Marian Załucki

Prepara trejnado

Per absurdaĵoj kaj teruraĵoj
Nutrata Joĉjo, loĝas en Ĉikago
Rigardas Joĉjo ofte la filmojn.
Filma gangstero en limuzino
Estas por Joĉjo heroa viro-
Li per revolvero murdas mem kvar ulojn
(Ĉu ne admiri tian spertulon?)
Unu jam kuŝas, la dua falas,
Kuro, pafo, danco, murdo...
Jen por infano estas instruo.

Prepara trejnado!
Prepara trejnado!

Joĉjo do lernas, Joĉjo kun emo
Komiksojn legas en gazeto
Komikso estas bilda romano
Sur ties bildoj sbiroj en maskoj.
En ĉiu tago sekvas akcio:
Novaj kadavroj, murdo, sadismo.
Joĉjon lekturo tiu ekscitas
(Ho, kia forto! Kapaĉo rompita!)
Komikso estas utila leciono
Por iu bezono.

Prepara trejnado!
Prepara trejnado!

Joĉjo apenaŭ estas okjara.
Tamen atendu! Joĉjo kreskos,
Atingos karieron, eble li estos
Signifa membro de Ku-Klux-Klano.
Tiam prezentiĝos avantaĝoj
Tiuj el komiksoj kaj el kino.
Nenio perdiĝos - vana timo!
Taŭgos tiu trejnado..
Kiu trejnado?

Prepara trejnado
Por murdado!

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl