Marian Załucki

Gaja Ovo

Sur la tablo kuŝas bildkartoj
Kun deziroj: "Gajan Ovon!"
Sur la mondo regas teroro, perforto,
La homaro sentas mizeron,
Kaj Ovo havu bonan humoron?

Ĉie aferoj, bandoj, friponoj,
Kaj ĝojon oni postulas de Ovo!

Mankas mono, la vivo estas aĉa,
Kaj Ovo devas esti gaja!

Laŭ laiko, tio estas normo,
Sed ĉu iu, iam sentis tion,
Kion sentas Ovo?

Anstataŭ koko esti aŭ pulardo
Ĝi devas ĝoji
Malmola sur tablo.
Ĝin devas ĝui entuziasmo
Nur pro tio,
Ke estos por vi festa plado.
Ĉu vi, anĝeloj homaj
Post kuiro estos tiom ĝojaj?

Malmola Ovo!
Tragia estaĵo!
De nasko ĝi suferos
Pro psika traŭmo,
Ke neniam birdo estos.

Ovo kolera!
Ovo frustrata!
Mi vin kompatas.
De mi oni ankaŭ gajecon postulas...
Postulas aĝulo kaj junulo,
Ankaŭ por Pasko,
Simile kiel de Ovo.

Sola mi iras
Tra stratoj homplenaj
Kun malestimo.
Neniu min komprenas,
Nur Ovo
Malmola.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl