Wanda Chotomska

Neona bovino

En mia regurbo estas
la bovino, kiu lumas.
Miriga, bela, kolora,
estas bovino neona.

De la vosto, ĝis la kapo
ĉio lumas kiel lampo,
neonaj nazaj truetoj,
vosto - neona tubeto.

Neonaj piedoj, kornetoj,
neona, bela rideto
kaj krom tio, je aldono
flaras ĝi neonan floron.

Nokte sur herbejo vagas
kaj neonan floron flaras,
la lunon ĝi korne tiklas,
sed lakton doni ne volas.

Nur malofte kaj escepte,
salutata riverence
per ĉapelo demetata,
per kapklino respektata,
al la homo guton donas
guton de lakto neona,
saman, kiom ĝi koloran.

Post la trinko, vi jam scias
ĉio tuj neone lumas.
De ŝuetoj ĝis la kapo
estas la neona mapo:
neonaj nazaj truetoj,
neonaj orelaj konketoj,
neonaj manoj kaj piedoj,
neona, bela rideto.

Ĉiu lumas de distanco
post guteto de la lakto.

Ĉu vi kredas, aŭ ne kredas,
tio grava jam ne estas,
sed ĉe tiu ĉi neono,
tutan nokton staras homoj,
por ricevi tiun guton
plenan de koloroj.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl