Aventuroj kaj ekscesoj de simieto Fiko Miko
(La dua parto)
SEKVAJ HISTORIOJ DE FIKO MIKO. KIUJ ILIN LEGAS TIUJ RIDAS.
Mi promesis al vi libron
Kion certe vi memoras,
Anstataŭ en Vigilio
Antaŭ Pasko ĝi aperas.
Kial? - mi respondas
Ĉiuj polaj infanetoj,
Grandan bruon ili faris
Postulis kaj laŭte kriis.
Ili skribis mil leterojn:
"Kie estas Gogo Gogo?
Kion Fiko Miko faras?
Eble estas ŝi malsata?"
Skribu al ni tre rapide
Pri la simio - libreton!
Atendi ĝis Vigilio
Estas por ni longa tempo"
Prenis mi rapide plumon,
Forĵetis el inko muŝon,
Kiam tekston mi jam skribis,
Rapide pentriston iris.
"Ho pentristo! mi alvokis
Malgraŭ laco, malgraŭ sveno
Pentru rapide libreton,
Ĉar idoj faras ribelon!"
Mi laboris tagon, nokton
Kun mia kara kolego
Manĝante nur sekan grion,
Trinkante balenoleon.
Estas finita libreto,
Aperos ĝi antaŭ Pasko
Pentristo svenis pro laco
Kaj doloris mia kapo.
Vi memoras la simieton
Ĝis la terura momento,
Kiam disdonis vendejon
Kreitan kun la kolego.
"Ne ploru" diris Negrido.
"Jam ne havas ni vendejon.
Stultulo perdon priploras,
Kaj saĝulo relaboras.
Iru ni brave al celo,
Malgraŭ malsato, mizero
Ĉar sinjoro Makuŝinski
Savos nin de malespero!"
Iras ili laŭ marbordo,
Sablo okulojn surŝutas
Kaj vidas egan testudon,
Kiu kun peno paŝetas.
"Vidas mi, vi estas lacaj
Diras al ili testudo,
"Do sidu sur mian dorson,
Iras ni laŭ sama vojo"
Bele la infanoj dankas,
Sur testuda dorso sidas.
Testudo faris ses paŝojn,
Ekdormis por du semajnoj.
Gogo diras: "Aĉa aŭto,
Mi veturus tre volonte,
Sed ne cent paŝojn dum jaro.
Piede ni iru pli bone!"
En belega densa bosko
Trovis ili la oranĝojn.
"Manĝu Fiko!-vokis Gogo,
Mi nuntempe por vi dancos"
"Ha!" tion arabe krias
Aĉulo kun nigra barbo
Post momento la infanojn
Barbulo malliberigas.
Fermis ilin en kaŝejo
Plektita el palmfoliaro
Same oni plektas korbojn
Uzatajn por transportado.
Nokte aŭdiĝas krakado.
Ili flustras: "Kio estas?"
Okazis, ke blanka kapro
Ilian kaŝejon manĝas.
Rapide ili elsaltas,
Forkuras el la kaŝejo,
Kaj manĝema blanka kapro
Falas, svenas pro timego.
Rapida ilia kuro
Daŭris ĝis matena lumo,
Tiam montriĝas la kapo,
Elstaranta el la sablo.
La kapo diras al ili:
"Preskaŭ la vivon mi perdis,
Ĉar granda sabla tempesto
Ĝis la kapo min surŝutis"
Elfosis lin la infanoj,
Gvidas al negra vilaĝo,
Tie ĉiuj vokas: "Tosti!
Profesoron Ossendovski"
Li, la fama vojaĝanto
Vagadis tra praarbaro,
Trovis saĝan simieton
Kaj priskribis la eventon.
Dankas li al la infanoj
Karesas Fikon simion:
"Dum vi estos en Pollando
Venu mian familion!"
Gastis ilin vilaĝestro,
Regalis per gustaj pladoj:
Bluaj muŝoj kaj vesperto,
Limakoj en ĉokolado.
Ili iris iun urbon.
Vidante la grandan placon
"Purigos mi tie ŝuojn"
Diris Gogo, "kontraŭ pago"
Iu oferis ŝmiraĵon,
Tamen li ne havis broson,
Tial per de Fiko vosto
Poleris la ŝuojn Gogo
Aliris riĉa sinjoro
Diris: "Jen bona laboro,
Sed kion simio faros,
Kiam la vosto forfalos?"
Dungis ilin kaj decidis:
"Gogo paŝtos meleagrojn,
La simieto balancados
Mian malgrandan infanon!"
Ili ĉe la mastro vivas .
Iam en la nokta horo
Gogo terure krias:
"Forkuru, brulas la domo!"
Ege miras Fiko Miko,
Kial oni ŝin vekigas?
Pensas "Kial tiu nokto
Ruĝa estas kaj ne nigra?"
Kiam ŝi jam ekkomprenas,
Fiko pripensas momenton,
Kun infano tra fenestro
Saltas sur la arban pinton.
Apude patrino ploras
Per mano subtenas kapon,
Tiam Fiko al ŝi vokas:
"Sekura estas infano!"
Mirigata estas Fiko
Ricevante multajn kisojn
Kaj diras al Gogo Gogo:
Strangaj estas blankaj homoj"
Negrido tre koleriĝis
"Kaj laŭte vokas kun larmoj:
"Miaj beleaj meleagroj
Ve, preskaŭ ĉiuj rostiĝis!"
Anglo, kiu ilin gastas
Komunikas kun dankemo:
"Vi infanon mian savis,
Sendos mi vin al lernejo.
En lernejo misiisto
Instruas kaj havas barbon
Tiom longan, ke li povas
Esti sankta Nikolao.
Stranga estas la lernejo
En la daktila arbaro.
Ne estas en ĝi tabulo,
Oni skribas sur la sablo.
Se ili estas malsataj
Instruisto skuas branĉojn,
Al la malfermitaj buŝoj
Falas fruktoj el la arbo.
Ĉe komenco de leciono
Aŭ por la ripoza tempo,
Anstataŭ la sonorilo
Kantas malgrandeta birdo.
Iam iu knabo ploris,
Pledis laŭte pri la savo:
"Ho, sinjoro profesoro
Li sidas sur mia tasko"
Fiko Miko kaj Negrido
Sidas sur "unua benko"
Sed nur tiel oni diras
Ili sidas sur la tero.
La instruisto demandas:
"Fiko, diru al mi kara,
Al du figoj tri mi donas,
Kiom figoj nun vi havas?"
"Neniom" Fiko respondas
"Kial kara simioido?"
Ĉar mi donos al Negrido,
Gogo Gogo ŝatas figojn"
Lerneja estas devizo:
Laboro donas premion"
Tial ambaŭ: Fiko, Gogo
Ricevis tre bonajn notojn.
Ili scias legi, skribi
Kaj kapabla Fiko Miko
Obligan konas tabelon,
Recitas kelkajn poemojn.
Post tri jaroj de lernado
Instruisto el la barbo
Prenas libretojn, ludilojn,
Donas al ili premion.
Post disdono de premioj
Diris li al Fiko Miko:
"Jen vi kaj via Negrido
Ricevas tiujn ĉi librojn"
Rigardas Fiko kaj vidas-
La libro kolora, nova,
Sur titola paĝo estas
Kaprideto Pacanova.
Al Koziolkes ben Matolkes"
Araba titolo estas.
"Jen libro pri Kaprideto!"
Ĉiuj gelernantoj vokas.
Legas ili: "Ben Matolkes
Fuĝas, kuras el Pollando,
Al Afrika goles pietes
Ŝuru buru, kemsin dano"
Fiko Miko" diras Gogo,
Kiam tralegis ĝis fino,
"Kie loĝas Kaprideto?
Ĉe kiu la monda limo?"
Iru ni ĝis mondofino,
Tra diversaj multaj landoj
Ĝis ni trovos Kaprideton
Vizitos lian hejmeton!"
Instruisto diras tion:
"Estas mia opinio,
Ke li loĝas en Pollando,
Arabe - en Lehistano.
Ĝi estas tre bela lando
Kvazaŭ kolore pentrita
Vintre alflugas al Afriko
Cikonioj el Pollando
Navigu tra granda maro,
Trairu altajn montojn,
Ĝis atingos vi Pollandon,
Kie loĝas bonaj homoj"
Diras kore: "Salam, salam"
Dum adiaŭo, instruisto,
Arabe tio signifas:
Iru infanoj kun dio.
Diras Fiko dum la iro:
"Ni devas skribi leteron"
Ili skribas sur folio,
Kaj forportas ĝin la vento.
Cent tagojn ĝi preskaŭ flugis
Kaj iun fruan matenon
Leterportisto informis:
"Kapro, jen al vi letero"
Kapro vokas: "Ho edzino!
Lavu mian pantalonon!
Ĉar estas por mi invito,
Skribas reĝo el Afriko"
Konas li araban lingvon,
Tuj li legas la leteron.
Legas, legas, poste vokas:
"Ĉarmaj gejunuloj venas"
"Por niaj gastoj, edzino,
Faru pizon kun brasiko!
Ili volas min honori,
Ni devas ilin regali"
"Kiam venos niaj gastoj?"
"Laŭ preciza kalkulado,
Ili venos" diras Kapro,
"En la Vigilia tago"
En la tempo Gogo Gogo
Havas li novan problemon,
Serĉas iun, kiu povas
Instrui la polan lingvon.
Konsulo havas filinon,
Kies nomo estas Evo.
Tiom bele ŝi parolas,
Kiom najtingalo kantas.
"Mi volonte vin instruos,
Tio ne ests problemo.
Ĉiutage de mateno
Komenciĝos la ekzerco"
"Skarabo sonas en kano,
Ripetu kara lernanto!"
Fiko diras, tamen sentas
Grandan kalvon sur la lango.
Negrido ĉe la ripeto
Laboras kun ega peno.
Mordas vortojn kaj li rompas
Sur ili ĉirkaŭ kvin dentojn.
Sed mirinde la simieto
Jam kantas kelkajn kantetojn.
Gogo ĝentile demandas:
"Kiel nun Evinjo fartas?"
Multaj larmoj tiam falas,
Kiam oni sin adiaŭas.
Jam memorigas Negrido:
"Estas tempo por foriro"
Araba duka filino,
Kiu ege estas riĉa,
Rimarkas ilin sur strato,
Tra oraj fenestraj kradoj.
Ŝi ege malbona estas
Konata pro koleremo,
Pro enuo ŝi oscedas
De mateno ĝis vespero.
Iam oscedis tro larĝe,
Kiam ŝi enuis sole
Enfalis vesperto buŝon,
Kvazaŭ malfermitan pordon.
Laŭte stamfas ŝi, ordonas:
"Alkonduku ilin al mi!"
Do Negroj kaptas infanojn
Kaj gvidas al ŝia ĉambro.
Tiam Fiko Miko krias,
Antaŭen rapide kuras,
Vokas: "Simio! Simio!
Estas vi mia fratino!"
La dua ankaŭ alkuras
Kaj brakojn al ŝi etendas.
Subite io frakasas
Kaj Fiko en sango kuŝas.
Fiko Miko ne komprenis,
Ke en spegulo sin vidis,
Kiam kuris al "fratino"
Batis kapon je spegulo.
"Ho!" kriegis dukfilino,
Ornamita kiel pupo,
"Batu ŝin kvindek fojojn,
Estas puno pro spegulo"
Gogo ĉe ŝi genuiĝas
Petas ŝin kaj laŭte ploras:
"Pardonu al la simio,
Kompatu nin sinjorino!"
Dukino diras: "Lin batu!
Batu ambaŭ ĝis sangŝpruco.
Hodiaŭ mi tre enuas,
Tial volas mi amuzon"
Maljuna hargriza Negro
Gvidas ilin al ŝopeto,
Flustras li: "Kriegu laŭte,
Kvazaŭ batus mi dolore"
La infanoj laŭte krias
Kaj observas maljunulon,
Kiel tiu bona homo
Bategas per ĝuo muron.
Donis li al ili panon
Kun mielo kaj la fruktojn
Kaj preparis dormolokon-
Sur planko leonan ledon.
La ledo estas kun kapo,
En kapo vitraj okuloj.
Nokte faras la impreson,
Ke rigardas granda besto.
Kiam palacanoj dormas,
Silentiĝas parolbruoj
"Ni forkuru!" Gogo diras,
"Rapide surmetas ŝuojn."
"Kiel? Kien?" flustras Miko
"Eble tra la musa truo?"
"Mi jam scias" diras Gogo
"Ene en leona ledo"
Gogo Gogo portas kapon,
Fiko Miko la restaĵon.
Ili ŝajnigas leonon,
Kiu iras al palaco.
Gogo diras al simio
Kun rideto sur vizaĝo:
"Bona ludo- mi muĝegos,
Vi leonan voston levos"
En lito kuŝas princino,
Kaj ĵus volas ŝi oscedi
Subite vidas leonon,
Ne oscedas, sed ŝi tremas.
"Uuuu"muĝas la leono,
"Tuj mi vin en faŭko premos.
Severa estas la puno,
Vi batigis etan orfon"
"Neniam mi tion faros"
Malbona princino ploras.
"Se sincere vi promesas,
Lastan fojon mi pardonas"
Gogo kuras al aĝulo,
Por danki pro lia helpo.
Negro ĝojas kaj konsilas:
"Por forkuro estas tempo!"
"Forkuru karaj infanoj!
Ĉion bonan dum vojaĝo!
Gogo dankas pro la helpo
Kaj eliras el la ledo.
Ili vagas tra dezerto
Ofte nokte, ofte tage
Por ne misi ĝustan vojon
Atente observas ĉielon.
Tiel iras al la nordo
Por atingi maran bordon,
Kie trovos polan ŝipon,
Kiu Pollandon navigos.
Estas la ĉielstelaro
Simila al granda ĉaro
Super ĝia posta rado
Stelo montras nordan flankon.
Instruisto en lernejo
Diris: "Memoru infanoj,
Ke la norda flanko estas,
Kie norda stelo lumas"
Ili trovas tiun stelon,
Kiam ĝi nur eklumetas.
Negrido tiel ĝin petas:
"Gvidu! savanto vi estas"
"Bone, bone, ĝi respondas
Iru rekte tra arbaro!"
Obeante la konsilon
Ili aliras la maron.
Tie estas granda urbo,
Homoj promenas sur stratoj,
Kaj en haveno ripozas
Preskaŭ cent ŝipoj ĉe ankroj.
Ili paŝas inter homoj
Tre lacaj kaj tre malsataj
Kaj por ripozi sur benko
Kaŝe eniras ĝardenon.
Tie estas multaj kaĝoj
Ĉiuj sekure fermitaj.
En la kaĝoj sidas bestoj
Nemovaj, dormemaj, tristaj.
"Vidu! flustras la simieto,
Rapide rigardu enon!
Tiu ĉi nobla simio
Ŝi estas mia onklino"
Apude estas leonoj
Iu el ili ekvokas:
"Gogo Gogo! Fiko Miko!
Kio kaŭzas la viziton?
Certe vi min ne rekonas
Rigardante tra la kradoj
Mi la vivon vian savis
En arbaro, antaŭ jaroj"
"Estas vero" diras Gogo,
Kiu estas mirigata.
"Rakontu kio okazis,
Ke vi estas izolata?"
"Trista estas la evento
Kaj terura, miaj karaj,
Homoj venis al dezerto
Kaj min kaptis al la reto.
Malgraŭ ricevata manĝo
Tre doloras mia koro,
Ĉar mi, reĝo de dezerto
Troviĝas en la prizono"
Onklino de la simieto
Premas vizaĝon al kradoj
Vokas: "Estas mi el fama gento
De la reĝo de dezerto!"
"Silentiĝu! diras Gogo
"Ni bonigos vian sorton
Estu ĉiu el vi preta,
Kiam komenciĝos nokto!"
Fiko Miko en la nokto
Venis kun la nigra knabo
Ŝi malfermis ĉiujn kaĝojn,
Flustris: "Savu viajn kapojn!"
Kuras leon', elefanto
Struto, zebro, lupo, lamo
Lasta eliras onklino
Afrika simia princino.
"Onjo salutu avinon!"
Fiko Miko al ŝi vokas
Neniun jam oni vidas
Ĝardeno malplena estas.
Negrido mane aplaŭdas
Kaj parolas kun sufero:
"Tial dio kreis bestojn
Por ke vivu en libero"
"Ni ankaŭ kuru rapide,
Por ke ne ricevu punon"
"Jes" diras la simieto
"Ni eskapu per la piedoj!"
Ili kuras longan tempon
Ĝis haltiĝas ĉe haveno
Kaj ekvidas polan ŝipon
Ĝi balancas en baseno.
Ŝipestron ili salutas
Miko antaŭ li kliniĝas
Ambaŭ petas kapitanon:
"Veturigu nin Pollandon!"
Kapitano tiom miras,
Ke rapide li demandas:
"Por kio vi tien celas?
Faman Kapron ni vizitas"
Ĵus bela estas mateno,
Jam la suno supron iras
Kaj Gogo kun Fiko Miko
Veturas, veturas, veturas.
Tradukis Danuta Kowalska