Marian Załucki

Flataĉanto

Por aliuloj
Li estas minaca.
Por sia ĉefo
Ĉarma kaj flata.
Ĝentilaj gestoj,
Galanteco,
Lakeaj movoj,
Kaĵoleco,
Salteto,
Kliniĝo,
Riverenco.
Li en pargeton frapus per kapo,
Li kun estimo
Fleksas vertebraron,
Tiel, por ke al ĉefo adoro
Videbla estu de foro.
Rigarde lin lekas,
Brakumas,
Karesas.
En ĉiu gesto
Estas promeso,
Ke por la ĉefo
Kaj lia korpo,
Li volas esti
Mildigilo, kuracilo,
Plastro, laksiga pilolo,
Sapa supozitorio.

Kiam ĉefo suferos,
Li, lia supozitorio,
Intestojn eniros,
Ensaltos!
Mem, persone.
Sendolorigos,
Malŝarĝos,
Purigos!

Pensante pri sia sorto
Kaŭzos por ĉefo
Komforton.
Poste kun rido
Esperante ŝancon
Pri premio
Aŭ avanco,
Li elsaltos
Kaj antaŭ ĉefo
Kun modesto, humilo,
Sen krio, diros:
"Jen mi, sinjoro direktoro!"

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl