Marian Załucki

Hipokondriulo

Kiel klarigi al mi mem
Tion mi vere ne scias,
Se iu diras pri malsano
Mi tuj malsaniĝas.

Tion mi vere ne komprenas
Iu en Varsovio suferas pro gripo,
Min en Krakovo skuas tremoj.
Ĉu telepatio rapida,
Aŭ estas io simila?

Mi jam ne drinkas kaj ne fumas
Evitas ankaŭ homkunvenojn
Kaj banas min en galoŝoj,
Por ne akvumi piedojn.

Respektante ĉiun konsilon
Eĉ kiam spiri mi ne povas,
Do mi ne spiras, mi obeas,
Spiru tiuj, kiuj sanaj estas.

Zorgante pri mia sano
Ne staras mi en vicoj,
Eniras vendejon de malantaŭo,
Sportumas nur per televido.

Kaj kio okazas?
Tie ĉi min doloras, pikas,
Orkestro en pulmoj ludas
Kaj de kelkaj jaroj
Malboniĝis vidkapablo.
Spektante matĉon
Ne vidas mi ludon.

Ĉu iri kuraciston?
Mi ne intencas.
Li frapos, esploros
"Hipokondriulo" diros
Kaj cent zlotojn postulos.

Mi estis iam per unu piedo
Sur la alia mondo,
Sed revenis, ne por mi
Estas la ĉielo.
Tro multe da anĝeloj...

Komenciĝis strange
Kun mia sana piedo.
Mi atendis malsanon
Du, tri jarojn
Kaj jam perdis esperon.
Mi estis tre kolera
Kaj senpacienca.
Stranga estas la piedo,
Kiu ne doloras.
Ĉu tio estas malsano sensimptoma?

Neatendite mi sentas,
Ke io en la piedo pikas.
Nur ĉe iro, ne staro.
Stranga ia pikado.

Kaj tuj terura supozo,
Ĉar ĵus iras funebraro.
Demandas mi du nigrajn damojn,
Pri de mortinto malsano.
Ili respondis: "Pikojn li havis"

Ne grava estas kie. Kion fari?
Ĉu skribi testamenton?
Ne havante monon, domon
Kiel donaci ion
Havante nenion?

Ĉu mi mem estu dono?
Por ŝatata klubo, apogo
Aŭ mia mola, lanuga kovrilo
Servu, kiam la klubo falos el ligo?
Por simpatia sinjorino Alino
Donos mi mian preskaŭ oran koron.
Ŝi vendu ĝin kontraŭ multe da mono,
Sed prenu tiom, kiom oni donos.
Ne mortis mi en atendata tempo,
Ĉar ĉesis la pikado.
Stranga en medicino ekzemplo -
En ŝuo estis najlo.
Malmola.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl