis,
Kuris Kapr' al limo landa.
Iun homon ĝi demandis:
"Ĉu mi estas en Pollando?"
Tiu gentile respondis
"Estas vi en Afganlando"
"Malfeliĉo" pensas Kapro
"Tia estas mia vivo.
Hazarde sur firmamento
Flugis granda, ŝtala birdo.
"Preskaŭ kredi mi ne povas
Ĉar sur tiu flugmaŝino
La koloroj estas polaj
Ĉu mi havas halucinon?"
Flugmaŝino alteriĝis,
Tre proksime al la kapro
Kiu kuris, vokis, ploris
"Savu min la kapitano!"
Piloto tre mirigata
Kredi al tio ne povis
Kapron estis demandanta
"Kiel vi tien ĉi venis? "
Post la kaprida rakonto
Pri ĝia vana vagado
Komprenis ĝin kapitano
Kaj invitis al flugado.
Flugis supre ŝtala birdo,
Flugis al la okcidento
Kaj post kelkaj veturhoroj
Alvenis al Varsovio.
Tie bedaŭrinda Kapro
Rakontis sian vojaĝon
Kaj dum sincera plorado
Tiris sian grizan barbon.
Rigardante ĝian staton,
Ni aŭskultis kun kompato
Nutris ĝin per brasikkapo
Por ke manĝu ĝi ĝis sato.
Diris Kapro:"Koran dankon!,
Sed ripozi mi ne povos
Serĉos mi ja Pacanovon
Nun la ĝustan vojon trovos"
Dankis al ni la heroo
Kaj foriris la vaganto,
Serĉi tion en la mondo,
Kio estis en Pollando.
Tre diversajn aventurojn
Travivis la brava kapro
Ridindajn, ankaŭ terurajn
Kvazaŭ en sorĉita fablo.
Sekvos novaj travivaĵoj,
Kiujn ni zorge kolektos
Priskribos ilin post jaro,
En sekva, bela libreto.
Tradukis Danuta Kowalska