Wanda Chotomska

Por kio estas kornoj de bovino

Iam al bovino diris ansero:
"Vi havas belajn piedojn
kaj belajn okulojn,
vi povas esti filma aktorino,
sinjorino bovino,
sed tiuj kornoj-
por kio vi havas la kornojn?

Ĉu vi ne pensas pri ŝanĝo?
Estus pli bela via vizaĝo
en turbano, ĉapelo, aŭ ĉapo.
Kiom bela vi estus
kun peruko sur kapo.
Vi pensu pri tio momenton
kaj diru sincere tion,
por kio vi havas la kornojn,
por kio?"

La bovino nenion diris
malsuprenigis nur la kapon
kaj per la kornoj al ĝi respondis.

La ansero flugis trans paŝtejo
cent dudek saltojn faris
kaj en sulkegon falis.

Ĝi jam pli demandis neniam
por kio estas kornoj bovinaj.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl