Kornel Makuszyński

Aventuroj kaj ekscesoj de simieto Fiko Miko
(La unua parto)

Nova estas Vigilio
Kaj nova lumas steleto,
Do laŭ malnova kutimo
Ĝojigas ni infanetojn.

Kapridetaj historioj
Havas jam felĉian finon
Stultulo jam maturiĝis,
Kaj havas belan edzinon.

Kun plumo kaj kun krajono
Ni aŭskultis la simion,
Ŝian longan rakontadon,
Kiu daŭris tridek tagojn.

"Ĉu vi eble fantazias?
Ĉu vere tion travivis?"
"Je mia vosto mi ĵuras",
Fiko Miko al ni diris.

Ŝi sidis ĉe mia tablo,
Kun intereso, atento,
Observis mian skribadon
Pri ŝi, sur blanka papero.

Estas multe da specioj
Simiaj en nia mondo,
Estas tiuj, kiuj ŝatas
Balanciĝi per la vosto.

Fiko Miko ĵus divenas
De tiu simia gento,
Kiu gaje inter arboj
Balanciĝas longan tempon.

Ĝi estas gento tre saĝa,
Konstante tre okupata,
Momenton ili ne sidas,
Ili senĉese moviĝas.

Por trairi inter arboj
Faras tion tute simple
Kaptas reciproke vostojn
Tiel kreas por si ponton.

Tie ĉiuj simioidoj,
Dum gaja ludo kun rido,
Kuras laŭ la viva ponto
Sur tiu ĉi arba vojo .

Bona vivo, sed simioj
Observas kun atento,
Kie estas malamiko,
La terura serpento.

Kiam simio ĝin vidas
Sentas sin paralizata,
Tiom serpento timigas-
Tiu besto malŝatata.

Iam patrino de Fiko
Purigis ŝian pelteton,
Subite granda serpento
El folioj montris kapon.

La patrino stuporiĝis
Timigata de serpento
Kaj malgranda Fiko Miko
Falis teron el arbeto.

Kuŝas Fiko doloranta
Kiam patrinon ne vidas
Ploras laŭte kaj ŝi vokas:
"Panjo! Panjo! kie estas?

Tamen panjo jam ne estas
Sur la bela verda arbo,
Ĉar manĝegis ŝin serpento
Rapide kaj sen kompato.

Mallaŭte ploras simio
Bedaŭrinda Fiko Miko
Tiam aŭdas en proksimo
Iujn laŭtajn gajajn kriojn.

Eta aperas Negrido
Li nomiĝas Gogo Gogo
Kaj demandas la simion
Pri kaŭzo de ŝia ploro.

Kiam ŝi rakontis ĉion,
Gogo Gogo kun malĝojo
Tiun simian infanon
Portis al Negra vilaĝo.

Tie ĉiuj ekĝojiĝis
Kaj tuj ili rekomendis
Baki el la simieto
En kremo bonajn bifstekojn.

Bona knabo Gogo Gogo
Terurita kaptas Fikon
Kaj forkuras tra arbaro
For de tiuj vilaĝanoj.

Dum forkuro tra arbaro
Kun timo kaj kun laco
Gogo Gogo portis Fikon
Sur siaj knabetaj brakoj.

Tiam alkuras leono
Kaj tion diras al ili:
"Manĝos mi unu infanon,
Mem elektu, kiun el vi?"

Fiko petas bestan reĝon:
Manĝu min saĝa leono,
Sed savu tiun ĉi knabon
Mi petegas vin sinjoro!

"Kial?" demandas leono
Interesigata kun miro
" Ĉar dufoje tiu Negro
Savis brave mian vivon"

"Belege", muĝas leono
"Tio vere plaĉas al mi.
Bonaj estas vi infanoj
Jam ne volas mi vin manĝi

"Iru plu infanoj karaj
Kaj konstante estu sanaj"
Tiam vokas Gogo Gogo:\
"Dankon bonega leono!"

Ili iras tre feliĉaj.
Tra la arbaro Afrika
Kiam Gogo Gogo dormas
Fiko muŝojn de li pelas.

Dum malsato Fiko iras
Sur la pinton de la arbo,
Tiom forte ŝi ĝin skuas-
Nuksoj falas kiel hajlo.

Mi ne scias, ĉu en mondo
Inter ĉiuj geamikoj
Estas iuj pli amataj
Ol Fiko kaj ol Negrido.

De vagantaj komercistoj,
Irantaj en karavano
Gogo aĉetis por Fiko
Ruĝan, belan pantalonon

Kiam vidis ŝin simioj
El la lando Hulo Bulo,
Vokis:"Ruĝa pantalono!
Jen signo de reĝa ido!"

Ili iris dum du jaroj
Vivis modeste sen kostoj.
Fiko iris la unua,
Kaj Gogo paŝis la dua.

Subite Fiko ekaŭdis
De Gogo Gogo krion:
"Fiaj rabistoj min kaptis!
Fiko savu vian vivon!"

Fiko sur la altan palmon
Kaŝis sin per unu salto,
Observas kio okazas
Kaj pro granda timo tremas.

Gogo per ŝnuro volvita
Estas li terurigita.
Rabistoj sub palmo sidas
Kaj laŭtege ili ridas.

Nokte dum dormas rabistoj
Fiko iras sur la teron,
Liberigas la amikon,
Ordonas tujan forkuron.

"Momenton!" diras Negrido
"Pro mia grandega timo
Kaj pro mia maljustaĵo,
Rabistoj havos revanĝon"

Ili supren iris palmon,
Tiom forte skuis arbon,
Ke kokosoj kiel hajlo
Falis sur rabistajn kapojn.

La rabistoj laŭte kriaĉas,
Pensas, ke la ĉielo falas.
Eĉ pantoflojn ili perdas,
Tiom rapide forkuras.

En kontraŭan iras flankon
Fiko, Gogo, tra arbaro,
Subite Gogo demandas:
"Kiu plorasŭ ĉu vi aŭdas?"

Unue Fiko supozas,
Ke la serpento leviĝas,
Sed tio estas la rostro
De elefanto Duĝiba.

Por kapti la elefanton
Homoj fosas grandajn kavojn.
Ĝuste en tiun kaptilon
Enfalis elefantido.

"Savu min karaj infanoj!
Estas mi kiel en tombo"
"Bone, granda elefanto,
Sed kiel?" diras la knabo.

Gogo pensas kaj ordonas:
..Fiko, kuru al rivero.
Voku ĉiujn elefantojn,
Kiuj tie trinkas akvon!"

Elefantoj tuj alkuris,
Vokis: "Kiu falis truon?!"
Gogo Gogo el lianoj
Plektis longajn, fortajn ŝnurojn.

"Tenu la ŝnurajn finaĵojn,
Mi iros al la kavujo,"
Saltis, kaj la elefanton
Ŝnurumis kiel pakaĵon.

Krias laŭte: "Elefantoj!
Tiru ĝin al unu flanko!
"Uf!" ĝemis elefantaro
Kaj eltiris kamaradon.

Elefanteto savito
Tremas de rosto ĝis vosto.
"Dankon al vi mi esprimos
Kaj tre kore vin brakumos"

"Belan dankon!" diras Gogo
"Vi en la sincera danko
Iom premos mian torson
Kaj frakasos miajn ostojn"

"Do mi kune iros kun vi
Tien laŭ via bezono,
Mi per piedoj, vi komforte
Sidante sur mia dorso"

Ili vagis longan tempon
Komforte inter la arboj,
Ĝis ekvidis blankan urbon,
Plenan de daktilaj palmoj

Elefanto ektrumpetis:
"Tie ĉi estas vojfino,
Iru mem al via celo,
Mi revenas al patrino"

Ili tenas sin per manoj,
Sentas lacon kaj malsaton,
Subite aŭdas alvokon:
"Kaptu la simion - homoj!"

Gogo volis ŝin defendi,
Sed li falis forpuŝita,
Ili kaptis la simion
Kaj forkuris kun rapido.

Gogo sidas sur la strato
Kaj pro Fiko kore ploras:
"Ho! amata Fiko Miko
Mi vin vidi jam ne povas!"

Kaptis ŝin iu fiulo
Havanta etan havaĵon.
Bate fajfis super kapo,
Poste fermis ŝin en kaĝo.

Bedaŭrinda Fiko Miko
Ĉiujn larmojn jam forploris,
Sidas en la kaĝo sola,
Nemovanta kaj senpova.

Fia homo ĉiun tagon
Ofte batis Fikon Mikon.
Tiel trejnis ŝin dum horoj,
En diversaj gimnastikoj.

Vestis ŝin en uniformon,
Ruĝan - kaj ludas sur gurdo
Kaj la eta simieto
Devas danci kun la ŝnuro.

Kelkajn groŝojn homoj donas,
Pri simia danco miras.
Ŝi okule Gogon serĉas,
Iam trovi lin esperas.

Malaperis Gogo Gogo,
Iam vidis lin en sonĝo,
Fiko malsata kaj laca,
Kuŝas malgaja sen forto.

Matene antaŭ tagiĝo
Kveras kolombo al Fiko-:
"Kial vin kara infano.
Oni tenas en la kaĝo?"

Kiam aŭskultis pri ĉio
Diras: "Ne pasos eĉ horo,
Kiam mi kun kolombaro
Trovos vian kamaradon".

Li alvokis por kunveno
Ĉiujn birdojn en la urbo.
Vokas: "Knabon trovu!!,
Sur flugiloj lin alportu!"

Tiam diras marabuto
Kalva, tamen saĝa kapo
Scias mi kara birdaro,
Kie estas nigra knabo"

Mi ne iros, reŭmatismo
Tordis mian unu piedon,
Sed precize mi klarigos,
Kiel trovi tiun Negron"

Ne atentis parolbruon,
Laŭtan krion de birdaro,
Li desegnis tutan mapon
Per beko sur flava sablo.

La birdoj rapide flugis,
Malproksima estis vojo
Kaj per forta voĉo vokis:
"Hoj! hoj! kara nigra Gogo!"

En staleto lin akceptis
Salutante kiel fraton,
Bona azeno je nomo
Ali Babo Mondminaco.

Tie birdoj Gogon trovas
Kaj tre laŭte al li vokas:
"Tre rapide Gogo Gogo!
Fiko Miko vin atendas"

Adiaŭas Gogo l'azenon
Kaj diras li dum brakumo:
"Estas vi saĝa kaj bona
Viajn kvalitojn mi konas."

Ploras kore Ali Babo,
Kaj respondas per la vortoj:
"Estas arto esti saĝa
Tamen - bona, pli valora"

Birdetoj portas Negridon
Al prizono de simieto,
Tie arbo tuŝas domon,
Per siaj longaj branĉegoj.

Tien lerte iris Gogo
Kiam estis nigra nokto,
Trovis plorantan simieton,
Liberigis de katenoj.

"Forkuru - libera vojo!"
Pepis al ili vesperto
Ili kuris kun rapido
Kaj transiris la barilon.

Gardisto en urbopordo
En nokto observis ĉion
Supozis, ke generalo
Estas Afrika simio.

Tra dezerto ili kuris
Por savi sian liberon
Kaj iun tagon aliris
Al nekonata rivero.

Tie dormas krokodilo
La infanoj ĝin demandas:
"Kie ni tie ĉi estas?"
"Estas ĝi rivero Nilo"

"Ho! amataj infanetoj,
Riveron vi ne tranaĝos,
Tamen mi volonte helpos
Sur dorso vin traveturos"

Gogo komencas eksidon
Kiam aŭdas laŭtan krion.
Proksimiĝas cikonio
Per ruĝaj, altaj iriloj.

"Haltu! haltu!"- tion vokas
"Konas mi la krokodilon,
Ĝi vin manĝos, poste ploros
Kvazaŭ pentus ĝi pro krimo"

Eskapis la krokodilo,
Cikoni' deziras sanon
Ĝi foriris kaj Negrido
Plektis el junko boaton.

Io frapas en boaton
Negrido demandas:"Kio?"
"Mi" respondas basa voĉo,
"La reĝo hipopotamo"

"Mi malamas krokodilon,
Kiu estas friponego.
Puŝos mi vin tra la akvo,
Tia estos mia helpo"

Tiel tranaĝis riveron,
Ĝis ekvidis piramidojn
En lumo je okcidento,
Ili renkontis kamelojn.

Regalis ilin kameloj
Per sia propra manĝaĵo,
Ili donis al vagantoj
Daktilojn kaj freŝan akvon.

Ili laŭ aĉa iras vojo,
Plena de sablo kaj ŝtonoj,
Al blanka urbo aliras,
Kiu Kairo nomiĝas.

Tie ili ektimiĝas,
Do eskapas en angulon,
Ĉar neniam ĝis nun aŭdis,
Tiom krio, tiom bruo.

Do flustretis Gogo Gogo
"Mortos ni pro la malsato,
Tie por ricevi panon
Devas havi multan monon"

Respondis la simieto:
"Malgraŭ mia granda timo
Iros mi inter la homoj,
Eble iu donos ion"

Ŝi haltiĝas ĉe bakejo
Bakisto en pordo staras.
Li demandas: "Simieto,
Kion vi tie ĉi volas?"

Ŝi ĝentile riverencas
Poste tre bele ŝi dancas,
Tiom lerte, ke la viro
Preskaŭ ploras pro la rido.

Li donis al ŝi kvar bulkojn
Kaj aldone du kuketojn,
Miko tre rapide kuras
Tien, kie Gogo dormas.

De tiam ĉiun matenon,
Kiam leviĝas la suno,
Miko montras altajn saltojn
Kaj gajigas rigardantojn.

Ili donis al ŝi monon,
Du rozenojn, tri migdalojn,
Tiel Miko laboradis,
Por gajni iom da pano.

Ili nun manĝaĵon havas,
Sed io stranga okazas.
Gogo elstari ne povas
Kiam staras, tuj li falas.

Sur la legoma foiro
Iu bona vendistino
Al Miko ŝi tion diras:
"Gogo malsane aspektas"

Kion fari ŝi konsilas:
"Kuraciston tuj venigu!"
Kie trovi lin klarigas,
Montras vojon: "Tien iru!"

Miko frapas al dompordo,
Kie loĝas kuracisto,
Kiu havas bonan koron
Kaj oritajn okulvitrojn.

Li esploris Gogo Gogon
Sendis lin al hospitalo,
Kie por etaj Negruloj
Estas bela, blanka salo.

Ino donis al la knabo
Glason da varmega lakto,
Ĉar estis lia malforto
Pro laciga longa marŝo.

Poste diras al simieto:
"Lasu vian tristan mienon,
Per tiu ĉi termometro
Mezuru lian varmecon!"

Fiko Miko ne komprenas
Kiel uzi vitran tubon,
Do metas ĝin al la glaso,
Kie estas varma lakto.

Rigardante termometron
Kuracisto laŭte krias:
"Nekredeble! termometro
Kvardek du gradojn ĝi montras"

Kuracistoj tuj ordonis
Akvon kun glacio doni.
Fiko Miko pro la timo
Metis al akvo la ilon.

Ses alkuris kuracistoj,
Ili tion ne komprenas,
Preskaŭ frostis termometro,
Hidrargo nun nulon montras.

Kaj saniĝis Gogo Gogo,
Kiam manĝis ĝustajn pladojn
Ananason, ses bananojn
Kaj multe da ĉokolado.

Fiko Miko intertempe
Ĉ ar ne estis ŝi malsana
Vivas inter infanetoj,
Kiuj estas kuracataj.

Ili ĉiuj estas tristaj,
Do ŝi montras siajn saltojn
Bele dancas, transkapiĝas,
Trans la litoj kaj trans tabloj.

Gaja rido disaŭdiĝas,
Oni aŭdas gajajn kriojn:
"Dancu plu! kaj plu, - ni petas!
Vi la plej amata estas"

"Kio estas? Kio estas?
Demandas la kuracistoj
Ĉar sanaj estas infanoj,
Kaj ruĝajn havas vizaĝojn.

"Rido estas sanigilo"
Diras aĝa kuracisto.
La simion li brakumas
Kaj monon al ŝi donacas.

Aĉetis do Gogo Gogo
Figojn, nuksojn kaj kuketojn
Malfermis ili vendejon,
Nomis ĝin "Ĉe Nigruleto".

Multaj en la urbo estis
Paroladoj kaj kontento,
Kiam Fiko Miko vendis
Kuketojn kun nuksa kremo.

Ĉiuj infanoj alkuris,
Blankaj, nigraj kaj nigretaj.
Ili vokis: "Donu kukon!.
Donu al ni dek nuksetojn!"

Fiko diras: "Tre volonte
Ĉion prenu tre rapide!"
Ŝi disdonis la havaĵon
Kaj ne prenis je ĝi monon.

Kiam Gogo tion vidis
Pro ŝoko parolon perdis.
Por korekti animstaton
Per manoj premis la kapon.

Ili la vendejon kreis,
Saman tagon jam bankrotis.
Poste al vi mi rakontos,
Kio kun ili okazis.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl