Wanda Chotomska

Kaprino

Kaprino al kuracisto iras
"Tre malsana mi estas",
"Mia stato malboniĝas,
ĉar intestoj marŝojn ludas.

Tiom laŭte ili ludas,
ke jam ĉiuj koleriĝas.
Patro pro tiu tra-ta-ta
ne dormas, estas frustrata.

Miaj ambaŭ fratinetoj
ploras: "Finu la koncertojn!".
Preferas ŝlagron frato
volas tviston la bofrato.

Avinjo petas valseton,
kaj avo ŝtopegas orelojn.
Kiu vidas min - tuj diras:
"kuraciston mi konsilas"

Rigardis ŝin kuracisto,
prenis kuraciloliston
kaj preskribis al la kapro
dieton nomatan - miraklo.

"Laŭ la plaĉo, laŭ la ŝato
arion de operarto,
tviston, valson, menueton,
tiel uzu mian dieton!

Manĝu bendojn, muzikkartojn,
malpermesas mi nur marŝojn!".

Ambaŭ kapraj fratinetoj,
patro kaj la avineto,
neniu jam aŭdas marŝon
ĉiuj dankas al la kapro.

Kontenta la kaprino estas
malsamajn diskojn ŝi manĝas,
kiam diskon ŝi englutas
diversa muziko ludas.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl