Wanda Chotomska

Lentuga Disponejo

Ĉe Lentuga Aleo
estas Lentuga Disponejo,
kie oni konsideras,
kion la bestaro petas

Kiu lentugojn deziras
grandajn, mezajn aŭ etajn,
sur papero petojn skribas.

La lentuga sekciestro
kun lentuga sekciestrino,
legas multajn tiajn petojn
kaj dissendas laŭ deziroj.

Kokcinelo en rozujo
ricevos du mil lentugojn.
Kokcinelaj infanetoj
devas havi lentugetojn.

Meleagro tuj ricevos
lentugojn por liaj ovoj,
ĉar deziro de edzino
estas por edzo ordono.

Fungoj kun blankaj gamaŝoj
volas ilin amason.
Ĉar ĉiam en somero
portas lentugajn ĉapelojn.

Novan lentugan aron
devas havi jaguaroj.
Iliajn formordis tigro
el la peltoj-lastan vintron.

Edzo por ĝirafedzino
volas havi lentugmilojn.
Ŝi de kelkaj tagoj ploras,
ke malnovaj jam ne modaj.

La lentuga sekciestro
kune kun sekciestrino
donas al ĉiuj kun ĝojo
lentugojn laŭ la deziro.

Do, se lentugojn vi volas,
peton skribi vi mem devas
al Lentuga Disponejo
ĉe Lentuga Aleo.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl