Wanda Chotomska

Kial bovido turnas voston

En bovej' staras bovido
kaj per vosto faras cirklojn.
Porkido laŭte demandas:
"Ĉu la bovido frenezas?
Neniu la voston turnas,
kial do ĝi tion faras?"
Kaprino pordon puŝas:
"La bovido enuiĝas.
Certe tiu ĉi bovido
pro enuo faras tion"

Pro enuo, pro enuo?
Eble estas ĝi malsata.
Bovido ĝardenon iris,
multe da herbaĵoj manĝis,
sed plu sian voston turnis.

Anseroj maltrankviliĝis:
"Ĉu bovido malsaniĝis?
Eble manĝis ĝi venenon
kaj pro tio la frenezo"

Ĉu herbaĉon? ne, ne eble,
ĝi ja manĝis elekteme.
Certe manĝis ĝi tro multe
kaj pro tio turnas stulte.

Eble kulpas decibeloj,
eble kaŭzas tion spleno
pro patrina malapero.
Stranga estas la afero.

Venis kokoj kaj anaso
kun kokokrioj kaj kvakoj
kaj zorgas pri la bovido
kokoj, kapro kaj porkido.

Konsilis la ĉevalido:
"Sensenca estas la zorgo,
tuj demandu la bovidon
kial ĝi turnas la voston.
Se ĝi turnas sian voston
certe havas iun celon"

Jen respondis la bovido:
"Jes, mi havas tiun celon
fari por muŝoj karuselon".

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl