Marian Załucki

Pasereto

Mia vivstato estas meze bona,
pro rilate granda pensio.
Tiom malvarma estas vetero,
do mi adoptas paseron.

Malfermante matene fenestron,
Mi vidas, ke jam atendas
mia humila petento
Pasereto.

Por mi tio estas bagatelaĵo,
en budĝeto preskaŭ nenio.
Do ĵetas mi panerojn
kaj ĝojas pro la birda feliĉo.

Indiferenta estas la mondo
por ies bezono.
Do kiel mi sola restis
kun tiom bona koro?

Kial min tiom kortuŝas
de la birdeto manĝado?
Mi vidas en spegulo
plenan de HOMECO vizaĝon

Estas ĝojo dividi kun iu panon,
mildigi ies malsaton.
Ĉu multe manĝas la pasereto?
Jes, ĝi estas manĝema birdeto.

Feliĉe, ke versaĵon mi skribas pri tio.
La laboro por mi estas facila.
Ĝi kostojn al mi rekompencos,
de la nutrado pasera.

Eĉ mi kalkulas pri tio
kun la interna instigo,
ke iom mi gajnos pro la pasereto...
Kiom bone estas esti poeto...

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl