Marian Załucki

Mi petas senarmiigon

Prezidento ne dormas
Generalo cerbumas
Kaj zorgas stabanoj,
Por ke mi, homo fremda
Mortu laŭ moderna
Kaj la plej nova
Tekniko atoma.

Por tiu celo penas
Spertuloj, fakuloj,
Sed tio min ne interesas.

Ili pri mi zorgas,
Kiel parencoj.
Obusojn perfektigas,
Bombojn fortigas,
Por ke ne trafu min
Iu malmoderna.
Por mi tio estas indiferenta.

Pli bone, la ekvivalenton de la mono
Destinitan por mia morto,
Oni donu al mi-
Tiujn kelkajn zlotojn...
Kaj mi mortos mem,
Pro troa manĝado,
Aŭ seksumado,
Sen Gajgeraj kalkuliloj,
Sen radiumaj mezuriloj.
Mi ne volas pensi pri tio.

Mi ne estas snobo,
Sed simpla laboranta homo
Gajgero pri mi ne kalkulu!

Mi veturos al UNo
Ĉar estas pacemulo,
Protestos kontraŭ armiloj,
Eĉ kontraŭ pastoruliloj.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl