Wanda Chotomska

Ĝirafo kaj bofilo

Serĉis ĝirafo kun bofilo
loĝejon bonan por vivo.
Ŝi serĉis tie kaj ie,
sed trovis ĝin nenie.

Iu loĝejo estis malvasta,
en alia plafono malalta.
Al sekva li eniri ne povis.
En ĉiuj la samon trovis.

Ili iris laŭ Aleo
serĉi ion ĉe haveno.
Iris ĝirafo kun bofilo,
kalojn jam havas sur iriloj.
Estas neeble trovi loĝejon
por la ĝirafo alta kvin metrojn.

En kelkaj loĝejoj la bofilo
kuŝis plate, rampis kaŭre,
sidis antaŭ pordo,
ne trapaŝis sojlon.
Eĉ se li kaŭris, eĉ se volviĝis,
pro longa kolo nenio solviĝis.

Ili trairis urboduonon,
bofilo serĉis sub ponto domon,
Pri kamentubo li decidis,
ke en ĝi loĝi volis.
Ŝi aĉetis puran, altan,
kamentubon tre komfortan.
Mi aldonas la foton pri tio,
kie loĝas la ĝirafbofilo.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl