Kornel Makuszyński

Aventuroj kaj ekscesoj de simieto Fiko Miko
(La tria parto)

Ĉu vi ankoraŭ memoras,
Kiel sur la ŝtorma maro
Fiko Miko kaj Negrido
Veturis ŝipe Pollandon?

Ĝipa kamentubo fumas
Sur granda, akva surfaco,
Tial la infanoj miras:
"Ĉu ĝi ŝipa pipo estas?"

Renkontante kapitanon
Ili danke riverencas,
Kapitano tuj ordonas:
"Vi ĝustajn vestojn bezonas"

Ĉar maristoj ege ŝatas
Iri certe kun komforto
Tial ili ĉiam portas
Larĝan, longan pantalonon.

Kiam Fiko kun plezuro
Tiun vestaĵon eniras,
Ĝi jam en unu krurumo
Tuta kun kapo kaŝiĝas.

Gogo Gogo malkontenta
Meditas pri la vestaĵo,
Ĉar en lia pantalono
Lokiĝus kelkaj infanoj.

Maristoj, la bonaj homoj
Ne prokrastas eĉ momenton
Prenas kudrilojn, fadenojn,
Ili kudras novajn vestojn.

Sur neniu ĝis nun maro,
Ruĝa, Flava, ankaŭ Blanka,
Neniu vidis mariston,
Sian voston moviĝantan.

Ankaŭ sur la granda ŝipo
Mirigataj sonas krioj
Kiam sur la mastopinton
Rampas simio maristo.

Gogo en la kuirejo
Blovas fajron kaj purigas
Ĉiujn ilojn, ĉiujn ejojn.
Lerte kaj brave laboras.

"Ni laboras kontraŭ pano"-
Diras saĝa kapitano
Kiu manĝas, ne laboras,
Tiu parazito estas"

Post semajno sur la ŝipo
Maristoj laŭte alvokas
Kaj anoncas: "Jen, infanoj
Al Gdinio ni proksimiĝas"

Oni vidas grandajn domojn
En la urbo kaj preĝejojn.
La urbo supren leviĝas,
Kvazaŭ el maro elkreskas.

"Vidu tion!" diras ĉefo
"Vidu la urban pejzaĝon!
Poloj kun grandega peno
Konstruis tiun domaron.

Gdinio estas granda pordo
Malfermata de jarcentoj
Ĝi ebligas por la homoj
Forveturi en la mondon"

Li brakumas la infanojn
Kaj deziras bonan sanon
Vi komunikiĝos bone,
Ĉar parolas lerte pole"

Adiaŭas ilin maristoj,
Deziras feliĉan vojon
Ĉokoladon kuiristo
Metas en Negridan poŝon.

Kiam ili elŝipiĝas
Iu homo vokas "Halo!
Diras li: "Bonan tagon!
Estas por vi telegramo"

Estas ĝi de Kaprideto
Kun tre kortusiga frazo:
Mi vin per salo kaj pano
Salutas en patra lando!"

Tuj rakontis iuj uloj,
Kiuj helpas per konsiloj,
Ke komforte Varsovion
Oni ŝipu sur Vistulo.

La simieto kaj Negrido
Post vizito en Gdansk' urbo
Estas kore invitataj
Al Vistula ŝipo blanka.

Veturante sur Vistulo
Ili observas pejzaĝon
Vidas Tĉevon kaj Torunon
Kaj aliajn belajn urbojn.

Dum vizito en Toruno,
De Kopernik' naskiĝurbo
Urbestro regalis ilin
Per grandega mielkuko.

Belaj estas mielkukoj
Pentritaj kaj origitaj
Iu simbolas la reĝon
Havantan kronon kaj sceptron.

Iu mirige belega
Tuta ore pentrita
Montras ĝi en Betlehemo
Trogon de dio naskita.

"Jen dolĉega monda urbo!"
Diras eta Fiko Miko
"Volus mi tie ĉi loĝi
Kaj bonegajn kukojn manĝi"

La sekva frua mateno
Tiom bela, varma estas,
Ke horloĝoj ne funkcias,
Ripoztagon ili festas.

Komenciĝas nova tago.
Inter arboj, inter junkoj
Klaraj voĉoj de birdaro
Anoncas gaje minutojn

La ŝipo je sesa horo
Estas sur la rivermezo
Ĉiuj pasaĝeroj aŭdas
Belan kanton el rivero.

Pasaĝeroj ellitiĝas
Malgraŭ tiom frua tempo,
Ili vidas, ke eliĝas
Bela virino el ondo.

"Aperaĵo estas tio
Ĉu miaj okuloj trompas?
Tiu ino de talio
Ne homo, sed fiŝo estas"

Diras iu: "Jen sireno"
Kiu gardas Varsovion
Kaj sian kristalan fingron
Trempas en Vistula fluo"

Sur Varsovia blazono
Tiu ĉi sireno brilas.
Kiel sango tra la koro,
Vistulo urbon trafluas.

Varsovion oni vidas
Kaj sur la unua ponto
"Kara gasto ni invitas!"
Pendas grandega anonco:

Subite ĉe urba bordo
Sonas majesta kanzono
Aŭdiĝas gorila voĉo
Kaj basego de leono.

Tie ĉi en bestĝardeno
Afrika estas bestaro,
Kiu en la mallibero,
Revas pri sia vilaĝo.

Eksciante pri infanoj,
Kiuj el Afriko venas
Bestoj la gastojn salutas,
Tiom feste, kiom povas.

Do post tre multaj ekzercoj
Estas grandioza koncerto.
Muĝas leon', elefantoj,
Ĉimpanzo estas ĥorestro

La infanoj bele dankas
Ĝentile laŭ la kutimo
Tiam ĉiuj bestoj vokas:
"Kio estas en Afriko?"

"Kiel fartas la avino"
Demandas la elefanto.
"Suferis pro dentdoloro,
Nun havas plombon el oro"

"Kaj mia aĝa aveto?
Ĉu doloras lia piedo?"
Iam ni lin liberigis"
Respondis Fiko simieto.

Azeno: "Miajn parencojn
Vi ne konas, ĉar eĉ mi mem
Ilin ĉiujn ne memoras
Multaj ja azenoj estas"

Agrabla estas akcepto
Plena de rido kaj distro
Poste okazis solena
Veturo al Varsovio.

Multaj homoj ilin gvidas,
Portas kolorajn flagetojn
Kaj por siaj karaj gastoj
Kantas gajajn kanzonetojn.

En belega, granda aŭto
Veturas afablaj viroj
Ĉiu havas florbukedon,
Sur kapo altan ĉapelon.

"Tiu estas Makuŝinski
Kun serioza, saĝa mieno.
La dua -Valentinoviĉ
Kun barbo kiel azeno"

Post gastoj iras orkestro.
Ludas ĝi kun tia forto,
Ke en Malnova Kvartalo
Ŝanceliĝas ĉiu domo.

Poste multaj Gebethneroj,
Kune iras kelkaj Volfoj
Portas librojn pri simieto,
Pene, sed kun memkontento.

Tuj post ili du Negruloj
Sidas alte sur kameloj
Forte batas en tamburojn
Faritaj el azenledo.

Ankaŭ paŝas elefantoj
Unu portas la simieton
Kaj sur la dua Negrido
Sidas kiel persa reĝo.

La homoj kuras kaj vokas:
Vivu! Vivu Gogo Gogo!
Vivu bedaŭrinda Fiko!
Estas ŝi eta orfino"

La tempo rapide pasas.
Cikonioj jam forflugis
Tiam la simieto krias:
"Tuta mondo blanka estas!"

Negrido kun timo vokas:
Mi ne kredas al okuloj
La ĉiel' estas kuseno
El ĝi falas blankaj plumoj"

Tio blanka neĝo estas
Ili neniam ĝin vidis.
Timigataj ĝin rigardas
Kaj la neĝo falas, falas.

Feliĉe alvenas knabo
Kaj al infanoj klarigas:
"En nia lando en vintro
La neĝon ni ofte vidas,

Ĝi por ĉiuj infanetoj
Estas la plej bela vido,
Ĉar nelonge karaj miaj,
Estos festo Vigilio"

"Rapide! vokas Negrido
Ni devas tuj forveturi,
Ĉar dum la festo, Kapridon
Devas ni kore saluti"

Oni alportis vestaĵojn
De amikoj - plenan korbon,
Mantelojn, ŝalojn, ombrelojn,
Ankaŭ ŝuojn kaj galoŝojn.

Vojaĝas ili per trajno
Al la urbo Pacanovo,
Kie kun edzino- Kapro
Edukas barbajn infanojn.

Kapro en la kapra urbo
Estas konata persono,
Ne mirige, ke Stultulo
Povas esti asesoro.

Ankaŭ li juĝisto estas
Sidas inter registaro,
Pacigas kverelojn, punas
En la urba konsilaro.

Kiam malĝentila ido
Trapasas konvenan limon,
En lokon ĉe dorsofino.
Ricevas unu manfrapon.

Ofte alvenas homoj,
Demandas pri tio, io,
Li aŭskultas kun pacienco
Kaj donas trafan konsilon.

Sur la nobla, bela kapo
Havas li brasikan kronon,
Kiun manĝas en vespero,
Novan prenas en mateno.

Kiam aŭdis en radio,
"Venas gastoj el Afriko"
Eliris kun kapramaso
Saluti ilin sur strato.

Unue brakumas Fikon,
Poste la knabon karesas.
"Miaj idoj kaj edzino"
Prezentas la familion

Kapro ordonis regalon
En la dia naskiĝtago,
Kiu restu en memoro
Almenaŭ dum ducent jaroj.

Fantazia estas balo
Malgraŭ, ke en la garbejo.
La plej gravaj landaj kaproj
Sidas ĉe festa tablego.

Ĉiuj estas Cap-Capanoj
Nigra Barbo, Vila Kapro,
Plorantino, Junulino,
Nigrulo kun blanka barbo.

Estas multaj bonaj pladoj
Kuiras spertaj kaprinoj
Odoron de la manĝaĵo
Oni sentas je tri miloj.

Unue estas karoto,
Poste ege gusta fojno,
Bona pizo kun brasiko
Gastoj havas apetiton.

Ĉar ne povas homaj gastoj
Manĝi iujn kapraj pladojn
Do ricevis makagigojn
Kaj stokon da ĉokolado.

Ĝojo estas nekutima,
Ridas aĝuloj, junuloj,
Kaj Negrido Gogo Gogo
Rakontas pri aventuroj.

Tiam ekstaras Kaprido,
En okuloj havas larmojn.
Nun parolos Stultuleto"
Komunikas ĉiuj kaproj.

"Karaj gastoj" li komencis-
Sinjorinoj kaj sinjoroj
Mi petas vian permeson,
Por paroli kelkajn vortojn.

Tie ĉi antaŭ vi staras
Lacigita aĝa kapro,
Homoj tian opinias
Emerito, veterano.

Multajn malojn mi travivis
Preskaŭ de mia naskiĝo,
Detruata de la sorto,
Ofte proksima al morto.

Sed nenion mi bedaŭras,
Malgraŭ, ke doloras piedo,
Ĉar mi donis al infanoj
Iom da ĝojo kaj rido.

Sciu kara simieto
Kaj vi Afrika knabeto,
Ke ĝojo estas trezoro
Sur grandega trista mondo.

Mi prezentis la eventojn,
Gajajn farsojn, komediojn,
Por ke ĉiuj infanetoj
Ridu kune kun patrinoj.

Vi aktivis ja simile,
Mi gastigas vin kun amo,
Kaj je via sano tostos
Per la antikva pokalo"

Levas supren grandan kruĉon,
Trinkas el ĝi freŝan akvon,
Kiu kun la koraj larmoj
Sur la noblan gutas barbon.

Poste iu eta kapro
Bela, blanka kiom neĝo
Por gastoj kiel omaĝon
Deklamis belan versaĵon.

"Nun ni dancu" oni vokas
"La maljunaj kaproj bleku!
Gogo kun la simieto
Ili polonezon gvidu!"

Kaj mazurkon, kaj oberkon
Ili dancis ĝis mateno.
Ili dancis, gaje kantis
Hop hop hop hop ĝis lacego.

Du monatojn gastigataj
Estis infanoj Afrikaj
Negrido diras mallaŭte:
"Tempo pasas tre rapide"

Mirinde, ke Fiko Miko
Ŝatanta ludi sur neĝo,
Ofte sidis en angulo
Kun malgaja, plora mieno.

Al edzo, edzino Kapra
Diras; "Ŝajnas al mi, kara,
Ke Fiko Miko simio
Aspektas iom malsana"

"Ho, malbone - diras Kapro
Kun maltrankvilo kaj zorge,
Eble tio pro bigoso,
Se ŝi manĝis ĝin tro multe"

Oni vokis kuraciston,
Pri stomako specialiston.
Li esploris kaj ordonis:
"Metu Fikon al la lito!"

Tamen Fiko ne saniĝas,
Kuŝas trista en la lito
Kiam neniu ŝin vidas
Tiam ploras kaj sopiras.

Gogo Gogo malfeliĉa
Penas trovi iun solvon,
Ĉar ne helpas kuracilo,
La oleo el ricino.

"Kial ĝemas vi simieto?
Demandas li Fikon Mikon.
"Mi ne scias" ŝi respondas
Malbona estas la vivo

Ĉiuj estas por mi bonaj
En la land' kun blanka neĝo,
Sed mi pensas, ke mi mortas
Mi bezonas vian helpon"

Kapro plena de la timo
Sidas li sur tabureto
Kaj ripetas kun obstino:
"Pensu bone Stultuleto!"

Kapro pensas dum semajno
Sen efiko, do repensas
Kaj por bonigi pensadon
Muron per la kapo batas.

"Mi jam scias, scias ĉion
Kaj mi tuj klarigos tion,
Kio simion doloras,
Kial ŝi eĉ morti volas!

Ŝi sopiras pri Afriko,
Kie palmaj arboj kreskas.
Kiam ĉe ni estas vintro,
Tie jam printempo estas.

Aŭskultu min gejunuloj,
Estas natura destino,
Eĉ sur fino de la mondo
Pri patra lando sopiro"

"Jes, jes, diras la simieto
Estas mi tre malproksime"
"Ankaŭ mi" Negrido diras
El okuloj larmoj fluas.

Komenciĝis diskutadoj
Kiajn elpensi rimedojn
Por ke sur Afrikan landon
Transporti malgajan paron.

Juna kapro iom stulta
Diris: "Mi konsilas trafe,
Sendu ilin per la dratoj,
Rapide, ĉar telegrafe"

"Silentiĝu" diras Kapro
"Tio estas sensencaĵo!"
Poste li en tuta nokto
Preparas urĝan skribaĵon.

"Venu al mi! vokas Kapro
"Tiu ĉi juna kaprido,
Kiu dum kapra konkuro
Ricevis oran premion"

"Kuregu al Varsovio!"
Diras severe aĝulo
rava estas la letero,
Do kuru sur unu piedo"

Atendas li du semajnojn
Ĉagrene tirante barbon,
Ĉar sendito ne revenas
Kapro la kaŭzon pripensas.

La kaprido ĉion faris
Laŭ ordono de aĝulo
Kaj sur unu piedo saltis
Tial longe daŭris kuro.

Fine revenas kun viro,
Kiu alportas luneton,
Ĉar li astronomo estas,
Nombras stelojn sur la ĉielo.

Nokte kun Kapro debatas
Rigardante ĉielmapon
Poste li aĉetas korbon
Kaj fortajn ŝnurojn el kano.

Ĵus aperas granda luno,
Kiom ŝvebanta balono.
Leviĝas ĝi de la tero
Kaj celas al la ĉielo.

Matene ĝi alteriĝas
Oni kroĉas ŝtupetaron,
Longan ŝnuron al ĝi ligas
Spite al luna neado.

Korbon al la luno ligas
La infanojn enkorbigas,
"Estas bone" diras Kapro
"La luno tuj ŝvebos alton"

Blekas ĉiu kapra viro,
Ploras kapraj, aĝaj damoj
El la korbo kiel pluvo
Falas adiaŭaj larmoj.

La luno flugis kaj flugis
Super montoj, super maroj
Laŭ kutima ĉiela vojo,
Kiun kreis dia mano.

La luno malsupren flugas,
Pro laciĝo tre purpura,
Tiam Gogo Gogo vokas:
"Jen nia tero patruja"

Al du viroj sub palmarbo
Minacis la akcidento,
Kiam la korbo enfalis
Sur la altan, palman pinton.

Tamen nenio okazis
La infanoj tuj elsaltis
Kaj glitante sur la trunko
Kelkajn daktilojn forkaptis.

Ili diris al la luno:
Ni dankas el tuta koro"
Tiu grumblis: "Kroma danko,
Ĝi estas mia laboro"

De ĉie vokas negruloj:
Negro falis el la ĉielo,
Alteriĝis sur la tero,
Do li estu nia reĝo!"

Gogo havas altan ĉapon
Kaj ruĝajn havas ŝuetojn.
La plej grava kasteldamo
Estas Fiko simieto.

Ne helpos ploro kaj krio
Estas la libretofino
Pri aventuroj de Fiko Miko

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl