Trumpetego
En amatora orkestro,
en simplaj tagoj kaj festoj
ludis dum tri taktoj
trumpetego de advokato.
Dum jaro kun kortuŝo
kaj grandega sopiro
ludis sian: "tra-ta-ta",
nenion pli krom tio.
Ĉar ĝi estis tre granda
kaj ankaŭ fanfarona,
do pri tio certiĝis:
"Estas mi la plej bona".
Ĉiuj diras pri tio:
"Tri taktoj estas nenio,
vian voĉon trumpeto
oni aŭdus sen fino".
Ekludis ĝi, kiel tondro
laŭtege, kiom armato,
triumfe: "Tra-ta-to,
tra-ta-to, tra-ta-to!
Aŭdinte ĝin tamburo,
tiun laŭtan trumpeton,
grumblis: "sonĝo, aŭ vero?"
kaj pinĉis sian ledon.
Ekstaris piano dupiede,
montris klavojn kolere,
kriis: "Ĉesu trumpeto!.
Mi postulas silenton!"
Ĉiuj violonoj ploris,
ludi en bruo ne volis:
"Ĉesu brui trumpeto,
ne damaĝu koncerton!"
Sed muĝis la trumpeto
plena de fierego,
forblovis de scenejo
notojn kun orkestroestro.
Pro kaoso kaj kriego
vento blovis en la ejo,
aŭskultantoj kun seĝoj
flugis en la aero.
Flugis supren la piano
kun grincanta klavaro,
la kovrilon etendis,
en aero ĝi pendis.
Kune ĉiuj violonoj
kun ega ĝemo, ploro,
forflugis tra fenestro
kiel birdoj el nesto.
Tamburo per saltegoj
fuĝis el koncertejo
al la fajrobrigado
kaj petis tujan savon.
"Helpo estas necesa,
ĉar el trumpeto simpla
iĝis trumpetego aera!"
Tradukis Danuta Kowalska