Marian Załucki

Tabakujo kaj nazo

Kiam vendisto dum mezuro
Rifuzas al mi montron
de pli mallonga mantelo,
ĉar tiu estas tro longa je metro
kaj enuigita li aldonas:
"Vi tro longe elektas,
Oni povas frenezi!
Se ne plaĉas al vi la mantelo,
Vi ne devas aĉeti".

Tiam mi meditas kun konfuzo
rigardante la ĉielon:
"Ĉu la nazo estas por tabakujo
aŭ por la nazo tabakujo?"

Kiam en gastejo
ne rimarkas min kelnero
kaj se rimarkas, ne reagas,
kaj se rigardas-en tia maniero,
ke frostas la sango en vejnoj.

Li atendas ĝis pro malsato
mi svenos dum atendado.
Mi ne svenas, sed pensas,
demandante la ĉielon:
"Ĉu la nazo estas por tabakujo
aŭ por la nazo tabakujo?"

Kiam taksia ŝoforo
severe min taksas,
kiam buĉisto neglekte
viandaĉon al mi ĵetas,
kiam referanto en ofico
arogante respondas
por ke mi pereu,
ĉar li okupojn pli gravajn havas,
ĉiam en mia kapo
aperas la penso:
"Ĉu la nazo estas por tabakujo
aŭ por la nazo la tabakujo?"

En la nomo de ĉiuj nazoj
mi laŭte demandos:
"Kiam al tiuj tabakujoj oni nazojn tranĉos?"

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl