Wanda Chotomska

Kolomba paro

En Pizujo, ĉe Pizstrato
estas nesto de kolomboj.
En ĝi loĝas birdoparo
kolombino kaj kolombo.

Ili tre feliĉe vivas
malofte ili kverelas.
Ambaŭ, li kaj la edzino
plej el ĉio ŝatas pizon.

Post la finita laboro,
li veturas per kaleŝo,
aĉetas por la edzino
pize kolorajn floretojn.

Se ili iras teatron,
aŭ dum iu gaja festo,
li kun pizoj sur kravato,
ŝi kun pizoj sur la vesto.

Kaj kiam ili kverelas
en la nesto estas krioj,
de okuloj larmoj fluas
larmoj grandaj kiom pizoj.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl